Rusia revolucio de 1905 - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Revolucio de 1905)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5d/Bloody_sunday.jpg/300px-Bloody_sunday.jpg)
La rusia revolucio de 1905 estis malsukcesa provo de socialistoj kaj liberaluloj faligi la regadon de la rusa caro Nikolao la 2-a. La revolucio disvastiĝis ĉie en 1905, sed estis poste subpremita. La du rektaj rezultoj de la revolucio estis: la publikigo de oktobra proklamo de la caro donanta kelkajn rajtojn al la loĝantaro, kaj la starigo de la Dumao - la rusa parlamento - en kiu estis plimulto por la proponantoj de modernigo.
Ĝi ankaŭ signifas sekvencon de revoluciaj rumoraj en la cara Rusia Imperio de 1905 ĝis 1907, okazitaj per la rusa-japana milito kaj la petersburga sanga dimanĉo (1905).
- "1905: Prologo", esperantlingva bildrakonto pri la revolucio de 1905 en la Rusia Imperio, Moskvo 1989: eldonejo Progreso, ISBN 5-01-001859-4.
- Kategorio Rusia revolucio de 1905 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Rusia revolucio de 1905 en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)