eo.wikipedia.org

Rodrigo Crespo - Vikipedio

  • ️Sat Nov 17 1973

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rodrigo Crespo
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1973 (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (1992–1996) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata

vdr

Rodrigo Crespo laŭ hungarlingve kutima nomordo Crespo Rodrigo estas hungara aktoro, voĉoaktoro, teatrestro.

Rodrigo Crespo[1][2] naskiĝis la 17-an de novembro 1973 en Budapeŝto.

Rodrigo Crespo devenis el varia bolivia-hungara familio, sed li vivis en Bolivio nur 3 jarojn inter 1975-1978. Li frekventis bazlernejon en Esztergom, li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1996. Liaj plej gravaj instruistoj estis Péter Huszti kaj Imre Kerényi. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Madách, kie li restis ĝis 2006. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Nacia Teatro (Győr) (2006-2008), Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (2008-2010). Li estis nomumita teatrestro de Tatabánya en 2010. Li ricevis premiojn inter 2003-2017. Li havis edzinon.

  • Il fantasma dell'opera (1998) - patro
  • Kútfejek (2006) - estro de Tamás
  • Liza, a rókatündér (2015) - edzo de Orsi
  • Pesti balhé (2020) - Ottó
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de David Boreanaz, Johnny Depp, Adam Rodriguez[3]
  • Aranyoskáim (1996)
  • Kisváros (serio, 2001) - Soma
  • Doktor Balaton (serio, 2020) - Ex