Sabine Fiedler - Vikipedio
- ️Mon Dec 09 1957
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabine Fiedler | |
---|---|
Sabine Fiedler ĉe simpozio de UAM Poznano | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1957 (67-jaraĝa) en Gorndorf |
Lingvoj | germana • Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle ![]() |
Okupo | |
Okupo | profesoro esperantologo interlingvisto anglisto esperantisto ![]() |
Sabine FIEDLER (naskiĝis la 9-an de decembro 1957 en Gorndorf) estas germana anglistino kaj interlingvistino.
Ŝi studis la anglan kaj rusan en la universitato de Halle-Wittenberg kaj doktoriĝis en angla lingvistiko, en 1999 habilitiĝis en ĝenerala lingvistiko (pli precize interlingvistiko). Ŝi instruas en la Universitato de Lepsiko. Ŝiaj ĉefaj temoj de scienca laboro estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio.[1] De 2011 ŝi estas la prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Partoprenis en la libro Language Policy and Linguistic Justice.
- Fachtextlinguistische Untersuchungen zum Kommunikationsbereich der Pädagogik. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1991
- Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1999
- Esperanta frazeologio. Rotterdam: Universala Esperanto Asocio, 2002
- English Phraseology. A Coursebook. Tübingen: Narr, 2007
- ↑ "La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 214.