eo.wikipedia.org

Sarino (distrikto) - Vikipedio

  • ️Fri Dec 31 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Distrikto Sarino
Friburgo
Mapo de la distrikto Sarino
Distriktoj de Kantono Friburgo
Kantono Friburgo
Ĉefloko Friburgo
Geografia situo CH1903: 574120 / 181500 (mapo)46.7841666666677.0997222222222Koordinatoj: 46° 47′ N, 7° 6′ O; CH1903: 574120 / 181500 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 94849  (2010-12-31)
Areo 217,60 km²
Loĝantardenseco 435,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1004

vdr


La distrikto Sarino (en la franca lingvo district de Sarine, en la germana lingvo Saanebezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 111 151 loĝantoj sur areo de 217,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 511 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estas la kantonĉefurbo Friburgo.

La distrikto Sarino etendiĝas en la Friburga Mezlando laŭlonge de la meza parto de la rivero Sarino, laŭ kiu ĝi nomiĝas kaj kiu en nordo de la distrikto alfluas al la Lago de Schiffenen kaj en sudo de la distrikto elfluas el la Lago de Grejerco, ambaŭ baraĵlagoj.

Tra la distrikto Sarino pasas la svisa aŭtovojo A12 de Berno tra Friburgo al Laŭzano, kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano. La plej grava trafiknodo estas la kantonĉefurbo Friburgo, kiu disponas ankaŭ pri regiona busreto, kiu servas la tutan regionon.

La distrikto Sarino konsistas (stato en 2010) el 36 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Friburgo estas la plej granda. Jen la listo:

La distrikto Sarino estiĝis el la iamaj distrikto Friburgo kaj Farvagny, kiuj ekzistis inter la jaro 1831 ĝis 1848 en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo.[1]