Serendipo - Vikipedio
- ️Sat May 24 2008
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/af/Black_Crowned_Night_Heron_-_Pileated_Woodpecker.jpg/300px-Black_Crowned_Night_Heron_-_Pileated_Woodpecker.jpg)
Serendipo (el la nomo Serendip) estas necelita malkovro, ĝenerale scienca, kiun esploristo atingis hazarde sed ankaŭ per ioma talento.
Laŭ la Suplemento de PIV (1987), tamen ne en NPIV, serendipeco estas "sistemo de induktoj ebligantaj al detektivo solvi krim-enigmon". Tamen la formoj en la angla ("serendipity") kaj hispana ("serendipia"; ĉi lasta formo pli kaj pli ofta en hispanlingvaj sciencpopularigaj verkoj, kvankam ankoraŭ ĝi ne penetris multajn vortarojn) ne aparte rilatas al induktado (konscia kaj alcela esplormetodo), sed al simpla hazardo. Krome, ne temas pri karakterizaĵo de detektiva solvado de enigmoj.
- la malkovro de Ameriko far Kristoforo Kolumbo estis serendipo ĉar li intencis atingi Hindiojn.
- LSD
- Nitroglicerino
- Penicilino
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |
- Kategorio Serendipo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- http://livingheritage.org/three_princes.htm
- http://www.thebakken.org/education/SciMathMN/polymers-serendipity/polymer1.htm Arkivigite je 2008-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://max.ipv.pt Arkivigite je 2006-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://serendip.brynmawr.edu[rompita ligilo]