Sheffield - Vikipedio
- ️Mon Jun 18 2018
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ad/Sheffield_Wikivoyage_Banner_2.png/775px-Sheffield_Wikivoyage_Banner_2.png)
Sheffield | |||
---|---|---|---|
urbo urbego eksterparoĥa areo ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
| |||
Poŝtkodo | S0114 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 518 090 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 647 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 23′ N, 1° 28′ U (mapo)53.380833333333-1.4702777777778Koordinatoj: 53° 23′ N, 1° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 75 m [+] | ||
Areo | 142,06 km² (14 206 ha) [+] | ||
Horzono | GMT [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Esperanto_Place_streetsign.jpg/220px-Esperanto_Place_streetsign.jpg)
Ŝefildo (angle Sheffield) estas kaj urbego kaj metropola distrikto en la angla regiono Yorkshire and the Humber.
Sheffield estas la 4-a plej granda urbo en Britio. Kun 560,000 loĝantoj ĝi estas meza grandurbo. Sed pli grave, la urbo spertis realan metamorfoson dum la lastaj 20 jaroj. Ĝi evoluis de industria ŝtalurbo al moderna universitata urbo, same kiel Liverpool kaj Manchester.
'The Northern Powerhouse'[en] kaj la decentrigo de Londono donis novajn ekonomiajn impulsojn al la urbo. La ŝtalfabrikoj moderniĝis kaj specialiĝis, sed la motoro de la modernigo intertempe estis transprenita de la du tieaj universitatoj : la Universitato de Sheffield kaj Universitato Sheffield Hallam kiuj kune havas preskaŭ 60 000 studentojn (10% de la loĝantaro)[1].
- Loĝantaro - 560 000 (2018)
- Areo - 367 km²
Fondiĝis Esperanto-Societo de Sheffield en februaro 1906. La komerca ĉambro en Sheffield organizis klason por lernado de Esperanto en 1931. Tie okazis kongreso de SAT en 1953, de BEA en 1914 kaj 1974, kaj de EAB in 1992 kaj 2014. Dum la kongreso en 1974, oni inaŭguris straton kun la nomo "Esperanto Place".
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d5/Esperanto_Place_visit.jpg/220px-Esperanto_Place_visit.jpg)
- Horace J. Clayton
- Wilfred B. Johnson
- William Higgins
- John Merchant
- Maurice Pearson instruis klason pri Esperanto en la urbo jam en 1906.
- Jakob David Applebaum (1877-1964)
- ↑ (nederlanda) Dirk Laeremans, Sheffield, the full Bounty Arkivigite je 2018-06-18 per la retarkivo Wayback Machine, la 16-an de junio 2017.
- Sheffield en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Sheffield en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)