eo.wikipedia.org

Sinĝino (distrikto) - Vikipedio

  • ️Fri Dec 31 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Distrikto Sinĝino
Sinĝino apud Sensebrücke, komunumo Wünnewil-Flamatt
Mapo de la distrikto Sinĝino
Distriktoj de Kantono Friburgo
Kantono Friburgo
Ĉefloko Tafers
Geografia situo CH1903: 581783 / 183232 (mapo)46.87.2Koordinatoj: 46° 48′ N, 7° 12′ O; CH1903: 581783 / 183232 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 41113  (2010-12-31)
Areo 265,3 km²
Loĝantardenseco 155 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1006

vdr

La distrikto Sinĝino (france district de la Singine) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Laŭ la stato fine de 2023 en la komunumo vivis 46 081 loĝantoj[1] sur areo de 265,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 174 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estas la komunumo Tafers.

La distrikto Sinĝino entendiĝas de la okcidenta bordo de la samnoma rivero en oriento ĝis al la bordo de la rivero Sarino en okcidento.

La distrikto Sinĝino konsistas (stato en 2020) el 17 komunumoj, el kiuj Düdingen estas la plej granda. Jen la listo:

La ununura komplete germanlingva distrikto de Kantono Friburgo estis fondita surbaze de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848. Krom la iama Voktejo Plaffeien la komunumoj de la hodiaŭ distrikto apartenis al la malnova kamparo de Friburgo.[2]