Sinapso - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![skemo de sinapso](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4c/Synapse_diag1.svg/220px-Synapse_diag1.svg.png)
Sinapso (de la malnovgrekaj vortoj σύν sin "kune"; ἅπτειν haptein "preni") estas la loko, per kiu neŭrono kontaktas kun alia ĉelo, ĉu receptora, muskola aŭ glanda ĉelo aŭ alia neŭrono. Sinapsoj servas al la transdono de elektraj nervaj impulsoj, sed ankaŭ ebligas ties moduladon, kaj krome per adaptaj ŝanĝoj eĉ povas konservi informojn. En la cerbo de plenkreska homo estas proksimume 100 bilionoj (1014) da sinapsoj – unuopa neŭrono povas havi inter 1 kaj 200000 sinapsojn. La terminon en 1897 enkondukis la brita neŭrofiziologo Charles S. Sherrington.[1]
- Sinapso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Sinapso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)