Staré Jesenčany - Vikipedio
- ️Mon Mar 14 2016
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staré Jesenčany | ||
municipo | ||
Gastejo en Staré Jesenčany | ||
|
||
Oficiala nomo: Staré Jesenčany | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Pardubice | |
Administra municipo | Pardubice | |
Historia regiono | Bohemio | |
Rivero | Jesenčanský potok | |
Situo | Staré Jesenčany | |
- alteco | 229 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 00′ 16″ N 15° 45′ 09″ O / 50.00444 °N, 15.75250 °O (mapo) | |
Katastro | 3,71 km² (371 ha) Staré Jesenčany | |
Loĝantaro | 420 (2024) | |
Denseco | 113,21 loĝ./km² | |
Tabulo | Orientelba tabulo | |
Unua skribmencio | 1384 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 530 02 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0532 | |
NUTS 5 | CZ0532 575712 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.starejesencany.cz | ||
![]() |
Municipo Staré Jesenčany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km sude de urbo Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo ĉe ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Chrudim. Vivas ĉi tie 420 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Třebosice, Pardubice, Dřenice kaj Mikulovice.
Pri prahistoria tempo sur teritorio de la vilaĝo Staré Jesenčany atestas arĥeologiaj trovaĵoj, kiuj devenas el neolitiko, bronzepoko kaj ankaŭ el ferepoko. Origine ĝi estis palafita vilaĝo, pli malfrue rondforma vilaĝo kun grupiĝo de domoj ĉirkaŭ vilaĝplaco.
El tempo de imperiestro Karolo la 4-a devenas stana kruĉo kun groŝoj kaj el la husana tempo estas trovaĵo de argila poto kun husanaj moneroj.
Post morto de Arnošt el Stará en la jaro 1340 heredis la vilaĝon lia la plej maljuna filo, posta la unua praga arĥiepiskopo Arnošt el Pardubice.
La origina vilaĝo konsistis el du domaroj - Staré Jesenčany kaj ĉirkaŭ du kilometroj malproksima Nové Jesenčany. Nové Jesenčany, pli proksime al la urbo Pardubice rapide kreskis kiel apudurba lokaĵo kaj el iniciativo de Staré Jesenčany ambaŭ vilaĝoj en la jaro 1920 apartiĝis. Nové Jesenčany nun estas parto de la urbo Pardubice.
Jam en la jaro 1860 sub gvido de patriota paroĥestro Bulíček el Třebosice en Jesenčany estis fondita kaj aktivis amatora teatra societo. Post morto de Bulíček la ludado neniiĝis kaj estis renovigita nur en la jaro 1920.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 297 |
1880 | 353 |
1890 | 423 |
1900 | 366 |
1910 | 343 |
1921 | 376 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 387 |
1950 | 284 |
1961 | 316 |
1970 | 292 |
1980 | 303 |
1991 | 252 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 240 |
2011 | 346 |
2014 | 374 |
2016 | 394 |
2017 | 405 |
2018 | 419 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 431 |
2020 | 429 |
2021 | 477 |
2022 | 419 |
2023 | 419 |
2024 | 420 |
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
- Paĝoj de mikroregiono Malantaŭ la flughaveno ĉeĥe
- Paĝaro de biciklovojo Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe