Oberaar-Glaĉero - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Supra Ar-Glaĉero)
Oberaar-Glaĉero | |
---|---|
Oberaar-Glaĉero kun Oberaar-Lago | |
glaĉero | |
Geografia situo | CH1903: 659180 / 153480 (mapo)46.538.21Koordinatoj: 46° 32′ N, 8° 13′ O; CH1903: 659180 / 153480 (mapo) |
Estiĝloko | Oberaarjoch |
Longeco | 4,95 km |
Larĝeco | 0,8 km |
Areo | 5,82 km² |
Glacikvanto | 1 km³ |
Elfluanto(j) | Oberaar-Lago→Aro |
Jara retiriĝo/kresko | 16,3 m retiriĝo en 2001 |
Glaĉeroj de Svislando | |
Oberaar-Glaĉero (germane Oberaargletscher, en Esperanto ankaŭ Supra Ar-Glaĉero) estas granda valglaĉero en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando. La glaĉero havas longecon de 4,95 km, mezan larĝecon de 0,8 km kaj surfacon de 5,82 km. (Ciferoj de Svisa Glaĉermezurreto, de la 9-a de aŭgusto 2005).
La glaĉero havas sian originon sur la glaĉerpasejo Oberaarjoch (ankaŭ Oberaar-Jugo aŭ Jugo de Supra Arhorno) je alteco de 3216 m s.m. Ĝi tiam fluas orienten inter Scheuchzerhorn (3456 m s.m.) je la norda flanko kaj Aargrat (en Esperanto Arkresto) (plej alta punkto 3132 m s.m.) je la suda flanko al la direkto de la Grimsel-Montpasejo. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe (2007) je 2310 m s.m. je la okcidenta fino de Oberaar-Lago, baraĵlago de la elektracentralo de Grimsel. Pro la plua degelo pro la tutmonda varmiĝo la glaĉero tamen iom post iom retiriĝas de la lago bordo. El la baraĵlago elfluas la Oberaarbach (Supra Ar-Rivereto), fontrivereto de Aro. La rivereto alfluas post unu kilometro la Grimsel-Lagon, alian baraĵlagon de la sama sistemo, kiu estas la efektiva fonto de la rivero Aro.
Sur la Oberaarjoch, kiu estas la glaĉerpasejo liganta Oberaar-Glaĉeron kun Studer-Glaĉero, tributglaĉero de Fiescher-Glaĉero, je alteco de 3256 m s.m. situas la Oberaarjoch-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas grava etapejo de la altalpa glaĉervojo de Lötsch-Valo aŭ Jungfraŭjoch al la regiono de la Grimsel-Montpasejo.
- Satelita bildo sur Google-Mapo
- Oberaar-Glaĉero en la retoejo Glaciers Online
- Oberaar-Glaĉero en la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko
- Oberaar-Glaĉero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Oberaar-Glaĉero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)