Tibor Gyurkovics - Vikipedio
- ️Fri Dec 18 1931
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Gyurkovics | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Persona informo | |||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1931 en Budapeŝto | ||
Morto | 16-an de novembro 2008 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto ![]() | ||
Lingvoj | hungara vd | ||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1953–1955) ELTE Bárczi Gusztáv Special Education Faculty (en) ![]() ![]() | ||
Subskribo ![]() | |||
Profesio | |||
Okupo | poeto psikiatro psikologo verkisto dramaturgo ![]() | ||
Laborkampo | Literatura aktiveco, poezio, psikologio, psikiatrio kaj dramo ![]() | ||
| |||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Tibor GYURKOVICS [djurkoviĉ], hungare Gyurkovics Tibor estis hungara poeto, dramisto kaj verkisto.
Li naskiĝis la 18-an de decembro 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de novembro 2008 en Budapeŝto.
Li frekventis gimnazion en Budapeŝto inter 1942–1948, poste li ne plu rajtis lerni en universitato pro burĝa deveno. Tamen iom poste li akiris diplomon por psikologo kaj speciala edukisto, sekve li instruis. En 1956 li partoprenis la revolucion. Poste longe laboris, kiel psikologo. Ekde 1968 jam preskaŭ konstante verkadis kaj li havis ankaŭ diversajn postenojn.
La debuta poemo aperis jam en 1946 kaj la unua poemlibro en 1961. En 1994 li ricevis premion Kossuth kaj antaŭe kaj poste diversajn premiojn. Post la morto en Mosonmagyaróvár oni zorgas pri liaj artaĵoj.
- Grafit (Grafito), (1961)
- Vaskakas (Fero-koko), (1970)
- Az utolsó karácsony (La lasta Kristnasko), (1980)
- A bíboros (La kardinalo, 1987
- Ötven kérdés... (50 demandoj), 1991
- Gyerekversek (Poemoj por infanoj), 2001
- Gyerekregények (porinfanaj romanoj), 2001
- Hungara Vikipedio
- Kategorio Tibor Gyurkovics en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)