Tina Tišljar - Vikipedio
- ️Mon Jun 27 1988
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tina Tišljar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de junio 1988 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Tina Tišljar - naskiĝis la 27-an de junio 1988, do nun 36-jara - estas kroata esperantistino. Ŝi estas denaska esperantistino, vivas en Zagrebo, kaj post fruaj aktoraj spertoj en la drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo nun studas en la Akademio de Drama Arto (kroate Akademija dramske umjetnosti aŭ ADU). Por la oficperiodo 2011 ĝis 2013 ŝi elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO - en la posteno de estrarano pri kongresoj. Krome laŭ la stato de printempo 2012 ŝi estas vicprezidantino de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, la landa sekcio de TEJO en Kroatio.