eo.wikipedia.org

Twisto - Vikipedio

  • ️Tue Apr 13 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Twisto
Dosiero
Buso Twisto en Caen
Fondita 1957 [1]
Ĉefsidejo Caen
Loko Calvados
Servoregiono  Francio
Servotipo busoj, tramoj
Kursoj 76 [2]
Cellokoj urbaro de Caen
Naboj Caen
Transportisto Keolis Caen
Retejo www.twisto.fr

vdr

Twisto, komerca nomo de Keolis Caen[3] estas entrepreno de publika transporto priservanta la teritorion de la interkomunumreto "Communauté d'agglomération Caen la Mer".

Ĝi estas organizita kaj financita de Viacités, sindikato de publika transporto de la urbaro de caen, kiu estas la organiza aŭtoritato de transportoj super la 47 priservataj komunumoj kiuj konsistigas la interkomunumon.

La reto de TWISTO estis reorganizita la 27-an de julio 2019 kaj nun konsistas el:

  • Buslinioj (12 fortaj, 9 urbaj, 3 ekspresaj, 30 komplementaj, 11 Bus Verts)
  • Servo Twisto Access (por handikapitoj)
  • Senpaga urbocentra navedo
  • 5 linioj Résago (necesas pertelefona rezervado)
  • 3 linioj Flexo Pro
  • 7 linioj Flexo de soirée (vespere)
  • 1 linio Noctibus (dumnokte)
  • 5 Vélopark (parkumejoj por bicikloj)
  • 22 stacioj Vélolib (por bicikloj)
  • 400 Véloloc (luado de elektraj bicikloj)
  • 2 P+r (parkumejoj)

Kaze de interrompo de tram-trafiko estas starigata "Busa Plano B": busoj  B1 ,  B2 ,  B3  anstataŭas tramojn  T1 ,  T2 ,  T3  respektive.