eo.wikipedia.org

Ueda - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ueda
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ĝemelurboj
Davos
Kamakura Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152 948  (2022) [+]
Loĝdenso 277 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 24′ N, 138° 15′ O (mapo)36.401889138.249083Koordinatoj: 36° 24′ N, 138° 15′ O (mapo) [+]
Areo 552,04 km² (55 204 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Ueda (Gubernio Ehime)
Ueda (Gubernio Ehime)

Situo de Ueda

Ueda (Japanio)
Ueda (Japanio)

Situo de Ueda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ueda, Nagano [+]

vdr

Ueda (japane 上田市) estas urbego en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Nagano, en regiono Ĉubu en Japanio.

Aĉetstrato en Ueda

En 2022 Ueda havis populacion de 152 948.

Ueda situas en montaro en baseno laŭ rivero 456 m super la marnivelo. Gubernia sidejo Nagano (urbo) troviĝas 29, Macumoto (Nagano) 33, Ĉino 46, ĉefurbo Tokio 147, Kanazawa (urbo) 149 kilometrojn aere laŭ [1].

Ueda dum la Nara periodo estis la provinca ĉefurbo. Tamen baldaŭ la ĉefurbo estis translokita al Macumoto. Dum la Epoko de Edo Ueda estis loko de fortikaĵo kaj sidejo de administra areo. Ueda estis moderna municipo en 1889 kaj estis levita al urbostatuso en 1919. Pluraj proksimaj urbetoj kaj vilaĝoj aliĝis al Ueda en 2006.

Ueda estas regiona komerca centro kun miksita agrikultura kaj malpeza industriaj ekonomioj. La ĉefaj kultivaĵoj inkluzivas rizojn, pomojn, vinberojn, brasikojn kaj juglandojn. La tradicia industrio de Ueda estis prilaboro de kotonoj. La industria branĉo produktas aŭtokomponentojn kaj elektronikaĵojn.

En Ueda en 2 universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Ueda havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono.

Ueda situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 7-19 °C. La jarpluvo averaĝas 906 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe januare ankaŭ neĝas.

  • WikiTrans