eo.wikipedia.org

Universitato Harvard - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universitato Harvard
privata universitato
Colonial Colleges (en) Traduki
esplorada universitato
privata neprofitcela lernejo Redakti la valoron en Wikidata
moto Veritas (Vero)
Informoj
fondodato 8-a de septembro 1636
fondinto(j) Massachusetts General Court vd
speco privata
Geografia situo 42° 22′ 28″ N, 71° 7′ 1″ U (mapo)42.374443888889-71.116943888889Koordinatoj: 42° 22′ 28″ N, 71° 7′ 1″ U (mapo)
lando Usono
urbo Kembriĝo
adreso Massachusetts Hall, Cambridge, MA, 02138
poŝtkodo 02138
Estraro
ĉefestro(j) Claudine Gay (en) Traduki (2023–2024)
Larry Bacow (2018–2023)
Drew Gilpin Faust (2007–2018) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nombroj
nombro de studentoj 36 012 vd (stato: 8-a de aŭgusto 2018)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Partoj
Partoj Adams House (en) Traduki, Winthrop House (en) Traduki, Quincy House (en) Traduki, Lowell House (en) Traduki, Leverett House (en) Traduki, Kirkland House, Harvard University (en) Traduki, Dunster House (en) Traduki, Cabot House (en) Traduki, Currier House (en) Traduki kaj Pforzheimer House (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Universitato Harvard (Bostono)
Universitato Harvard (Bostono)

Map

Universitato Harvard

vdr

universitata emblemo

Universitato Harvard

Universitato Harvard estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomata Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa donacinto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.

La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. En 8-a de aŭgusto 2018 la universitato havis sume 36 012 studentojn. Aliflanke, en septembro 2020 ĝi havis entute 19 178 dungitojn, el kiuj 2 300 estis fakultatanoj. Ekde 1-a de julio 2007 la universitata prezidanto estas Drew Gilpin Faust.

Ĝi distancas nur 3 km de Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.