Vejvanovice - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vejvanovice | ||
municipo | ||
Vejvanovice, ŝoseo al Úhřetice | ||
|
||
Oficiala nomo: Vejvanovice | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Chrudim | |
Administra municipo | Chrudim | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Svitava montetaro | |
Situo | Vejvanovice | |
- alteco | 248 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 58′ 15″ N 15° 52′ 48″ O / 49.97083 °N, 15.88000 °O (mapo) | |
Katastro | 2,75 km² (275 ha) Vejvanovice | |
Loĝantaro | 307 (2024) | |
Denseco | 111,64 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1167 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 538 62 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0531 | |
NUTS 5 | CZ0531 572471 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.vejvanovice.cz | ||
![]() |
Municipo Vejvanovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Novohradka, 9 km nordoriente de la urbo Chrudim kaj 7 km sude de la urbo Dašice, ĉe la ŝoseo n-ro 340 inter Chrudim kaj Dašice. Vivas ĉi tie 307 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hrochův Týnec, Chrudim, Kočí, Úhřetice, Dvakačovice kaj Dolní Bezděkov.
En la vilaĝo, kies historiaj komencoj sub nomo Evanovice devenas jam el la 13-a jarcento, staras preĝejo de Ĉieleniro de Sankta Maria. Ĝia trilatere fermita gotika presbiterejo estas el la 14-a jarcento kaj la navo estas el la jaro 1724, kiam konstruigis ĝin Štěpán Vilém Kinský. La presbiterejo estas kruce volbita kaj ĝiajn murojn apogas dufoje deiĝitaj pilieroj. La antaŭan fasadon ornamas trilatera voluta pinjono kun baroka statuo de Sankta Maria. Sakristio estas sur suda flanko kaj antaŭĉambro sur la okcidenta. Muroj de la navo estas membrigitaj per lizenoj, la fenestroj estas barokaj. La navo, sakristio kaj antaŭĉambro estas barele volbitaj, triumfa arko estas duoncirkla, ligna ĥorejo estas sur du kolonoj.
La ĉefaltaro estas baroka el la unua triono de 18-a jarcento kun bildo en akantfolia kadro kun rubando. Du flankaj rokokaj altaroj estas ornamitaj per bildoj de Sankta Antonio Paduana kaj de Sankta Barbara, Sub la ĥorejo estas bildo de Sankta Katarino el la unua duono de 19-a jarcento.
Duone ligna kampanilo el la 18-a jarcento estis tute rekonstruita en la jaro 1920. En angula niĉo estas statuo de sanktulo el la 18-a jarcento.
Sur vilaĝplaco situas kapeleto el la unua duono de 19-a jarcento.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 407 |
1880 | 446 |
1890 | 443 |
1900 | 439 |
1910 | 516 |
1921 | 484 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 478 |
1950 | 374 |
1961 | 361 |
1970 | 358 |
1980 | 298 |
1991 | 275 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 294 |
2011 | 292 |
2014 | 310 |
2016 | 328 |
2017 | 329 |
2018 | 328 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 313 |
2020 | 319 |
2021 | 287 |
2022 | 315 |
2023 | 310 |
2024 | 307 |
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.