Vilhelmo-Ernesto-gimnazio - Vikipedio
- ️Fri Sep 30 2022
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo-Ernesto-gimnazio | ||
---|---|---|
gimnazio en Germanio | ||
Situo | ||
Lando | Turingio | |
Ŝtato | Germanio | |
Koordinatoj | 50° 58′ 53″ N, 11° 19′ 47″ O (mapo)50.981411.3298Koordinatoj: 50° 58′ 53″ N, 11° 19′ 47″ O (mapo) | |
| ||
La Vilhelmo-Ernesto-gimnazio (germane: Wilhelm-Ernst-Gymnasium, latine: Wilhelminum Ernestinum) ĉe Herder-placo nr. 14 en Vajmaro, Germanujo, fondite en 1712 fare de duko Vilhelmo Ernesto, estas la plej malnova instruada ejo en Vajmaro. Tie ĉi instruis i.a. la verkistoj Johann Gottfried Herder, Johann Heinrich Voß, Friedrich Wilhelm Riemer kaj Johann Karl August Musäus. Temas pri memstara monumento kaj pri unu el la malmultaj konserviĝintaj sekularaj ejoj antaŭklasikismaj en Vajmaro. Ĝi situas ĉe urboplanade eminenta loko en la urbokerno. Estante unu el tri Herder-lokoj vajmaraj ĝi apartenis al la ensemblo Klassisches Weimar de la UNESKO-monda heredaĵo.

Ti ĉi lernejo fonditis en 1712 laŭ ordono de duko Vilhelmo Ernesto por anstataŭigi la malnovan Urban kaj landan lernejon de 1561, aparte por talentitoj. Ĝia nomo estis Wilhelminum Ernestinum. Inter la instruistaro menciindas i.a. Johann Heinrich Voß, Friedrich Wilhelm Riemer kaj Johann Karl August Musäus. Post pluraj jaroj da lerneja uzo transprenis en 1776 la Vajmaron vokita generalsuperintendanto Johann Gottfried Herder la deĵoron de lernejestreco havante paralele la rajton kaj devon ĉefinspekti ĉiujn lernejojn de la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ekde 1784 grandduko Karlo Aŭgusto cedis la festsalonegon al la kalvinistoj por diservoj. Ĉ. la jaro 1800 alvenis ĝis tiam ege dezirita propra biblioteko el kiu partoj venis c. 1950 en la posedon de la urba arĥivo. Dum la 19-a jarcento la konstruaĵo daŭre estis humanisma gimnazio. Kreskanta nombro da lernantoj necesigis alilokigon, kaj sekve komenciĝis en la 10.10.1887 instruado en moderna ejo ĉe Amalien-strato nr 4. Ties nuna nomo estas (ekde septembro 1991) Goethegymnasium Weimar. La malnova ejo servis ekde 1910 al la Grandduka-saksia konstrumetiista lernejo. La nomo gimnazio malaperis post eko de la komunisma diktaturo en 1945. En 1953 enstalitis surloke muzeo pri naturscienco; krome ekgastis politeknika centro de la vajmara lernej-aro kun specialaj praktikaj klasoj kaj produktejoj.


La domo lerneja en barokstilo kun la enskribaĵo "Soli Deo gloria" (Gloron por Dio nur) starigitis en la jaroj 1712 ĝis 1716 ĝuste apud la Herder-kirko sub la gvidado de ĉekonstruisto landa Christian Richter. Temas pri trietaĝa domo kun alta, pluaranĝita mansarda tegmento kaj tegmentdometo. La fasadon pligravigas triaksa meza antaŭsaltanta ero kiun kronas duetaĝa lukarna ejo. Antaŭ la fronto estas granda libera ŝtuparo ĉefanta sur la antaŭplaco. Nordflanke elsaltas alkonstruita ŝtupara areo tra kiu ĉiuj etaĝoj alireblas. Iama verŝajna ŝtona ŝtuparo anstataŭigits en 1860 per ligna. En 1976 vestiblo iam ege ampleksa, kiu unuigis la teretaĝon kun la supera etaĝo (pro havigi unu pluan ĉambron) fermitis kaj masiva ŝtupara kerno kiel ŝtalaĵo kun betonŝtupoj alvenis. La ejo havas teretaĝe kaj en la 1-a supra etaĝo ses grandajn klasĉambrojn kaj salonegon kies stuka plafono ankoraŭ originale admireblas. Sur la dua supra etaĝo kaj en la subtegmenta troviĝis loĝejoj por instruistoj. Kelkaj originalaj du-alaj pordoj kaj fenestroj ankoraŭ ekzistas. Dum GDR-tempo munitis ĉe la enireja zono komunismogloriga vandbildo kahela.
Antaŭ la libera ŝtuparo staras en la direkto de Herder-placo ekde 1832 puto gisfera farita laŭ la planoj de Clemens Wenzeslaus Coudray; ĝi nomiĝis laŭ Herder. Ĝiaj partoj gisitis en frankonia fabriko proksimde de Koburgo kaj aspekto ĝia similas al la unua gisfera puto vajmara, nome la Goeto-puto (1822) sur la Mario-placo antaŭ Goeto-domo. Ankaŭ tie ĉi videblas la enfluo enputen tra obelisko kun kronanta kratero kiun dekoracias delfenoj. La gargojlo havas diablan fivizaĝon. Serpento stiligita unu platon meze ornamas dume la plataj randoj havas meandran dekoracion. La soklaj ŝtonoj kaj la hundtrinkigilo estas el travertino.[1][2]
Inter 1999 kaj 2008 la libera civitana radistacio Radio Lotte gastis kiel ankaŭ kelkan tempon la popolaltlernejo. Por restaŭrado de ĉiuj Unesko-mondheredaj Herder-aĵoj (gimnazio, Herder-kirko, Herder-domo) pretigitis monsumo de 5,4 milionoj da eŭroj. En 2018 la ofico pri civila stato okupis la eksan gimnazion de ĉe Herder-placo nr 14.[3]
Gvidantaj lernejestrooj kaj viclernejestroj (laŭ deĵortempo):
- Johann Matthias Gesner (1691–1761), klasika filologo kaj bibliotekisto – adjunkta lernejestro de 1715 ĝis 1729
- Jakob Carpov (1699–1768), filozofo, teologo kaj matematikisto, lernejestro ekde 1737, lernejestro inter 1745 kaj 1768
- Johann Michael Heinze (1717–1790), filologo, lernejestro
- Johann Friedrich Hirt (1719–1783), teologo, orientalisto, filozofo – lernejestro adjunkta inter 1748 kaj 1758
- Johann Gottfried Herder (1744–1803), poeto, tradukisto, teologo, filozofo etc. – lernejestro de 1776 ĝis 1791
- Karl August Böttiger (1760–1835), filologo, arĥeologia fakverkisto – lernejestro de 1791 ĝis 1806
- Christian Ludwig Lenz, filologo - lernejestro de 1806 ĝis 1819
- August Gotthilf Gernhard (1771–1845), filologo – lernejestro de 1819 ĝis 1845
- Johann Friedrich Röhr (1777–1848), teologo, verkisto, funebra parolfaranto dum la entombigo de Goeto, inspektisto ekde 1820
- Hermann Sauppe (1809–1893), klasika filologo, pedagogo kaj epigrafo – lernejestro de 1845 ĝis 1856
- Gustav Weiland, lernejestro de 1856 ĝis 1860
- Hermann Rassow (1819–1907), helenisto kaj fakulo pri Aristotelo – lernejestro de 1860 ĝis 1881
- Hugo Ilberg (1828–1883), elstara gimnazipedagogo – lernejestro adjunkta de 1861 ĝis 1862
- Ludwig Weniger (1841–1926), lernejestro inter 1881 kaj 1908
- Paul Koetschau (1857–1939), lernejestro inter 1908 kaj 1923
- Carl Theil (1886–1945), lernejestro de 1923 ĝis 1924
- Emil Herfurth (1887–1951), lernejestro de 1932 ĝis 1945, politikisto (DNVP, NSDAP)
- Christian Gottlob Tröbst (1811–1888), teologo, filozofo kaj matematikisto – ekde 1847 profesoro
- Christian Wilhelm Arminius, verkisto kaj fizikisto
- Ferdinand Gotthelf Hand (1786–1851), klasika filologo – ekde 1810 profesoro pri filozofio kaj helena literaturo
- Franz Passow (1786–1833), klasika filologo – inter 1807 kaj 1810 profesoro pri la helena
- Friedrich Wilhelm Riemer (1774–1845), filologo, verkisto, bibliotekisto, goeta sekretario – inter 1812 kaj 1821 profesoro
- Gustav Lothholz (1822–1903), klassischer filologo – inter 1848 kaj 1861 profesoro
- Heinrich Graefe (1802–1868), pedagogo – animzorganta instruisto de la gimnazio
- Heinrich Voß (1779–1822), klasika filologo – inter 1804 kaj 1806 profesoro pri latina kaj helena lingvoj
- Hermann Rassow (1819–1907), klasika filologo, lernejestro 1860–1881, supera lernejkonsilisto en la duklando S.V.E.
- Johann Karl August Musäus (1735–1787), verkisto, filologo, fabelkolektisto – ekde 1769 profesoro pri malnovaj lingvoj kaj historio
- Johann Traugott Leberecht Danz (1769–1851), eklezihistoriisto kaj teologo – ĝis 1798 instruisto
- Johannes Schulze (1786–1869), prusia teologo, filologo, pedagogo kaj kulturoficisto – de 1808 ĝis 1812 profesoro
- Otto Apelt (1845–1932), klasika filologo kaj tradukisto – inter 1869 kaj 1898 supera instruisto respektive profesoro
- Otto Francke, klasika filologo; estis lerninto tie
- Rudolf Menge (1845–1912), klasika filologo kaj instruisto – de 1867 ĝis 1876
Konataj lernintoj (ordigo laŭ naskiĝjaro):
- Johann Andreas Pörtzel (1736–1821), pastoro, poste superintendanto kaj supera paroĥestro en Blankenhain
- August Wilhelm Hupel (1737–1819), pastoro balta, verkisto
- Friedrich Justin Bertuch (1747–1822), eldonisto kaj mecenato
- Johann Gottlob Bernstein (1747–1835), kuracisto, akademiano
- Johann Gottfried Hasse (1759–1806), teologo kaj orientalisto
- August von Kotzebue (1761–1819), dramisto verkisto, rusia generalkonsulo – maturiĝekzameno en 1777
- Christian August Vulpius (1762–1827), verkisto, bibliotekisto, bofrato goeta
- Friedrich Justus August Schlegel (1769–1828), kuracisto
- Johann Christoph Gottlob Weise, botanisto kaj verkisto
- Carl Leberecht Schwabe (1778–1851), urbestro vajmara, kortega konsilisto
- Gottlob König (1779–1849), forstscienculo – lernantis inter 1790 kaj 1794
- Karl Benedikt Hase (1780–1864), filologo helena, paleografo, bibliotekisto
- Wilhelm Martin Leberecht de Wette (1780–1849), teologo
- Hieronymus Müller (1785–1861), filologo kaj tradukisto
- Friedrich Wilhelm Schmidt (1786–1846), oficiro kaj arĥeologo
- Ernst Schmidt (* vor 1800; † 1877), oficiro kaj arĥeologo
- Johann Gottlob Töpfer (1791–1870), orgenisto kaj komponisto – lernantis inter 1804 kaj 1808
- Karl Wilhelm Göttling (1793–1869), klasika filologo
- Emil Huschke (1797–1858), anatomo, zoologo kaj embriologo - lernanto ekde 1811
- Johann Christian Lobe (1797–1881), komponisto kaj muzikteoriisto – lernantis inter 1804 kaj 1811
- Constantin Ackermann (1799–1877), generalsuperintendanto en Meiningen
- Friedrich Bernhard Vermehren (1802–1871), juristo kaj tribunalestro en Jena
- Ernst Eduard Ludwig Wedel (1804–1877), (kortega) kuracisto – lernanto ekde 1817
- Heinrich Aemilius August Danz (1806–1881), jurscienculo – lernanto ekde 1820
- Carl Zeiß (1816–1888), optika meĥanikisto kaj entreprenisto – lernanto ĝis 1832
- Karl Eckermann (1834–1891), pejzaĝisto
- Alfred Götze (1865–1948), prahistoriisto, muzeestro – lernanto inter 1875 kaj 1886
- Hans Zenker (1870–1932), admiralo mararmea, mararmekomandanto – lernanto ĝis 1889
- Arthur von Geldern-Crispendorf (1871–1962) kavalirbienposedanto kaj politikisto
- Hermann Jöck (1873–1925), parlamentano
- Hans Wahl (1885–1949), prigoeta esploristo, muzea kaj arĥiveja estro – lernanto ekde 1894
- Georg Haar (1887–1945), notaro – lernanto inter 1897 kaj 1906
- Felix Raabe (1900–1996), kapelestro kaj muzikscienculo – maturiĝekzameno 1919
- Othmar Jauernig (1927–2014), jurscienculo
- ↑ Artikolo Herderbrunnen, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 199.
- ↑ Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismuŝ', Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 374.
- ↑ "Standesamt zieht an den Herderplatz 14" Arkivigite je 2022-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, municipa porgazetara anonco, 8.8.2018
- Walter, Karl: Herders Typus lectionum für das Wilhelm-Ernst Gymnasium in Weimar. Hof-Buchdruckerei, 1905.
- Walter, Karl: Herder und Heinze: aus der Geschichte des weimarischen Gymnasiumŝ'. B.G. Teubner, Leipzig 1908.
- Francke, Otto: Geschichte des Wilhelm-Ernst-Gymnasiums in Weimar. H. Böhlau, Weimar 1916.
- Dempe, Hellmuth: Das Wilhelm-Ernst-Gymnasium in Weimar um 1820 und sein Ephorus Johann Friedrich Röhr. Dietrich Pfaehler, Bad Neustadt 1982.
- Kategorio Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Pri la historio sur la paĝoj de la nova gimnazio Goethe-Gymnasium Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo „Investitionsprogramm Nationale UNESCO Welterbestätten“ pri la restaŭradlaboroj[rompita ligilo]
- Die Deutsche Stiftung Denkmalschutz über das Wilhelm-Ernst-Gymnasium Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Pressemeldung „Wo Herder lehrte“ der Deutschen Stiftung Denkmalschutz vom 16. Okt. 2006 Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Hejmpaĝo de la restaŭradgvidanta firmao
- Foto de sudo, Wissenschaftliches Bildarchiv
- Artikolo „Weimar soll bis 2017 ein Herder-Museum erhalten“, FOCUS, 31.1.2010[rompita ligilo]
- Artikolo „Erste Schritte zur Entstehung eines Herder-Zentrums in Weimar“, AugenBlick vom 15.4.2010 (PDF)[rompita ligilo]
- Artikel „Kein Museum im Wilhelm-Ernst-Gymnasium“, Thüringer Landeszeitung, 19.5.2010 Arkivigite je 2016-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Ernst Gymnasium Weimar en la germana Vikipedio.