Vysočina - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Por legi pri la regiono, vidu Regiono Vysočina.
Vysočina | ||
municipo | ||
Domo de martelmaŝino en Svobodné Hamry | ||
|
||
Oficiala nomo: Vysočina | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Chrudim | |
Administra municipo | Hlinsko | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Fera montaro | |
Rivero | Chrudimka | |
Situo | Vysočina | |
- alteco | 567 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 46′ 14″ N 15° 50′ 01″ O / 49.77056 °N, 15.83361 °O (mapo) | |
Areo | 17,87 km² (1 787 ha) | |
Loĝantaro | 697 (2024) | |
Denseco | 39 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1542 Dřevíkov | |
- artefarita nomo | 1960 Vysočina | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 539 01 ĝis 539 52 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0531 | |
NUTS 5 | CZ0531 572551 | |
Katastraj teritorioj | 4 | |
Partoj de municipo | 7 | |
Bazaj setlejunuoj | 7 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.obecvysocina.cz | ||
![]() |
Municipa komunumo de sep vilaĝoj Vysočina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec nad Doubravou. Sur teritorio de la vilaĝo estas subĉiela muzeo de popolaj konstruaĵoj Vysočina, nomata ankaŭ Veselý Kopec. Vivas ĉi tie 697 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavíkov, Ctětín, Hlinsko, Miřetice, Trhová Kamenice, Včelákov, Vítanov, Všeradov, Ždírec nad Doubravou kaj Libice nad Doubravou.
La unua skribmencio pri vilaĝo Dřevíkov estas el la jaro 1542. Sub artefarita nomo Vysočina la nuntempa municipo estis kreita en la jaro 1960 per kunigo de kelkaj municipoj ĝis tiu tempo memstaraj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 499 |
1880 | 1 491 |
1890 | 1 398 |
1900 | 1 428 |
1910 | 1 503 |
1921 | 1 501 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 369 |
1950 | 1 022 |
1961 | 1 037 |
1970 | 914 |
1980 | 834 |
1991 | 690 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 707 |
2014 | 709 |
2016 | 694 |
2017 | 695 |
2018 | 696 |
2019 | 681 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 684 |
2021 | 672 |
2022 | 696 |
2023 | 704 |
2024 | 697 |
Vilaĝo Dřevíkov ekestis verŝajne en la 16-a jarcento ĉe sinjora korto kun bierfarejo kaj vojo al Moravio. Komence de la 18-a jarcento ĉi tie ekloĝis juda minoritato kaj laŭ sia kutimo konstruis straton de tuŝapudaj dometoj, de lernejo kaj sinagogo.
Domaro de etaj agrikulturistoj, arbarlaboristoj kaj fišistoj. En ĉirkaŭaĵo de la vilaĝeto estas naŭ fiŝlagoj.

La plej granda estas vilaĝeto Rváčov. Unue en historia dokumento ĝi estas menciita en la jaro 1487, sed fondita ĝi estis proksimume unu jarcenton pli frue de monaĥejo Podlažice. En la jaro 1790 ĝi fariĝis parto de sinjorejo Nasavrky
La domaro ekestis en la 15-a jarcento ĉirkaŭ martelmaŝino, en kiu oni ĝis fino de la 17-a jarcento fabrikis feron el en ĉirkaŭaĵo trovataj ercoj. Origina nomo de la vilaĝo estis Hamr nad Kamenicí (Martelmaŝino ĉe Kamenice - Chrudimka).
Ĉi tiu domaro ekestis en la 16-a jarcento kaj estis haltejo sur vojo al Moravio.

Preĝejo de Sankta Nikolao estis origine ligna konstruaĵo atestita jam en la jaro 1350. Sur ĝia loko estis en la jaro 1827 konstruita kaj en la jaro 1886 pligrandigita nova ŝtona kirko. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj trapeza sakristio sur norda kaj antaŭĉambreto sur suda flankoj. La presbiterejo estas barele volbita kun segmentoj, la navo estas platplafona kaj triumfa arko duoncirkla. Ekipaĵo estas pseŭdogotika el la jaro 1886, la ĉefaltaro de Sankta Nikolao kaj flankaj altaroj de Anĝelo Protektanto kaj de Sankta Maria kun tiutempaj bonkvalitaj bildoj. Sur la ĉefaltaro estas statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj krucifikso, ĉiuj el la 18-a jarcento.
Sur tombejo estas kolekto de gisaj surtombaj krucifiksoj kaj tomboŝtono de lasta vilaĝestro de Rváčov nomita Krejčí (vidu legendon en paĝaro de Všeradov).
Ĉe la preĝejo estas fiŝlageto kun "Diabla ŝtono" al kiu ligas legendo pri konstruo de la preĝejeto.
Origina fortikaĵeto estis en la 19-a jarcento rekonstruita je pseŭdobaroka kasteleto en fronto ornamita per profunda rizalito supre kun frontono.
En vilaĝo estas kelkaj ĉarpentitaj kabanoj, ekzemple gastejo n-ro 4 el la 18-a jarcento, aŭ kabano de Kaván el la 19-a jarcento.
Apud la ŝoseo al Dřevíkov estas niĉa kapeleto de Sankta Anna el la duono de 18-a jarcento, kun du bildoj de Sankta Anna kaj Sankta Maria de popola pentristo Novák.
Apud la kasteleto troviĝas bonkvalita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la duono de 18-a jarcento.
Ni povas rigardi monumentojn de ĉeĥaj pentristoj František Kaván kaj Gustav Macoun.
Malantaŭ la vilaĝo estas juda tombejo kun tomboŝtonoj de la duono de 18-a jarcento.

Post la jaro 1970 ĉi tie estis savitaj vilaĝaj forĝejo, ĉarfarejo, barelfarejo kaj lignaĵejo.
Ni povas ĉi tie vidi malnovan lignan lernejon kaj kampanileton.
Nuntempe la vilaĝeto kreas ĉefan grupon de "Kolekto de popolaj konstruaĵoj Vysočina", subĉiela muzeo en kiu estas de la jaro 1970 demonstrataj tipaj kamparanaj konstruaĵoj kaj aranĝoj por prilaborado de agrikulturaj produktoj. En la skanzeno oni okaze demonstras diversajn folklorajn agadojn kaj solenaĵojn.

- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Partoj de municipo Vysočina (7) |
---|