eo.wikipedia.org

William Ramsay - Vikipedio

  • ️Sat Oct 02 1852

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Ramsay
Nobel-premiito
Persona informo
William Ramsay
Naskiĝo 2-an de oktobro 1852
en Glasgovo
Morto 23-an de julio 1916 (63-jaraĝa)
en High Wycombe
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Tubingeno (1871–1872)
Universitato de Glasgovo (1868–1871)
Glasgova Akademio
Universitato de Tubingeno - doctor rerum naturalium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Margaret Johnstone Marshall (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto
historiisto
profesoro
arkeologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Rudolph Fittig vd
Honorigoj
Honorigoj vd
Membrecoj
Membrecoj Usona Nacia Akademio de Sciencoj (Foreign Associate of the National Academy of Sciences (en) Traduki) (1904–)
Accademia delle Scienze di Torino (1897–)
Rusia Akademio de Sciencoj
Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Prusa Akademio de Sciencoj
Akademio Nacia de Scienco de la Kvardeko
Reĝa Societo de Edinburgo
Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj
Hungara Scienca Akademio
Bavaria Akademio de la Scienco
Peterburga Akademio de Sciencoj
Reĝa Societo de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

William RAMSAY (naskiĝis la 2-an de oktobro, 1852, mortis la 23-an de julio, 1916) estis skota kemiisto.

Kiel filo de oficisto li naskiĝis en Glasgovo, Skotlando. Ekde 1870 li studis kemion en Tübingen, Germanio. En 1872 li doktoriĝis kaj revenis al Glasgovo.

En la jaro 1880 li fariĝis profesoro en la Universitato de Bristol, de 1887 ĝis 1913 (kiam li retiriĝis) li okupis saman postenon en Londono. Dum siaj lastaj vivojaroj li intense priesploris la radiumon kaj malsaniĝis je kancero. Li mortis en High Wycombe, Buckinghamshire.

Lia plej granda merito estas la malkovro de la noblaj gasoj: argono, kriptono, neono kaj ksenono[1] kaj ties klasifiko laŭ la perioda tabelo de la elementoj. Pro tio li en la jaro 1904 gajnis la Nobel-premion de Kemio[2], en la sama jaro li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio. Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1895.

Li apartenis al la patrona komitato de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sébert. Pri Esperanto li diris:

La ĥemio, kiu havas kiel sian kampon de aktiveco la universon, devas posedi universalan lingvon. Se oni pensas al la laboro, kiu nun estas farata por la scienco en Rusujo kaj en Japanujo, kiel ankaŭ al la laboro, kiu realiĝos kiam la forta kaj viva inteligento de ĉinoj dediĉos sin al tiu ĉi branĉo de homa aktiveco, oni vidas la neceson utiligi Esperanton por komunikadi kun tiuj ĉi popoloj, se oni volas eviti studadon de komplikitaj lingvoj, kaj tute aparte de la lingvo ĉina kun ĝiaj 30.000 signoj, el kiuj ĉiuj reprezentas unu ideon." (En: Ivo Lapenna. "La Internacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39)

v  d  r

Premiitoj de la Nobel-premio pri kemio
1901–1925
1926–1950
1951–1975
1976–2000
2001 ĝis nun