eo.wikipedia.org

Wolfgang Koeppen - Vikipedio

  • ️Sat Jun 23 1906

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wolfgang Koeppen
Persona informo
Naskonomo Wolfgang Arthur Reinhold Köppen
Naskiĝo 23-an de junio 1906
en Greifswald
Morto 15-an de marto 1996 (89-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Nordfriedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Germanlingva literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Honorigoj
Honorigoj vd
Membrecoj
Membrecoj Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio
Bavara Akademio de Belartoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

Wolfgang (Arthur Reinhold) Koeppen [volfgan kepn] (* 23-a de junio 1906 en Greifswald, † 15-a de marto 1996 en Munkeno) estis germana verkisto.

Studinte germanistikon kaj teatran sciencon, li dum ioma tempo laboris kiel ĵurnalisto kaj dramaturgo. Ekde 1934 li plene dediĉis sin al la verkado, samjare li fuĝis de la nazioj al Nederlando kaj en 1938 li revenis al Germanio.

Post la Dua mondmilito li okupiĝis pri la origino de naziaj tendencoj kaj kritikis en siaj verkoj la pluvivon de naziecaj pensmodeloj en la postmilita societo. En la jaro 1962 Wolfgang Koeppen gajnis la renoman literaturpremion Georg-Büchner-Preis.

  • Eine unglückliche Liebe (romano, 1934)
  • Die Mauer schwankt (romano, 1935)
  • Tauben im Gras (romano, 1951)
  • Das Treibhaus (romano, 1953)
  • Der Tod in Rom (romano, 1954)
  • Nach Russland und anderswohin (vojaĝraporto, 1958)
  • Amerikafahrt (vojaĝraporto, 1959)
  • Reisen nach Frankreich (vojaĝraporto, 1961)
  • Romanisches Café (rakontoj, 1972)
  • Jugend (prozaĵo, 1976)
  • Es war einmal in den Masuren (membiografio, 1991)