Wolfgang Stockhammer - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang STOCKHAMMER (naskiĝinta Ignatz Stockhammer la 6-an de junio 1842[1] en Dorfbeuern, mortinta la 4-an de marto 1921[2] samloke) estis aŭstra pastro kaj abato de Michaelbeuern.
Estante filo de bakisto li frekventis la bazlernejon monaĥeja de Michaelbeuern kaj la Akademian Gimnazion je Salcburgo. En 1864 li frokuliĝis ĉe la benediktanoj; en 1868 li faris la solenajn votojn kaj samjare ankoraŭ ordiniĝis je sacerdoteco. Post diversaj animzorgadaj stacioj li fariĝis en 1893 paroĥestro kaj prioro ĉe Mülln. Post la morto de Friedrich Königsberger oni elektis lin en majo 1905 abato de Michaelbeuern. Lia arkiepiskopa moŝto Johannes Baptist Katschthaler konsekris lin en la 28.5.1905.
Dum lia abatumado li pligrandigis la nombron de la paroĥoj dependantaj de la abatejo. Lia plej grava paroĥofondo estis de la salcburga kvartalkomunumo je Maxglan: ĝin enkorpigis la benediktanoj en al 1906-a jaro.
En 1918 li festis la tiam maloftan oran ordinacijubileon. Jaron poste li adikis pro blindiĝo. Tombo de li troviĝas en la abata kripto de la monaĥeja kirko.[3]
Li ricevis la honortitolon de arkipiskopa konsilisto kaj ordenon de la Fera Krono (triaklase).
- Ch. Gigler: biografio ĉe ÖBL
- ↑ baptogregistro TFBVI
- ↑ forpasoregistro - STBVII
- ↑ "Stockhammer, Wolfgang" - ĉe: Biographia Benedictina, 2013