Provinco Zagrebo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zagreba provinco)
Provinco Zagrebo | |
---|---|
Zagrebačka županija | |
![]() |
![]() |
Mapo | |
![]() | |
Pliaj informoj | |
Sidejo: | Zagrebo |
Areo: | 3 078 km² |
Loĝantaro: (2011) | 317 642 |
Loĝdenso: | 103 loĝ/km2 |
ISO 3166-2: | HR-01 |
Telefona antaŭkodo: | +385 01 |
Estro (župan): | Stjepan Kožić |
Oficiala retejo: | www.zagrebacka-zupanija.hr |
La Provinco Zagrebo (kroate: Zagrebačka županija) estas unu el la provincoj de Kroatio kaj situas en la nord-okcidenta parto de la lando. Ĝi oriente, sude kaj okcidente ĉirkaŭas la urbon Zagrebo, kiu ne apartenas al ĝi, sed mem havas la statuson de provinco.
La plej granda urbo de la provinco estas Velika Gorica; la administra sidejo tamen troviĝas ekster la provinco, en Zagrebo.
La provinco konsistas el 9 urboj kaj 25 pliaj komunumoj. La urboj estas:
- Dugo Selo
- Ivanić-Grad
- Jastrebarsko
- Samobor
- Sveta Nedelja
- Sveti Ivan Zelina
- Velika Gorica
- Vrbovec
- Zaprešić
- Kategorio Provinco Zagrebo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)