eo.wikiquote.org

Civitano - Vikicitaro

Civitano
Civitano
Civitano

Aliaj projektoj

Civitano en Vikipedio
Civitano en Vikivortaro

Civitano estas homo, ĝuanta la politikajn rajtojn aŭ en urbo sendependa, aŭ en regno.

Citaĵo
« Sfero de nia socia vivo, kie ni agas kiel civitanoj estas apartigita de nia privata vivo, en kiu ni ekzistas kiel apartaj individuoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
Citaĵo
« [pri la nuntempa demokratio] Tio estas la vera fremdiĝinta esprimo de la volo de la civitano. Li ion faras, fordonante sian voĉon, kaj restas en iluzio kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj scioj kaj eblecoj de kontrolo. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan senton de senhelpeco en la politikaj aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre konsciata) kaj ke sekve lia politika sagaco ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas pensi antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
Citaĵo

« Dulingvismo ne estas trudo al la civitanoj. La civitanoj povas daŭrigi parolante unu lingvon, aŭ ses lingvojn, aŭ neniu lingvo se ili elektas tion. Dulingvismo estas trudo al la ŝtato kaj ne al la civitano. »