aks/o
- ️Mon Mar 25 2002
*aks/o UV
*akso
-
1.
Stango, ĉirkaŭ kiu turniĝas peco de maŝino: akso de rado, pulio, ekscentriko; ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj [1]; en la laŭbo troviĝis granda rado, metita sur horizontala akso [2]; de la finoj pendas la ŝpinilo de Neceso kaj ĉirkaŭ ĝi estas la rivoluoj, la akso kaj la hoko estis el ŝtalo [3].
ŝafto
2.
- Imaga rekto, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo: la akso de nia terglobo trairas tra ambaŭ polusoj; li eksaltis kaj [sin] turnis ĉirkaŭ sia akso [4]; la turniĝoj de Marso ĉirkaŭ sia akso [5]; li alvenis al ronda placeto sur kies akso verdigre fieris „Norberto Klakavip, poeto de kamparaj beloj“ [6]. 3.
Rimarkinda rekto, interalie:
-
a)
- MatVort
Simetriakso:
akso de cirklo (la
rekto orta al ĝia ebeno kaj trairanta ĝian centron);
akso de sfero
(ĉiu ajn el la rektoj enhavantaj ĝian centron);
elipso BM, kies aksoj, direktataj laŭ NS kaj EO,
estas de longecoj konstantaj FK
;
fokusa aŭ nefokusa akso de
elipso (simetriakso,
trairanta ĝiajn fokusojn, aŭ ne).
Rim.: La fokusan kaj nefokusan aksojn de elipso Bricard [7] nomas respektive „longa“ kaj „mallonga“.
b)
- [8] (de afina rotacio en tridimensia spaco) La rekto senŝanĝa per ĝi. c)
- [9]
(de kartezia koordinatsistemo)
Rekto, enhavanta la originan punkton kaj direktata de unu el la bazvektoroj:
statistikaj esploroj ebligas desegni diagramon, horizontala akso montras
epokon, la vertikala – artan bezonon kaj artan oferton
[10];
la tempo-akso estas vertikala, kaj la akso de ton-alto estas horizontala
[11];
abscisa akso aŭ
x-akso,
ordinata akso aŭ
y-akso,
z-akso
(direktataj respektive de la unua, dua kaj tria bazvektoro).
koordinata akso.
d)
-
(de polusa koordinatsistemo)
Duonrekto, servanta por difini la
polusan angulon.
polusa akso.
4.
- MatVort
Simetriakso:
akso de cirklo (la
rekto orta al ĝia ebeno kaj trairanta ĝian centron);
akso de sfero
(ĉiu ajn el la rektoj enhavantaj ĝian centron);
elipso BM, kies aksoj, direktataj laŭ NS kaj EO,
estas de longecoj konstantaj FK
;
fokusa aŭ nefokusa akso de
elipso (simetriakso,
trairanta ĝiajn fokusojn, aŭ ne).
-
Meza linio, eĉ se ne rekta, de io, konsiderata laŭlonge:
akso de vojo;
la geografo Roger Brunet identigis en Eŭropo gravan megalopolan akson, aŭ
„arkon“, demografian kaj ekonomian, kiu iras de Anglio ĝis norda Italio,
sekvante la valon de Rejno
[12];
precizajn rekomendojn […] Monique Fouilhoŭ […resumis…]
ĉirkaŭ tri ĉefaj aksoj: la necesoj informi, formi kaj fine dialogi
[13].
Rim.: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. „La meza linio“ estas pli racia kaj klara tiusence. [Sergio Pokrovskij]
5.
- (figure)
Centra, plej grava organo en iu organizo:
tiu komitato estas la ĉefa akso de la societo.
Rim.: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. Neniam mi vidis ion similan en Esperanto. „Trunko“ aŭ „kerno“ estus pli klaraj tiusence. [Sergio Pokrovskij]
6.
- (figure)
Politika alianco, aŭ simpla interkonsento pri certa punkto: la Akso (Germanio kaj ĝiaj aliancanoj dum la 2-a mondmilito); la akso Parizo-Berlino (ekz-e en eŭropaj aferoj); atakinte Afganion, Usono ekparolis pri „diablo-akso“: Irako, Norda Koreio kaj Irano [14]; amasdetruajn armilojn tutcerte posedas pluraj aliaj landoj de l' „akso de malbono“ [15].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:30
2.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
3.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
4.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekdua Ĉapitro
5.
La Ondo de Esperanto, 2000, №2 (64)
6.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 18
7.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33
8.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
9.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 31
10.
Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko
11.
Garbhan MacAoidh: Klavarskribo, Monato, 2004/07, p. 26
12.
Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, Monato, 2011/05, p. 16
13.
La Ondo de Esperanto, 2001, №1
14.
Zahra KARIMI: Post la milito ... malstabileco, Monato, 2003/10, p. 8
15.
Stefan Maul: Papo kontraŭ kristano, Monato, 2003/04, p. 8
-
angle:
- 1. axle 2. axis abscisa ~o: axis of abscissae, x-axis. x-~o: axis of abscissae, x-axis. ordinata ~o: axis of ordinates, y-axis. y-~o: axis of ordinates, y-axis. z-~o: applicate axis, z-axis. 3. axis 6. Axis, alliance beloruse:
- вось, вал abscisa ~o: вось абсцысаў, x-вось. x-~o: вось абсцысаў, x-вось. ordinata ~o: вось ардынатаў, y-вось. y-~o: вось ардынатаў, y-вось. bretone:
- ahel abscisa ~o: ahel an absisennoù. x-~o: ahel an x-où. ordinata ~o: ahel an urzhiennoù. y-~o: ahel ar y-où. z-~o: ahel ar z-où. ĉeĥe:
- polární osa abscisa ~o: osa úseček, x-ová osa. x-~o: osa úseček, x-ová osa. ordinata ~o: osa pořadnic, y-ová osa. y-~o: osa pořadnic, y-ová osa. z-~o: osa souřadnic, z-ová osa. ĉine:
- 1. 枢 [chū], 樞 [chū], 枢轴 [shūzhóu], 樞軸 [shūzhóu] 4. 中心線 [zhōngxīnxiàn], 中心线 [zhōngxīnxiàn] 5. 支撐柱 [zhīchengzhù], 支撑柱 [zhīchengzhù] france:
- axe, essieu abscisa ~o: axe des abscisses, axe des x. x-~o: axe des abscisses, axe des x. ordinata ~o: axe des ordonnées, axe des y. y-~o: axe des ordonnées, axe des y. z-~o: axe des cotes, axe des z. 3. axe germane:
- 1. Achse [nemoviga (pasiva) stango], Welle [moviga stango] 2. Achse abscisa ~o: Abszissenachse, Abszisse, x-Achse. x-~o: Abszissenachse, Abszisse, x-Achse. ordinata ~o: Ordinatenachse, Ordinate, y-Achse. y-~o: Ordinatenachse, Ordinate, y-Achse. z-~o: Applikatenachse, z-Achse. 3. Achse 4. Mittellinie 5. tragende Säule hebree:
- צִיר hispane:
- eje hungare:
- tengely abscisa ~o: abszcisszatengely. x-~o: x-tengely. ordinata ~o: ordinátatengely. y-~o: y-tengely. z-~o: z-tengely. japane:
- 軸 [じく], 軸線 [じくせん], 自転軸 [じてんじく], 光軸 [こうじく], 枢軸 [すうじく], 中軸 [ちゅうじく] nederlande:
- as 4. middellijn perse:
- محور abscisa ~o: محور طول. x-~o: محور طول. ordinata ~o: محور عرض. y-~o: محور عرض. z-~o: محور ارتفاع. pole:
- oś 1. oś 2. oś abscisa ~o: oś odciętych, oś x. x-~o: oś odciętych, oś x. ordinata ~o: oś rzędnych, oś y. y-~o: oś rzędnych, oś y. z-~o: oś z. 3. oś 6. oś portugale:
- eixo rumane:
- axă 1. axă 2. axă abscisa ~o: axă x. ordinata ~o: axă de ordonate. z-~o: axă z. ruse:
- ось 1. ось 2. ось abscisa ~o: ось абсцисс, ось x. x-~o: ось абсцисс. ordinata ~o: ось ординат. y-~o: ось ординат, ось y. z-~o: ось аппликат, ось z. 3. ось 4. средняя линия, осевая линия 5. стержень slovake:
- os polárna os svede:
- axel turke:
- 6. mihver ukraine:
- вісь, вал
aksa
-
angle:
- axial beloruse:
- восевы bretone:
- ahelel, -ahel ĉeĥe:
- axiální, osní, osový france:
- axial germane:
- Achsen-, Axial- hebree:
- צִירי hungare:
- tengely-, tengelyes, axiális perse:
- محوری pole:
- osiowy portugale:
- axial rumane:
- axial ruse:
- осевой slovake:
- osový ukraine:
- осьовий
aksingo
-
angle:
- socket beloruse:
- утулка bretone:
- bendell, moell ĉeĥe:
- ložisko osy, náboj kola france:
- moyeu germane:
- Fassung, Nabe hungare:
- agy, tengelycsapágy japane:
- こしき, ハブ [はぶ] perse:
- توپی چرخ pole:
- piasta portugale:
- cubo (de roda) rumane:
- butuc ruse:
- втулка, ступица slovake:
- ložisko, ložisko (osi) ukraine:
- втулка, маточина
rotacia akso
-
angle:
- axis of rotation bretone:
- ahel troiadur ĉeĥe:
- osa otáčení france:
- axe de rotation germane:
- Drehachse hispane:
- eje de rotación hungare:
- forgástengely japane:
- 回転軸 [かいてんじく] perse:
- محور دوران pole:
- oś obrotu rumane:
- axă de rotație ruse:
- ось вращения slovake:
- os otáčania
simetriakso
-
angle:
- axis of symmetry beloruse:
- вось сымэтрыі bretone:
- ahel simetriezh france:
- axe de symétrie germane:
- Symmetrieachse hispane:
- eje de simetría hungare:
- szimmetriatengely perse:
- محور تقارن pole:
- oś symetrii portugale:
- eixo de simetria rumane:
- axă de simetrie ruse:
- ось симметрии slovake:
- os súmernosti
granda duonakso
-
angle:
- semi-major axis ĉeĥe:
- velká poloosa france:
- demi-axe focal, demi grand axe germane:
- große Halbachse hispane:
- semieje mayor hungare:
- fél nagytengely itale:
- semiasse maggiore perse:
- نیمقطر اطول pole:
- półoś wielka portugale:
- semi-eixo maior rumane:
- semi-mare axă ruse:
- большая полуось slovake:
- veľká poloos
malgranda duonakso
-
angle:
- semi-minor axis ĉeĥe:
- vedlejší poloosa france:
- demi-axe non focal, demi petit axe germane:
- kleine Halbachse hispane:
- semieje menor hungare:
- fél kistengely perse:
- نیمقطر اقصر pole:
- półoś mała portugale:
- semi-eixo menor rumane:
- arbore semi-mic ruse:
- малая полуось slovake:
- malá poloos, vedľajšia poloos
koordinata aksoPIV1 , koordinatakso[17]
-
angle:
- coordinate axis bretone:
- ahel daveennoù, ahel kenurzhiennoù france:
- axe de coordonnées germane:
- Koordinatenachse hispane:
- eje de coordenadas hungare:
- koordinátatengely japane:
- 座標軸 [ざひょうじく] perse:
- محور مختصات pole:
- oś układu współrzędnych portugale:
- eixo de coordenadas rumane:
- axă coordonată ruse:
- координатная ось slovake:
- súradnicová os
polusa akso
-
angle:
- polar axis ĉeĥe:
- polární osa france:
- axe polaire germane:
- Polarachse hungare:
- polártengely perse:
- محور قطبی pole:
- oś biegunowa portugale:
- eixo polar rumane:
- axă polare ruse:
- полярная ось slovake:
- polárna os
administraj notoj
pri ~o:
PIV1 citas plurajn aliajn sencojn el la fakoj: BOT, ANA, OPTiko. Ekzistas aliaj figuraj sencoj en la franca, kiuj eble troviĝas ankaŭ en E-o: (a) longa, grava parto de io : cerbospina "~o"; (b) grava trafikvojo : fervoja "~o"; (c) gravaj linioj de projekto, politiko : la ĉefa "~o" de nia agado koncernos senlaborecon. [MB] **************** La senco (a) ŝajnas esti "aks.0o.mezo". La sencoj (b,c) estas kaprompaj ŝaradoj por ruso. Mi vidas nenian avantaĝon en konfuzigo de sufiĉe klara nocio. Kaj por mi akso nepre estas rekta. Mi povas akcepti ke nerektan "mezan linion" oni nomu "aksa linio", sed certe mi neniam nomus ĝin "akso". [Sergio Pokrovskij]
~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rotacia ~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simetri~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
granda duon~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malgranda duon~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
koordinata ~o,
koordinat~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polusa ~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.