La submarinistoj - Wikilivres
BIOGRAFIO DE A. S. NOVIKOV-PRIBOJ.
Aleksej Siloviĉ Novikov-Priboj[1] naskiĝis en la jaro 1877 la 12 de marto en la vilaĝo Matvejevskoje de Tambova gubernio (nun Moskva lando) en la familio de ekssoldato.
La vilaĝo estis malkultura, sen lernejo, kaj la knabon legosciigis komence lia patro, poste diakono kaj pastro, sed la afero progresadis malbone. Fine li trafis en la vilaĝan lernejon, malproksiman 10 kilometrojn de Matvejevskoje kaj dum du vintroj li finis ĝin; estis deziro lerni ankaŭ plu, sed monrimedoj por la lernado mankis.
Restis A. S. loĝi en la vilaĝo kaj laboris kun sia patro. Lia patrino, tre religiema virino, intencis fari lin monaĥo, sed la hazarda renkontiĝo kun unu ŝipano direktis lian vivon alivojen. La rakontoj pri la vivo sur la maro forte impresis imagon de A. S., kaj kiam alvenis la tempo por militservi, li mem ekdeziris ŝipaniĝi. Ĉi tie li ege okupis sin pri memklerigo, poste vizitadis en Kronŝtadto la dimanĉan lernejon, instruistoj de kiu konigadis la lernantojn kun revolucia literaturo. Dum tiu periodo de l' vivo, kiel diras A. S., komenciĝis lia spirita vekiĝo, komencis disvolviĝi lia revolucia memkonscio. Baldaŭ eksekvis la arestoj inter la instruistoj kaj la lernantoj, kio okazigis fermon de la lernejo. Novikov, komencinta jam pretigi sin al la ekzamenoj por kurso de l' meza lernejo, por aliĝi al la universitato, trafis kune kun aliaj ŝipanoj en la domon de provizora malliberigo.
Proksimume dum tiama tempo Novikov komencis celi al verkado. «En literaturan vojon, — diras A. S., — min enpuŝis la biografioj de la verkistoj sinkleriguloj, kiel Reŝetnikov, Kolcov, Maksim Gorki». Li komencis verki por ĵurnaloj, kaj la partopreno en Rus-japana milito donis al li la materialon por la libro de rakontoj pri la fama Cusima militbatalo. Sed la libro estis arestita pro revolucia enhavo kaj estis neniigita. Post tio, de la jaro 1907 ĝis la jaro 1913, kiel politika elmigranto, li vagadis eksterlande. Reveninte hejmen, dum komenco de l' tutmonda milito Novikov ree provis eldoni la libron — kolekton de l' maraj rakontoj, sed ankaŭ tiuj ĉi rakontoj estis malpermesitaj de l' cara cenzuro kaj ne ekvidis la mondon.
Nur post la Oktobra revolucio Novikov-Priboj ricevis eblon esti presata kaj tuj akiris la famon pro siaj maraj rakontoj. La enmetita en ĉi libron novelo de Novikov-Priboj — «La submarinistoj» rakontas pri la vivmaniero de ŝipanoj de la submara ŝiparo dum la milito.
«La novelo estas granda sukceso de la verkisto» — diras I. N. Kubikov en sia skizo pri la literatura agado de A. S. Novikov-Priboj — «Ĝi havas multe de altartplenaj paĝoj».
La tuta novelo «La submarinistoj» havas karakteron de rememoroj. La personaj travivaĵoj de l' ĉefa heroo estas interplektataj kun travivaĵoj de liaj kamaradoj — de l' ŝipanaro de la submarino preskaŭ pereonta sur fundo de la maro. La saviĝo de l' ŝipanoj ricevas karakteron de miraklo, sed leganto tuj ĉi tie estas konvinkita, ke la eksterordinaraĵo ne estas mirinda, sed sin bazas je la progreso de l' tekniko, obeiginta la maran naturon.
La novelo estas varmega protesto kontraŭ la imperialista milito kaj montras per klara ekzemplo la tutan sensencon de tiu ĉi amasa homa buĉado.
Novikov-Priboj ne hazarde havas la famon inter la legantaro de Sovetio. La aŭtentiko de l' speguligo kombiniĝas en liaj verkoj kun intereseco de rakontado. Liaj verkoj havas revolucian direkton, ili konfirmas la rajton de la osrtaj, spirite viglaj homoj, harditaj en la batalo kaj laboro, por la tuta pleneco de l' homa feliĉo.
Orfiĝis mi tre frue. Okjaraĝa knabo mi trafis grandan havenan urbon. Estis neniu el proksimuloj. Nur unu onklo, la posedanto de malgranda butikaĉo. Mi helpis al li vendadi malbonan kolbason kaj «hundan ĝojon»: hepatojn, pulmojn, intestojn.
Nia loĝejo troviĝas en la ekstrema parto de la urbo. Ĉi tie vivaĉas la mizerularo, ĉifonvestita, malsanaspekta, mordetita de la mizero. Kaj en la ĉefaj stratoj estas riĉeco kaj lukso. La magazenoj — kion nur ili ne havas! Diskuras la infanaj okuloj, rondiras la kapo.
Sed pli okupis min la maro. Ho, kiom vastampleksa estas ĝi! Kien vi rigardas — ĉie estas la akvo. Aliafoje ĝi estas kovrita de blua veluro. La suno per flamaj polmoj senfaldigas ĝin, brodas orajn desegnaĵojn. Ne eblas forflankigi la okulojn. La animo fariĝas diafana, kiel tiu ĉi blua surfaco. Poste, de ie alflugas la vento. Ĝia kutimo havas ion buban. Ĝi ŝatas ludi, artifiki tiun aŭ alian ruzaĵon. Gi alpelas tiom da nubegoj, ke kovras per ili la tutan ĉielon kaj komencas bati sin per nevideblaj flugiloj sur la surfacon de l' maro. La oraj desegnaĵoj malaperas. Ĉio estas tumultita, ĉifita. Komenciĝas obtuzbruo kaj blekego. Tiam, kun timema scivolemo mi rigardas en la maron. Ĝiaj abismoj elturniĝas inversflanke. Ŝajnas, ke la ĝibaj ondoj estas demonoj. Ili, vilaj kaj grizharaj, pendas sur la taŭzita akvo kaj laŭte henas...
Kio nur ne alvenas en la infanan kapon?
Onklo mia baldaŭ tute malriciĝis pro drinkado. Li oficigis min kiel kondukanto de blinda muzikisto, kiu loĝis kun ni en la sama domo. La onklo ordonis:
— Obeu lin. Li estas bona maljunulo. Kaj li mem transloĝiĝis en alian urbon.
Mi rememoras: la maljunulon vestas malnova, kun kvadratetaj desegnaĵoj, kostumo kaj larĝmarĝena pajla ĉapeloVizaĝo lia similas al apostolo Paŭlo, kiu estas pentrita en nia preĝejo. La nomo — Vlas Vlasoviĉ.
Mi kondukas lin dumnokte en la domojn, ĉe kiuj lumas la ruĝaj lampegoj. Li violonas. En liaj lertaj manoj la violono kantas diversvoĉe, ploregas, ridas, tiel trilas, ke forgesus ĉion eĉ la alaŭdoj. Dum tielaj momentoj mi sincere amas la maljunulon. Amas lin ankaŭ la bubinoj, kolorigitaj de kosmetaĵo.
— Vlas Vlasoviĉ! Ankoraŭ ion! kortuŝan romancon...
La blinda muzikisto daŭrigas sian violonludon, kaj mi kun kasketo on la manoj ĉirkaŭiras la publikon. Kiaj nur viroj ne estas ei tie? Grandaĝaj, respektindaj patroj de familioj kaj senlipharaj junuloj, preskaŭ knaboj.
Unuj el ili foriras, aliaj alvenas. Ili marĉandas kun la virinoj, parolas pru malĉastaĵo bongustante, kiel pri dolĉaj kukoj. Ĝenerale, ĉi tio ĉio okazas pli simple ol dum la hunda geedziĝo.
La kosmetikaj bubinoj rilatis al mi diverse. En unu domo kun ruĝa lampego min tre emociis Lola. Ŝi estas grandampleksa virino, kun korpulenta brusto, kun dikaj lipoj. Ŝia voĉo estas energia, kiel vira.
Ĉe ĉiu renkontiĝo ŝi ĉiam proponas al mi:
— Donu, nazmukulo, kvindek kopekojn — mi instruos...
Mi ofendiĝas ĝislarme. Kun dankemo mi rigardas Gruŝa'n, grandaĝan kaj malfreŝaspektan virinon. Ŝi ĉiam defendas min:
— Senhontemulino! Ĉifonulino! Por kio vi bezonas la infanon malĉastigi?
Gruŝa ne estas bela — tro larĝaj estas ŝiaj vangostoj. La viroj prenas ŝin malofte, nur tiam, kiam ĉiuj aliaj bubinoj estas okupitaj. La mastrino rilatas al ŝi malamikece — ĉar senprofita. Sed al mi ŝi plaĉas pli ol la aliaj. Ŝi havas bonan rideton. Ŝi demandas, kiu mi estas, de kie, kiel mi vivas. Ŝi ofte donacas ion. Mi komencas alkutimiĝi al ŝi. Inter ni komenciĝas la amikeco. Iufoje ŝi invitas min en sian numerĉambron. Por rifuziĝi mi ne havis kuraĝon. Mi iras kaj kun timo pensas: Kio nun estos? Gruŝa ŝlosas post si la pordon de sia ĉambro. Poste ŝi kisas min kaj ploras:
— Orfetulo vi mia kompatinda! Vi estas sola kaj mi ankaŭ estas sola. Por mi estas penige ĉi tie. Enuigis min tiu ĉi malbenita vivo. Baldaŭ mi foriros de ĉi tie. Ĉu vi volas esti mia filo? Ni ekvivos kune. Estos bone...
De ŝiaj vortoj ventumis kareso. Mi konsentis. Post kelkaj tagoj ni enloĝiĝas en ĉambron de subdoma ejo. Vivo nia normaliĝas. Kvankam Gruŝa daŭrigas viziti restoraciojn kaj vaporbanejojn, sed ŝi faras tion sekrete, por ke mi ne povu konjekti. Ame ŝi zorgas pri mi, legosciigas min. Ŝi nomas min filo kaj mi ŝin — patrino.
Tiele ni travivis pli ol unu jaron.
Iufoje, somere, ŝi ne alvenis hejmen. Pasis la tuta tagnoktn. Kaj je la dua — min oni alvokis en malsanulejon. Mi iris kaj tremis pro maltrankvilo. Kaj kiam mi ekvidis ŝin, palan kaj ĝemantan, terura mallumo volvekovris la animon. Si estis mortanta. Por mallonga tempo ŝi rekonsciiĝis, ekkonis min.
— Senja, fileto mia... Oni min buĉis... Pereos vi nun, sen mi...
La lastaj vortoj kiel brulvarmigita fero eniĝis en la koron.
Depost du tagoj post la morto de Gruŝa, venis en mian ĉambron malafabla kortisto. Li ekrigardis eirkaŭe kaj malĝentile deklaris, kvazaŭ li forŝultrigis ŝarĝon:
— Nu, vi, hundido, foriĝu kun via fi-propraĵo...
— Kien?
— Kien vi volas. Tio min ne rilatas.
La vivo ekŝajnis al mi tiom terura, kvazaŭ min ĉirkaŭis ne la homoj sed krokodiloj, kiajn mi vidis sur bildetoj.
Kia estis mia plua sorto? Pri tio scias nur la maro. Nur ĝi unu, sala kaj dolĉodoranta, malhelpis al mia animo putri en la ungegoj de la havenaj drinkejoj. Ĝi lulis min sur siaj ŝaŭmozaj ondoj, kantis kantojn pri ĝojo de la suno.
La alion mi rememoras — la fiŝkaptadon, kiu estis iama mia laboro. Ĝi estas diable malfacila laboro. Sed kion povas senti la junulo dekokjaraĝa? La intervidiĝoj kun juna fiŝkaptistino, helokula Marijka, enverŝis viglecon en mian bruston. La peniga ekzisto estis beligata de l' matenruĝo de la ekbrulanta koro. Kun tiu ĉi junulino mi spertis la unuan amon, ĉastan kaj odorantan, kiel tilia mielo...
La longdaŭra fajfego interrompas miajn pensojn. Per ĝi estas sciiganta pri si la submarino «Trigla». Ĝi revenis de militiro kaj nun direktas sin en la havenon. Mi ĝojas pri ĝia bonprospero. Kaj ĉu mi povas ne esti ĝoja? En ĝi mi ricevis mian unuan submaran bapton.
En «Trigla»'n mi estis enoficigita post la fino de l' kurso en lernofako de minaj maŝinistoj. Ne eblas iam forgesi la unuan impreson. Ekstere la submarino similas longan sigaron.
Estas neniaj superkonstruaĵoj, krom — karoso, du periskopoj, du kanonoj kaj unu radio-telegrafa masto. En la interno — mi estis mirigita pro abundo de diversaj meĥanikaĵoj, ilaro, kaj aparatoj.
Ili estas ĉie — malsupre, superkape, laŭ ŝiprandoj. Maŝinoj, tuboj, ventoliloj, pompoj, levilstangoj, kranoj — ĉio ne estas kalkulebla. La okulo ne scias kien ĝi devas rigardi. Kaj ĉiu objekto havas sian gravan rolon, sian kaŝitan sencon. La submarino estas iu monstro kun tre malsimpla organismo, rezulto de la malkvieta homa fantazio.
Poste — unua flosado sub la maro. Longdaŭra marvojaĝo. Griza, sed senventa tago. Estas faritaj necesaj preparoj. Oni fermis la lastan lukon. Super nin kvazaŭ surŝovis sin tombotabulo. El la karoso falas en la internon de la submarino la pezaj, kiel peziloj, ordonaj vortoj:
— Plenigu la ekstremajn cisternojn!
En la poŭpo kaj steveno estas bruo, kvazaŭ tie laboras mueliloj. Ektremas la fera korpo. Fajfegas aero, boras Ia orelojn. «Trigla» ronkas, kvazaŭ spasme spiras pro la premo de l' akvo kaj malrapide submariĝas. Ne, tio signifas — la viva mondo foriras de ni. Ĝi ŝajnas senespere malproksima kaj por ĉiam neatingebla. Mi havas tian senton, kvazaŭ mi staras sur limo de la morto kaj de la vivo.
Malvarmo de timetiga sento eniĝas en ĉiujn porojn de mia korpo...
Certe, nenio okazis, — ni bonprospere surmariĝis. Sed de tiu tempo en mia animo, kiel pro plugilo, restis profunda sulko.
Nun mi flosas en la alia submarino — en «Murena». Ĝi estas samkonstrukcia, kiel «Trigla». Kiom da militiroj mi devas ankoraŭ partopreni? Kiom da neordinaraj aventuroj mi spertos? Povas esti en profundoj de tiuj ĉi akvoj forŝiriĝos vivo mia... Tute egale. Nun lacigita animo mia ripozas.
Sola mi sidas sur la marbordo. Sola. Malgranda punkto sur rando de orumita grandego de la maro. Kaj neniun bezonas mi krom tiun ĉi radiozan vaston. La malproksimo pordiĝas en fajrerĵetanta brilo.
Kviete plaŭdas sin la ondoj kaj per la ŝaŭmaj lipoj kisas miajn nudajn piedojn. En la orelojn enverŝas sin arĝenta sonoro. La maro daŭrigas sian fabelon kaj neniam ĝin finos.
Mi sidas...
Post ĉiu marvojaĝo ni restigas en nia «Murena» nur unu gardostaranton, kaj mem translokiĝas en grandan transportŝipon «Amur». Ĝi estas nia bazo. Apud ĝi staras kvin submarinoj, alligitaj al la ŝtona muro.
Dum tielaj intermarvojaĝaj intertempoj ni resanigas niajn fortojn. Estas malmulte da laboro. La ŝipanaro dormas, manĝas, promenas en la urbo, fervore flirtas kun virinoj.
En la bazo kvazaŭ en restoracio konstante sonas la muziko: en la oficira ĉefkajuto — la piano, kaj en la nia, en la loĝferdeko — la harmoniko, gitaro, mandolino. Oni domenludas kaj terure interinsultas. La multajn entuziasmigas legado de verkoj interestemaj. Pli malofte onin interesas scienco. Tiajn interesemulojn oni priridas:
— Ĉesu, ĉu vi aŭdas, — tute egale en diablan fajrejon vi trafos...Kaj tie ĉiuj estas samvaloraj — ĉu scienculoj, ĉu analfabetuloj.
Mi ĵus vekiĝis kaj daŭrigas kuŝi sur la podi-benkoj. Sur «Amur» oni elfrapas kvar ŝiphorojn. Tra la malfermitaj ventolfenestroj etendis sin la radioj de la vespera suno. Varmege.
Mia najbaro de dekstre, la radio-telegrafa suboficiro Zobov kuŝas surventre kaj okupas sin pri la fiziko. Aliam li surpaperetigas iajn matematikajn kalkulformulojn. Sur lia kalvanta kapo — vagas suna radio.
— Ĉu tio ne enuigis vin? — demandas mi.
Zobov levas larĝostan vizaĝon, lace rigardas min. Liaj larĝaj naztruoj movetiĝas, kvazaŭ ĉirkaŭflaras min.
— Bona libro — ventolado por cerbo.
Kaj alia mia najbaro, de maldekstre, motoristo Zalejkin, vigla kaj petolema, kiel delfeno, responde ĵetis:
— Bona muziko — konsolo por animo.
Kaj li plilongigas sian harmonikon kun ruĝeta blovilo, moke kantante:
- Havis mia karegulo
- Vizaĝaĉon kvazaŭ beko
- Mi ekamis lin stultulon
- Ho, pardonu dio pekon...
Muzikas la harmoniko, grimacas la lentugoza vizaĝo de Zalejkin, kaj en la petoleme fendigitaj okuloj — la juna braveco.
— Kalviĝos vi, Zobov, tute, se ne ĉesos tiel okupi vin — diras mi.
— Tio ne gravas, ke sur la kranio estos maldenseco, nur sub la kranio estu denseco.
Pli malproksime de ni, ĉirkaŭ elektristo Sidorov, — staras kelkaj homoj. Li rakontas al ili:
— Renkontiĝis mi kun ŝi en strato kun monaĥino tiu. Ŝi petas por templo dia. Mi rigardas — brunulineca virinetaĉo, belstatura. Tute nigra, kvazaŭ el kamentubo eltirita. En ŝian kruĉon, ĵetis mi — kvindekkopekojn. Ŝi premas mian manon kaj per okuloj pafas en mi jen salve, jen duplete. Mi invitas en restoracion. Ŝi ne konsentas — ne decas por ŝi. Apenaŭ mi enigis ŝin en numerĉambraron. Sur la tablo — la botelo da brandaĉo kaj la ovaĵo kun ŝinko. Mi al la monaĥino — kun kisoj, kaj ŝi, moliĝinta preĝas: «Ho, dio pardonu mian animeton pekeman». Poste ŝi ĉirkaŭvolvis mian kolon per la brakoj, kvazaŭ maŝon surĵetis, kaj flustras: estas, ci, tre varmega, ŝipaneto, savu cin la reĝino ĉiela...»
Apud Sidorov — emociita ridego.
De l' kontraŭa flanko de l' ferdeko aŭdiĝas bruo de voĉoj. Tie — du ŝipanaroj de du submarinoj estigas inter si ŝorceman insultadon:
— Vi foriras al la maro nur por sur la fundo kuŝi...
— Estas vi, kiu dum militiro la maran fundon gladas...
— Sed tamen ni du transportŝipojn submarigis kaj vi kion faris?
— Ne transportŝipojn, sed du porkajn trogojn...
— Se nur renkontos via komandanto la malamikon — li ektremos kiel ŝafa vosto...
— Ne mensogu! Sed jen, via komandanto... estas vere, jes! Dum batalo necesas komandi, sed li en la nazo loĝejon per fingro purigas...
La haveno intense laboras — fajfegas, frapbruegas, tintas per fero.
Mi delonge alkutimiĝis al tiu ĉi diverssonado de l' vivo, kaj mi enuas pro ĝi.
Mi eltiras mian kajeron kun versaĵoj. Ne, mi ne kapablas verki nunminute. Mi decidas montri mian poezion al Zobov. Li estas la plej saĝa homo el la tuta ŝipanaro de nia submarino.
— Tion ĉi vi verkis?
— Jes.
Zobov tralegas du-tri versaĵetojn kaj redonas al mi la kajeron.
— Sufiĉas.
— Kaj kio do?
— Enuige.
Li oscedas kun ia specifa hurlado, tiel, ke krakas liaj vangostoj kaj videbliĝas la granda kojnodentoza buŝo. Abomene estas rigardi lin kaj lia konduto ofendas min.
— Vi, Zobov, estas sendrata stultulo!..
Mia insulto lin ne emocias. Guverneme, kun raŭka maldiligento, li deklaras:
— Vi penegis verkante viajn poemojn, ŝvitis. Sed la vera talento devas mem eliĝi el la homo, kiel vosto el pavo.
Mi kaptprenis la kasketon kaj, kvazaŭ enbolakvigita, ekkuris al la oficiro por peti la permeson foriri en la urbon.
Kiom da hazardaĵoj povas esti en mia vivo? Tiun ĉi vesperon mi nenien intencis foriri de la bazo. Sed tute okaze mi donis mian kajeron al Zobov. Kaj pro tio — la nova konatiĝo, la nova paĝo en mia animo.
Plifortiĝas la vento. Grumbleme bruas la arboj kvazaŭ pro envio al la nuboj, kiuj naĝas en la ĉiela vasto, naĝas nesciante kien.
Ĉi tie, antaŭ la urbo, mi renkontiĝis kun juna virino. Mezaltkreska, sed vigla, kiel madagaskara lacerto. La brovoj — du duonlunoj, kaj sub tiuj — du montaj lagoj, allogantaj per blueco. Ĉu tio okazis pro sopiro, sed mi terure ekvolis konatiĝi kun ŝi. Mi alrulas min al ŝi de dekstra flanko kaj tamburas ŝipane:
— Permesu ekkrozi kune kun vi?
La virino ĉirkaŭpalpis min per la rigardo pli longe, ol tio necesas esti, montris la blankajn dentojn kaj deturnis sin.
En mian cerbon trafas la penso — diri al ŝi pretekston, pravigon por promeni kun ŝi.
— Ĉi tie kuradas rabia hundo, granda, timiga! Ĝi mordas la homojn. Vi riskas...
Ŝi haltas. Sur la vizaĝo — ŝajniga ektimo.
— Ĉu vere?
— Por kio do mi devus mensogi?
— Tiaokaze akompanu min, estu tiel ĝentila.
— Mi ĝojas peni.
Ni ekkonversaciis. Evidentiĝas, ŝi estas vidvino. La edzo estis mortigita ĉe la germana batalfronto. La monrimedojn ŝi akiras per kudrado.
Ni promenadis ĝisnokte. Mi bonege eltenis mian markon. Mia konduto estis tiel deca kaj ĝentila, ke Polina Vasiljevna fiksis por ni novan renderuon. Kaj kiam mi aliris al mia ŝipo, la vento penis fortiri mian kasketon, kaj la maro malafable bruegis.
— Ho, mi mem scias, kion mi faras, kaj mi ne timas tiujn ĉi minacojn, — krias mi en la malluman malproksimon. Dum noktoj mi longe turnadis min sur la podi-benkoj: en la cerbo kvazaŭ fluto sonis la konata voĉo, kaj la koro deziris la virinan kareson, kiel la sekiĝinta grando — varman pluveton.
Baldaŭ ni devas formarvojaĝi.
De «Murena» eĥ-reeĥas en la haveno la ŝrota sono de la dizelmotoroj. Oni funkciigis la dinamomaŝinojn. La tuta korpuso de l' submarino estas ĉirkaŭkaptita de febra tremo, kiel drinkulo post la drinkado.
Oni reelektrizas la akumulatorojn. La provizon de la elektra energio ni bezonos dum la submarflosado. La maŝina fako estas plenigita de obtuzbruo, frapado, hurlado. Kelkfoje en tiun ĉi bruon eniĝas akrsona muĝado de iu fermiĝinta krano. La dizeloj ĉirkaŭverŝitaj de la lubrikaĵo, brilas pro la purigita latuno kaj ŝtalo. Iliaj partoj konvulsiiĝas, kiel vivaj, saltas, dancas, sinmovas, kuras.
Ĉi tie estas varmege. La motoristoj, en la trasorbitaj per solar-oleo porlaboraj vestaĵoj — ŝvitegas.
En la submarino estas premaere, malgraŭ tio, ke ĉiuj lukoj estas malfermitaj. La odoro de l' kaŭĉuko, de la forbruligita solar-oleo. La korodiva gaso eniĝas en la pulmojn, korodas tiujn. La konscio malsereniĝas, kvazaŭ pro haladzo.
Kiam la akumulatoroj reelektriziĝis, la dizelmotoroj eksilentis. Estiĝis malbruo.
Sed la laboro en la submarino daŭras. Ĉi tie troviĝas preskaŭ la tuta aro de l' ŝipanoj. Ĉiu okupas sin pri sia devo. Oni lavas la ferdekon kaj ŝiprandojn, purigas kaj ordigas la diversajn aparatojn, kontrolas la klapojn. La ŝipanojn inspektas la superoficiro Golubev. Por sia aĝo nenormale korpulenta, li malrapide, urse marŝadas de la steveno ĝis la poŭpo kaj kun ŝajniga seriozeco konstante krias:
— Rapidu buboj! Ankoraŭ iom kaj poste ni tagmanĝos.
— Jes, jam estas tempo, via moŝto, — respondas Zalejkin.
— Jam la intesto al la intesto komencas protokolojn skribi.
Sur pure razita vizaĝo de l' superoficiro, sub la brunaj lipharoj aperas indulga rideto.
Mia loko en la submarino — estas en la stevena fako, ĉe la balasta cisterno kaj ĉe la torpedaj aparatoj.
Nun mi okupas min pri la torpedoj.
Mi rememoris pri unu nia krozŝipo neniigita de germana submarino. Ĝia ŝipanaro nombris 600 homojn. Ĝi iris kune kun la aliaj ŝipoj. Subite io okazis. La troviĝantoj sur la aliaj ŝipoj eĉ ne tuj konjektis la incidenton. La eksplodiĝo estis tiom surdiga, kvazaŭ la ĉielo pecetdisiĝis. La krozŝipo kvazaŭ ne ekzistis. Restis nek unu vivanto. Nur la granda nubo de la vaporo kaj la fumo ekbulis super la loko de l' katastrofo.
Eĉ nun laŭ mia dorso kuras timtremo.
Mi rigardas la torpedon, kiun mi ĵus ŝmiris per la sebo. En la hela lumo de l' elektraj lampoj ĝi grase briletas, gaje speguligante objektojn. En la kapon venas penso — estas amuza ludilo, diablo ĝin prenu! Ĝi estas longa, ronda, kun la maŝino interne, kun la helico kaj direktiloj en la fino. Ĝi memstare flosas sub la maro, mem direktas sin kaj portas kun si preskaŭ ok pudojn da plej forta eksplodebla substanco. Kaj ie estas homoj, ili vivas, trinkas, manĝas, enamiĝas, gajas, malĝojas, per ora revo lumigas sian estonton. Kaj ili ne suspektas, kio ilin atendas antaŭe. Povas esti, jen en tiu ĉi polurita ŝtalo jam estas skribita por ili neevitebla pereo, terura falo en abismon. Unu momento — kaj la pecoj da homa viando, la senluma malhelo de la mara profundo. Kaj poste?
En unu lando — nemezurebla malĝojo, larmoj, pastraĉoj kantos la funebrajn diservojn, kaj en la alia — ĝojego, laŭta «hura», kaj la samaj pastraĉoj, nur vestitaj alimaniere kantos al tiu sama dio dankemajn preĝojn haladzos antaŭ li per la incensiloj.
Kiu en la mondo elpensis tian malnoblaĵon?
La pastraĉa diablo ne estas kulpanto ĉi tie.
Estus pli bone, se mi ne konatiĝus kun Zobov. Tiu estas li, kiu difektis mian animon per veneno de dubo.
Kaj jen li estas persone ĉi tie. Li finis labori kun sia aparato de la sendrata telegrafo kaj nun staras antaŭ mi, altkreska kaj malgracia, kiel hunda kanto. Kaj en la larĝosta kapo — estas firmaj, sed malbonaj pensoj. Mokeme ridetas unu angulo de lia buŝo.
— Vi penas, Vlasov?
— Mi penas.
— Mi deziras sukceson.
— Iru vi al...
Mi ĝustatempe haltigis la langon: ĉe la pordoj de l' malpenetrebla vando videbliĝis blondhara barbeto, simila al la ekkria signo, kaj ekbrilis nazumo enorkadrigita. Estas nia submarinestro — eta kaj senaspekta homo. Sur la bordo — li estas la plej sendanĝera homo, lin neniu timas. Sed ĉi tie — la tuta ŝipanaro, 45 homoj estas kunligitaj de lia volo, kvazaŭ per feraj dratoj. En niaj okuloj, li ekkreskas kiel grandegulo. La submarinestro kutimrigarde ĉirkaŭobservas la stevenan fakon kaj ordonas al la suboficiro:
— La solar-oleon oni devas akcepti nepre hodiaŭ!
— Jes, Vladimir Nikolaeviĉ!
Ambaŭ foriras.
La fajfilo fajfas por tagmanĝo.
Kun Polina mi intervidiĝas ĉiuvespere. Ni promenadas en la publika ĝardeno kaj en la antaŭurbo — en la bosko.
Ŝi estas konstante gaja, ŝi multe ridas kaj rido ŝia enverŝiĝas en mian animon kiel hela akvostrio.
Sed se mi enbrakigas ŝin — ŝi suprenĵetas la timigitajn okulojn.
— Ne faru tiel, pro dio ne faru tiel...
— Sed kion vi bezonas, Polina?
— Nenion.
— Ĉu vi volas, ke mi aĉetu por vi ŝuojn? Aŭ robon ĉu vi volas?
La ĝoja vizaĝo de Polina malbriliĝas, kvazaŭ falas sur ĝin noktaj ombroj. Rompiĝas ŝia voĉo kaj pikeme eniĝas en miajn orelojn:
— Se vi volas, mi mem aĉetos por vi botojn...
— Ne koleru, Polina. Mi nur ŝercis. Kaj se serioze diri, mi donus al vi donacon tute alian.
Bedaŭrinde nur, ke nia submarino troviĝas ĉi tie, en la haveno, sed ne en la Pacifika oceano. Mi aŭ estus pereinta aŭ akirinta por vi de la marfundo tian perlaron, kian posedas neniu grafino...
Responde al mi alvokeme ridetas la sukozaj lipoj. Polina altiras sin al mi kaj ektremas. De ŝi, kvazaŭ de akumulatoroj eliĝas elektra kurento, ebriiganta la sangon.
La lastan vesperon, antaŭ nia marvojaĝo mi foriris de ŝi kun la ardujo da kisoj.
Sur la milita geografikarto la tuta maro estas dividita je kvadratoj. Nia tasko estas — okupi unu el tiuj kvadratoj kaj malkovri la malamikon. «Murena» iras rapidmarŝe.
Tre malsupre pendas la ŝveliĝintaj nuboj. Falas la pluveroj, malgrandpecaj, kiel polvo. Absoluta senventeco. Malsekeco formanĝis ĉiujn helajn kolorojn. La tuta vasto kvazaŭ estas kovrita de araneaĵo. Kaj estas neeble distingi, kie finiĝas la maro, kaj komenciĝas la ĉielo. Ĉirkaŭe — la sama vidaĵo, malgaja, malpurgriza, kiel degelanta neĝo dumaŭtuna. La tutan tagon ni renkontis neniun. Eĉ nenia delfeno elsaltis el la marakvo. Enuige, malvive. Eksilentinta dezerto de la akvaro kvazaŭ streĉas aŭdsenton al la insista frapado de la dizelmotoroj, al la bruado de l' turniĝantaj helicoj, al la interparolado de la starantaj supre homoj.
Ĉiu el la ŝipandeĵorantoj — en la nemalsekiĝebla jako, sur la kapo — la granda flava «sud-okcidentulo», la ĉapelo simila al la fungo.
La superoficiro, klininte la kapon, purigas per la ŝamo la vitrojn de l' binoklo kaj diras kvazaŭ al si mem:
— Ni forflosis de la haveno lunde...
La mallarĝaj okuloj de la direktisto por sekundo fortiriĝas de la kompaso kaj strabe ekrigardas la superoficiron.
— Kaj la dektrian de l' monato, via moŝto. — Jes, kaj la dektrian.
— Sekve, estas ankoraŭ pli malbone?
— Male. Laŭ algebro — la minuso, multiplikita de la minuso donas la pluson. Nia marvojaĝo estos sukcesplena.
Nerimarkeble ŝteliras la vespero. La vasto malsereniĝas, fariĝas malluma. La ĉielo nigriĝas, kiel ĵus plugita grundo.
Maloftafoje aperas insuloj. Eble, ke tie ĉi rifuĝas la malamikaj torpedŝipoj.
Mia dento doloras, kaj mi nenie povas trovi por mi kvietan lokon. Zobov sidas en sia telegrafa kajuto. Lian kapon kovras duobla kaptelefono kun kableto. Li elvokas iun per radio. Sur la larĝosta vizaĝo — ĉagreno.
— Neniu respondas. Kvazaŭ oni kloroformizis ilin ĉiujn.
— Sed kiun vi insultas?
— Ĥa... ŝajne sur la gardpostenoj ĉiuj ekdormis. Mi demandas Zobov'on.
— Ĉu estas eble, ke ni neatendite renkontos la malamikon?
Esploreme fiksiĝis sur min du pupiloj, malgrandigitaj pro la hela lumo de la elektrolampo.
— Nia devo estas direkti nin antaŭen, ne pensante pri la vivo.
Mi havas deziron ekbati la manon, kiu per la relajso elfrapas la voksignalojn.
Mi ŝuldas nur al unu prostituistino, kiu legosciigis min. Al neniu plu. Mi malamas vin, kiam vi malsincerigas la animon. Por kio vi ŝajnigas vin antaŭ mi?
— Ĥa!.. Fine... Hm... Jes... La kontraŭulo ne aperis. Ĉio estas bonorda.
Li rapide surpaperetigas ion kaj kuras al la submarinestro.
Laŭ la vertikala fera ŝtuparo malsupreniras el la karoso al la centra gardoposteno homa staturo vestita en la nemalsekiĝebla vestaĵo. Laŭ la fajfo mi konjektas, ke tiu estas la superoficiro fininta sian deĵoron. Li ĉiam fajfas. Liaj lipoj, kiel fluto, povas plenumi ajnan motivon.
En la stevena parto — troviĝas la plimulto de l' ŝipanaro. Dum ebleco ekzistas — ili dormas. Cetere, estas ne dormo, sed nur maltrankvila duondormo. Ĉiumomente ili suprenlevas la kapojn, maltrankvile ĉirkaŭrigardas.
La gardostarantoj koncentriĝas en la dua duono de la submarino.
En la ĉefa elektra stacio sidas sur la taburetoj du elektristoj: unu kun la vizaĝo turnita al unu ŝiprando, kaj la dua — al la alia. Antaŭ ili estas la ŝalttabulo kun la ŝaltiloj, la ciferplato de la voltometroj, amperometroj.
Pli malproksime al la poŭpo, ĉe siaj maŝinoj staras la motoristoj. Laborvestaĵo ilia estas trasorbita de la solaroleo kaj de lubrikaĵo. Alivorte — «lubrikaĵuloj».
Sed ĉi tie, malgraŭ tio, ke estas varmege, amasiĝas ankaŭ tiuj, kiuj ne volas dormi. En la bruon de l' frapantaj dizeloj subite eniĝas tintado de la maŝina telegrafo — Dzinj... Dzinj!.. Sur la granda latuna ciferplato la nadlo transiĝis al «Stop».
La ŝipanoj ekrigardis unu la alian. Poste oni ekviglis, transmovante la regostangojn.
La dizelmotoroj eksilentis.
El la paroltubo aŭdiĝis la ordonema:
— La elektromotorojn antaŭen!
— Jes! forkriis la suboficiro.
La ŝaltiloj por momento ekflamis per ruĝverdaj fajreroj. Pro kio aperis tiu ĉi ŝanĝo en la motoroj?
La ŝipanoj silente atendas sekvontajn ordonvortojn, pli alarmajn. Vane. En la malbruon de la submarino nur enverŝiĝas la obtuzbruo de la elektromotoroj.
Kviete, sed kune kun tio sentiĝas, kiel malsupre, sub la fera sternaĵo, intense turniĝas du remcilindroj. Kaj kiam ĉiuj trankviliĝas, oni komencas priridi sian propran kamaradon, por disigi sian sopiron.
— Malbonaj estas viaj aferoj, Kirsankin!
— Kial?
— Nu, vi ĉi tie, oni povas diri, turmentas vin, kiel pekulo en la infero, sed en la sama tempo iu sufloro vian edzinon ĉirkaŭiras. Jen vivo, ĥa?
Kirsanov — ĵus alirinta servŝipano, estas juna homo. Li havas belan edzinon. Sed la milito tion malatentas: depost unu monato post lia edziĝo, oni lin fortiris de la amata amikino. Li tre sopiras pri ŝi, kaj ofte skribas leterojn. Tion ĉi de per liaj propraj rakontoj, ĉiuj scias. Li provas defendi sin.
— Ĉirkaŭ la mia oni irados kaj forkuros. Ŝi estas severa...
— La servoŝipanon ĉiuj atakas:
— Ĥo-ĥo! Oni ĉirkaŭiros! Nuntempe kia estas popolo? Dum du momentoj oni ŝin prilaboros...
— Vi, Kirsankin, ne devus tuŝi dume vian edzinon. Tiam oni povus esperi. Vi nur voluptigis la virinaĉon...
— Havu ŝi infanojn — ŝi povus toleri. La infanoj malhelpas al la virino petoli. Kaj sen tiuj — estas fino. Certiĝu, ke la virinaĉo jam pereis...
La servoŝipano defendante sin elbuŝigas blasfemon kun 25 esprimoj. Tio ne helpas! Fariĝas ankoraŭ pli malbone, oni atakas lin, kvazaŭ li prezentus el si la ĉefan kaŭzinton de ilia inkuba vivo.
— Eĉ ne tio, fratetoj, povas okazi. Revenos, ni supozu, Kirsankin hejmen kaj ĉe la edzino — li trovos monumenton ne per manoj farita. Ŝi vartos ĝin, kaj samtempe parolos: «li estas tute kiel la patro! Kvazaŭ gisita el li! Kaj la vizaĝaĉo, kaj la okuletoj, kaj la kalkanetoj!!!» Jen kie estos la ofendo...
La gajeco plifortiĝas.
— Estos bone, se — de ruso. Sed nun ja oni germanojn militkaptis — multege!!! Eĉ en vilaĝoj ili loĝas. Kaj niaj virinaĉoj sin ĵetas al ili kun tia avideco, kvazaŭ ŝarkoj al vianda allogaĵo. Konis mi unu soldatinon[2]. Verdiri, iom malsaĝa ŝi estis. Vizitadas ŝi najbarinojn kaj ĉion rakontas: «Ĉio estis bone, ĉio — kiel devas esti. Sed kiam eksentis mi novan vivon sub la koro, tiam malkvietiĝis mi. Estis timo — kion fari, se ĝi ruse ne scipovos paroli?..»
Kiel persekutata besto ĉirkaŭrigardas Kirsankin, surdigita pro la mokema rido de la aliaj. Oni frapas lian ŝultron, konsilas.
— Nur unu restas por vi — strangoli vin. Vere! Kaj por ni tio estos amuzo.
Estiĝis subita paŭzo.
— Pro kio vi ridegis tiel? — demandas la alirinta inĝeniero, la mekanikisto Ostrogorski.
La ĉefserĝento raportas serioze:
— Kirsankin, via moŝto, ĉiam mirigis nin ĉi tie: pri sia edzino rakontis...
— Verŝajne iajn abomenaĵojn? Interrompante unu la alian, klarigas la ŝipanoj:
— Ho jes, bonaĵojn oni neniam aŭdas de li.
— Eĉ necesas la orelojn ŝtopi.
La inĝeniero rigardas la konfuzitan vizaĝon de la servoŝipano.
— Fi-babilantoj estas ili, via moŝto, kaj nenio plu, — deklaras Kirsankin kaj foriras en la stevenan fakon.
Mia dento daŭras dolori. Netolerebla lanceno en la kapo, kvazaŭ drilo, boras la cerbon.
Jam kiom da fojoj mi eliras supren!
Ni moviĝas senbrue, volvekovritaj de la nokta mallumo. Ekstere, sur la submarino nek unu fajro. Eĉ tabakfumado estas severe malpermesita. Sur la karoso staras kelke da homoj; ĉi tie ankaŭ troviĝas la submarinestro, sed neniu estas videbla. La mallumo ŝajnas esti senfunda, konsternanta la menson. Antaŭ ĝi oni sentas sian neperfektecon, sian malfortecon. Ĉirkaŭe — nek unu sono. Nur ĉe la ŝiprandoj mallaŭte bruas la akvo, distranĉata de la steveno.
— Via moŝto! Antaŭe — kvazaŭ fajreto...
— Kie? demandas la estro.
— Iom dekstre de la steveno.
La voĉo de la boatisto estas obtuza, kvazaŭ ĝi malsekiĝis pro la nokto.
— Nenion mi vidas.
— Jen, jen...
— Estu pli ĝentila, diablo! La binoklon al mia vizaĝo ne ŝovu.
— Pardonu, via alta moŝto!..
La submarinestro turnas sin al la torpeda oficiro, al Kudrjavcev.
— Petr Petroviĉ, ĉu vi ion vidas?
Kudrjavcev posedas junan voĉon, sed nun li respondas base:
— Sensencaĵo! La fajreto estas en la kapo de la boatisto. Mi streĉas vidsenton, penas enpenetri en la malsekan,
kiel en kelo, mallumon, kaj al mi komencas ŝajni neekzistantaj fajroj.
Kaj subite — neatendita apero de maldekstre, iom antaŭe, sur la malluma fono de la nokto, tute proksime, malfermiĝas pordo, elĵetinta la strion de lumo.
Klare konturiĝas homo, eliranta el la karoso de l' nekonata ŝipo. Kaj denove estas nenio. La nokto englutis la aperaĵon. Nur la fajreto de l' ekbruliĝinta cigaredo, kiel ruĝa lumskarabo, desegnas liniojn sur la mallumo.
Io grandega kun bruo preteriras nin. Ŝajnas, ke ĝi pretertuŝos nian submarinon, subigos sub sin, dispremos. Ne, ĝi ne estas sonĝo, ĝi estas la monstra evidentaĵo, ekblovinta per malvarmo de la morto. Mi sentas, kiel ekbalancis sin «Murena». Ĉiuj silentas, kvazaŭ mutiĝis.
— Kia renkontaĵo! fine ekkrias la submarinestro.
— Sed kiel vi opinias, ĉu ĝi rimarkis nin? — sufoke, preskaŭ flustrante, demandas Kudrjavcev.
— Certe ne. Aliaokaze, pluen de tiu loko ni nenien estus foririntaj.
Iom poste ĉe Kudrjavcev ree aperas la baseto, kvieta kaj fidinda, kiel la trenŝipo.
Mi jam havas nenian doloron en la dentoj, kvazaŭ mi vizitis la dentokuraciston.
Ĉe tagiĝo en la submarino denove aŭdiĝis la konata frapado. «Murena» iris malrapide nur per unu dizelo, kaj la alian oni ekutiligis por elektrizi la akumulatorojn. Kaj kiam oni plenigis la provizon de la elektra energio, ni ekmovis nin antaŭen pli rapide.
Maldensiĝis la nuboj. En la ĉielo kelkie aperis la bluaĵoj. Maloftafoje estis videbla la suno, disĵetanta ordukatojn laŭ la senventa maro.
La ŝipanoj eliradis sur la supran ferdekon, tabakfumis kaj interparolis:
Dumvespere sur la horizonto ekaperis kvar fumetoj, direktantaj sin sud-okcidenten.
«Murena» turnis sin al ili por proksimiĝi. Ĉiu paro da okuloj akre rigardis direkton de l' nevideblaj ŝipoj.
— Nepre tiuj estas germanoj, diras iu.
Elektristo Sidorov, pasia drinkulo, sin apogis al la poŭpa kanono kaj revas voĉe:
— Ĥo fratetoj! Estus bone nun renkontiĝi kun germanoj kaj transiĝi kune en iun insulon. Ili drinkus brandon, kaj ni — ankoraŭ pli. Kaj ankoraŭ manĝaĵon diversspecan. Kaj festeni ekzemple dum tri tagoj. Bone, fratece, por ke la ĉefa diablo lakson kaptu pro envio al ni. Kaj poste hejmen.
— Oh, jes, tio estus pli bone ol sur la fundo de l' maro perei, — reeĥas la ŝipanoj.
Laŭ la ordono el la karoso ni komencis fermi la lukojn, sed samtempe eksekvis la alia komando:
— Ĉesigi la fermadon!
La aperintaj fumetoj komencis malproksimiĝi for de ni. Verŝajne, la nekonataj ŝipoj aliigis la direkton. Dumnokte ektondris komando:
— Pretigi sin por submariĝi!
La ŝipanoj kaj la oficiroj estas ĉe siaj lokoj. Ĉiu scias, ke tio ne estas renkontiĝo kun malamiko, sed nun antaŭestas la noktado. Tial neniu maltrankviliĝas. Tamen oni sentas intensecon, kaj ĉiu komandovorto en la submarino estas kaptata tuj.
— Haltigi la dizelojn! Ekfunkciigi la elektromotorojn! Oni fermas la lastan lukon super la pafkaroso. Mi staras en la steveno. Kaj ne nur per la oreloj, sed ŝajne, per ĉiu ero de mia korpo mi aŭskultas la abruptajn ordonojn de l' estraro. Jes, nun mi estas ĝusta, kiel nadlo de la manometro. Jen la komando, deviginta min ekagi. Mi rapide malfermas la klapon de la stevena cisterno kaj turnas la levilparton de la manipulmekanismo. Poste mi krias:
— Ekfunkciigi la pompojn!
La elektristo ŝaltas la kontaktilon. Ekfajfegis la motoro de l' pompo.
En la tubojn kun metala sonoro eniĝas la akvo. Tion saman oni faras ankaŭ en la poŭpo.
La ekstremajn cisternojn plenigas la balasto. «Murena» malrapide submariĝas. Aŭdebliĝas la voĉo de l' homo, kiu observas la marsondilon.
— Dek, dudek futoj!.. Cent! Cent tri! Ĝi haltis. Ni delikate algrundiĝis.
En la submarino ekregas silento.
La kuiristo, grasa kaj globsimila homo kvazaŭ pilkfiŝo jam delonge sin okupas en sia kuirejo. Li preparas sur la elektra fornoplataĵo la vespermanĝon. Li ĉiam havas stultkonsternitan aspekton, kvazaŭ li ion perdis aŭ pri io volas rememori kaj ne povas.
«Ŝipkuireja foko» — nomas lin la ŝipanaro.
Odoras la fritita viando kaj cibolo. — Al la ŝipanaro vespermanĝi! eksonas la ĝojiga sciigo.
Ĉiu pelveto en la manoj allokigas sin tien, kie por li oportunas. Kun granda apetito ni neniigas la viandon, rizan kaĉon, kakaon kun kondensita lakto...
Por nokto restas deĵori nur unu homo: observi la marsondilon. Ĉiuj aliaj estas liberaj. Mi kuŝas sur la podi-benkoj, maĉas la tabakon, — fumi en la submarino estas malpermesite, — kaj revas pri tiu, kies kisoj estas tiom sonoraj. Kraksonas la sonorilo.
Kune kun la aliaj mi saltas for de mia dormloko. Dum unu sekundo — ni rigardas unu la alian kun miro:
— Kio okazis?
Sekvontmomenten ni jam komencas kompreni, ke ni pretigas nin por surmariĝi.
Ĉiu staras ĉe sia loko. Laŭ komando estas turnataj necesaj levilstangoj. La kondensita aero kun bruo elĵetas el la cisternoj la akvan balaston. La submarino komencas surmariĝi. Dum kelka tempo ni flosas je profundo de dudek kvar futoj. La singardema submarinestro ne volas tuj surmariĝi, tra la periskopo li ĉirkaŭrigardas la horizonton. Denove ni surmariĝas. Fajlo kaj muĝo. Mi malfermas la lukojn. En la orelojn io eniĝis, kvazaŭ ŝtopis ilin. Por du-tri minutoj ni estas surdaj. Internen de l' submarino enbloviĝas la freŝa aerstrio. Ni spiras intense kaj avide.
La mateno estas senventa kaj nuboza. Rampas, movas sin blankaj fantomoj, kaŝas la maron. Ni iras malrapide kaj akrasente aŭskultas. La submarinestro ĉiuminute purigas la nazumon. Ni eniras en la strion de pli densa mallumo. Nenio estas videbla. Ne helpas eĉ la binokloj — ĉio estas enigma kaj malserena, kvazaŭ submariĝis «Murena». Ŝajne, ke ĉio viva transformiĝis ĉi tie en vagantan vaporon.
Oni stopigis la maŝinojn. Ni atendas pliklariĝon, solaj en la malviva silento.
Sed jen ie vekiĝis la vento. La nebulo ekmoviĝis, ekŝanceliĝis. Eknaĝis la amasoj de senkorpaj fantomoj. Formiĝis aerfendaĵoj, similaj al la ŝtonaj montfaŭkoj, kaj en tiuj arĝente ekbrilis fantaziaj riveroj. Baldaŭ la tuta vasto fariĝis pura, travidebla kaj ĝi brilis pro la freŝeco de l' matena suno. La maro kaj la nubo, kvazaŭ post longdaŭra disiĝo, ameme rigardis unu la alian. Ni denove ekmoviĝis antaŭen. Ĉi tie estas nia kart-montrita kvadrato. Longe ni vagadas en senhomeco de la blua dezerto.
Subite — rapidema ekkrio de la signalisto:
— Via moŝto! De maldekstre, flanke de la steveno io estas...
Eksupreniĝas la binokloj.
Por nearmita okulo estas videbla nur malgranda, nigra punkto. Ĝi rapide ruliĝas renkonten al «Murena», kiel malgranda globeto. La suno lumas en okulojn, blindigas ilin. Ĝislarme ni streĉas la vidsenton. Al ni rapidas muŝo. Sed post unu minuto — ne, ĝi estas granda skarabo, glitanta laŭ blua spegulo, tuta en oro de la respeguligitaj radioj.
— Submarino! — aserteme konstatas la superoficiro.
— Prepari submariĝon, — ekbatis la konscion la ordono.
Kun rapideco de l' timigitaj katoj, ĉiuj ĵetis sin en internon de l 'submarino.
«Murena» akceptas la balaston kaj per helpo de horizontalaj direktiloj similaj al fiŝnaĝiloj, enpikiĝas en la abismon de la maro. Ni flosas sub la periskopo. Mi — ĉe miaj torpedaparatoj.
— Je unu futo plimalprofundiĝi! komandas la submarinestro.
— Jes, je unu futo plimalprofundiĝi! — kiel eĥo aŭdiĝas en la submarino.
— La stevenajn aparatojn pretigi por la pafo!
— Jes, la stevenajn aparatojn pretigi por la pafo!
Ni malkovras la eksterajn kovrilojn de la torpedaparatoj. En la steveno aŭdebliĝas ekplaŭdoj de la akvo. Maltrankvila atendo. Mi, la tuta estas en potenco de la ŝipa disciplino. La animo kvazaŭ troviĝas en fera korseto. Nek unu penso. Mi, la tuta estas nur aŭdsento kaj streĉo.
Subite mi mem kaj ĉiuj aliaj eksidis, kurbiĝis, kvazaŭ pro la flugo de l' ĵetita ŝtono. La brusto sufokiĝis pro la entiriĝinta aero.
Post la ferdeko aŭdiĝis la konataj sonoj de l' morto, similaj al la rapidema klukado — ko-ko-ko-ko...
Ĝi estas, boranta la verdan mason de l' akvo, la malamika torpedo, direktita en nin. Ĝi preteriras nin, super la kapo, tiom proksime, ke, ŝajne ĝi pretertuŝos la kranion.
En la vertebron kvazaŭ enpikiĝis longa glacia dorno. Laŭ la korpo disverŝiĝas malvarma kurento. Mi ne vidas min mem, sed la aliaj havas morteman aspekton kaj la rigardon kvazaŭ de la bovo, al kiu oni per martelo deŝiris la kapon. En tiu ĉi momento pro la ega nervoza spiritstato nemultnombraj sekundoj transformiĝas en turmentigaj longdaŭraj horoj. Fine, malrapide rektiĝas la homaj staturoj. Iu ĝoje englutas.
— Ĝi eĉ ne pretertuŝis...
Juna ŝipano Mitroŝkin daŭrigas enmanigi sian kapon, entiritan en la ŝultrojn, kvazaŭ li penas antaŭgardi ĝin de la bato, kaj akute ekkrias:
— Foriris, la malbenita!.. Ĥi-ĥi-ĥi... Jen fratetoj, la monstrulo. Hi-ĥi-ĥi...
Li konvulsiiĝas la tuta, ĉirkaŭrigardas. El la bluiĝintaj lipoj ree forŝiriĝas la nervoza rido. Poste Mitroŝkin trankviliĝas kaj komencas krucosigni sin.
Zalejkin ĵetas la ŝercon:
— Jen, diablo prenu! Submarino nia — kvazaŭ gitaro: ĉiu sono reeĥas en ĝi...
Denove la komando. Ni submariĝas pli profunden. Kio okazas?
Eksplodo post la ferdeko, eksplodo antaŭe. Kaj post unu minuto — brueganta tinto de l' fero flanke de l' maldekstra ferdeko, preskaŭ apude. «Murena» kvazaŭ pro la ektimo flankenĵetas sin.
La marsondilo montras sesdek du futojn. La malsupraĵo de la submarino gratas la maran grundon. Audiĝas sono, simila al la dentgrincado. Kvazaŭ pro la timo, konvulsiiĝas la tuta korpuso de la submarino.
En la kapo, kiel la paperetoj dum ventego, saltas kaj turniĝas fragmentoj de la pensoj. Ŝajne, ke nin persekutas torpedŝipoj. Kaj povas esti, kun tiuj estas ankaŭ torpedserĉantoj. Oni nin trovos per la retoj, kaj bombardos nin. Tiam la pereo estas neevitebla. Sed kion oni povas fari? Ni estas senhelpaj... Ni nur tragike pligrandigas la pupilojn...
Ankoraŭ du eksplodoj ambaŭflanke.
Ŝajnas, ke la maro estas iu torpeda provizejo.
En la submarino aŭdiĝas flustro:
— Gidroplanoj! La gidroplanoj nin persekutas...
Tiu ĉi sciigo eliĝas el la karoso, de l' submarinestro, de la sola homo, kiu ĝuste scias la kaŭzojn de la okazintaĵo...
Desupre ni certe estas videblaj por la malamiko. Li persekutas nin kiel mevo la fiŝon. Por kaŝi nin de ĝi, ni devas pli profunden submariĝi. Sed sub piedoj denove aŭdebliĝas la fera grincado. Kaj ĉiu flanka sono, eniĝanta internon de l' submarino, kiel raspilo gratas la nervojn.
Pluen kaj pluen for de tiu ĉi malbenita malprofundaĵo! Nur ne eniĝi inter ŝtonojn!
Ekbruegis io post la poŭpo, kvazaŭ iu per martelo ekfrapis la korpuson de l' submarino. La ŝipanoj kunpremis sin kaj silente interŝanĝis malvarmiĝintajn rigardojn.
Mia traĥeo estas sensuka ĝisdolore.
Fine — la profundaĵo de centtridek futoj.
Ni almarfundiĝas.
— Varmegan teon al mi! — akrvoĉe ekkrias la submarinestro el la oficira ĉefkajuto.
En la ŝipanara parto motoristo Zalejkin bonordigas sian mandolinon.
Ni revenas en nian havenon.
La nokto. Mi ne sukcesas dormigi min. Ankaŭ ne dormas la aliaj ŝipanoj. Zobov rakontas al ili pri astronomio, Zalejkin babilas:
— Ne, jen ĉe ni en Penza gubernio, estas junulinoj, jes, jen tiuj estas veraj junulinoj!
— Bonaj?
— Eĥ, strangulo! Niaj junulinoj estas humogrundaj, kvazaŭ panplenaj. Se ekrigardi ilin — kvazaŭ frambo, sed nur tuŝu ilin — kaj jen la kurento elektra.
— Oni diras nur, ke ili la kalkanojn havas tro dikajn, — enmetas la frazon iu.
— Kaj vi ŝatas ŝafinajn piedetojn, kiel ĉe urbaninoj? Ne, la niaj firme staras sur la grundo. Okazadis, ke dum vi ŝin en angulon altiras, vi sin mem per ŝvito ĉirkaŭverŝas...
Sekve en ŝvito de vizaĝo akiru al si la plezuron. Ĉu tiel, en la malnova testamento, estas skribite?
Iu malĝojas, ke el la hejmo jam delonge leteroj ne venas. En la oficira ĉefkajuto oni interbatalas ŝaklude.
Mi eliras sur la supran ferdekon. Neniu estas. Nur en la karoso du ŝipanoj plenumas sian deĵoron: la superoficiro Golubev kaj la direktisto Mazurin. Mi supreniras al ili kaj sidiĝas sur ekstremaĵon de l' karoso.
— Vi ne dormas, Vlasov? — demandas la superoficiro.
— Freŝigi min mi ekvolis, via moŝto.
— Konfesu sincere, la amatino maltrankviligas?
— La museto pajleton dentoskrapas kaj ankaŭ la amon volas, sed mi ja puran panon manĝas kaj kakaon trinkas.
Estas tiom agrabla nokto, ke eĉ interparoli oni ne deziras. Frapbruas dizelmotoroj, stebas la maran vaston, kiel kudrmaŝinoj. «Murena», sen lumfajroj, nigra, rapidegas laŭ ebenaĵo de la maro, kvazaŭ timigita fiŝo.
Laŭlonge de l' ŝiprandoj kun bruo striiĝas la ŝaŭmo. Mi enspiras la salan aeron, kaj el la cerbo ne eliras Polina. La sopiro pri ŝi, kvazaŭ kraboj per siaj preniloj, disŝiras mian bruston. Por ŝanĝi la pensojn, mi rigardas al la ĉielo. Sur ĝi estas semitaj la grajnoj de la ora lento. De la dekstra flanko — la antaŭnelonge naskiĝinta luno. Sed kie estas la montoj sur ĝi, kiel klarigis Zobov? Kaj ŝajnas jam, ke ĝi ne estas luno, sed arĝenta ungo, kiun dio fortondis de sia granda piedfingro. La anĝeloj ne sukcesis ĝin subkapti, kaj ĝi pendiĝis en la malluma-blua aero. Kaj ree la pensoj, kiel transflugantaj birdoj, flugas tien, borden...
Tiele mi sidis ĝis matenruĝo, kiam ni eniris en nian havenon.
Mi direktis min al Polina rekte en la loĝejon. Mi trovis ŝin hejme. Meze de la mallarĝa kaj longa ĉambro kun unu fenestro ŝi adaptis surmanekene iun robon.
— Saluton, Polina!
— Vi revenis....
Malvolonte ŝi etendas la malvarman manon kaj daŭrigas sian laboron.
— Kio okazis kun vi, karulino? Ĉu malsaniĝis vi?
— Jes.
— Pro kio?
— Pro kora malsano.
— Kio do estas tia malsano?
Sur min falas nefideme-esploranta rigardo de Polina. Ŝi demandas incitite:
— Prefere vi diru, kiel fartas via multekosta edzino? Mi estas mirigita.
— Kia edzino?
— Kiaj estas edzinoj de la homoj?
— Kiu blekis pri tio al vi?
— Pro onidiroj la tero estas plenplena.
La voĉo de Polina estas seka, kiel aŭtuna absinto.
Mi komprenis nur, ke inter ni ĉio estas finite. La feliĉo trafalis en malluman kavon. Kiu ĝin elfosis? En la malsereniĝinta kapo forestas la respondo.
Sur la komodo enuige frapetas la vekhorloĝo. Sur la tuta planko estas disĵetitaj ĉifonoj. Sur la tablo — la kudrmaŝino, gladilo, pecoj de l' distranĉita ŝtofo. Kaj subite — de kie li aperis? Antaŭ mi, ĉe la kontraŭa muro, staras treege konata ŝipano: korpulenta kaj taŭzita; li la tuta estas rektiĝinta kvazaŭ dum admirala parado; sur la senliphara, kiel ĉe aktoro, vizaĝo — movas sin la vangostoj; la flavaj okuloj rondiĝis; en unu mano — firme kunpremita kasketo, kaj mi neniel povas tralegi sur ĝi la oran surskribon.
En la okuloj ekkuris strietoj.
Mi transigas la rigardon sur Polina. Ektimon kaj maltrankvilon havas ŝia vizaĝo. Mi denove rigardas flanken al la kontraŭa muro. Kaj nur nun mi rimarkas la grandan murspegulon, kaj en ĝi mian speguliĝon.
— Adiaŭ, Polina, por ĉiam!
Kaj jam ĉe la pordoj, la ektreminta voĉo presis en la koron.
— Atendu, Senja!.. Revenu...
Mi obeis.
Sur mian bruston falas la blondhara kapeto. La malespero, malĝojo, konfeso, plendoj pri la malfeliĉa soleco eliĝas kune kun la ploregoj. Min ĉiam ĉagrenigas la virinaj larmoj: en ili estas io infana, senhelpa. Mi ĵuras, konsolas, kisas la karan vizaĝon, salan kiel la maro...
Longdaŭre ventegis la ŝtormo de l' anima paroksismo...
Ĉio kvietiĝas. Kiel la blua ĉielo ekbrilis la animo.
Antaŭ mi, simile al du lumturoj kun bluaj lumoj, flagras du okuloj. En ili — alvoko de l' tero, en ili — ĝojo de l' suno.
Pluvas dum la tuta tago. Pro tio la ŝipanoj nenien iras for de la bazo. En la «Amur» aŭdiĝas obtuzbruo de l' homaj voĉoj kaj muziko.
Mi tre plenigis min per la patriotismaj sciigoj pri la milito kaj transdonas la ĵurnalon al Zobov.
— Povas esti, vi iom legos?
— Kion do?
— Pri la milito oni tre bone skribas.
— Ne, dankon. Pri tiu ĉi homa stulto mi legos poste, kiam saĝaj kaj bonkonsciencaj homoj verkos seriozajn librojn.
Zobov sidas sur la podi-benkoj kaj diligente sin okupas pri flikado de l' siaj malnovaj pantalonoj.
Min pli kaj pli interesas tiu ĉi nerimarkinda laŭaspekte homo. Mi scias preskaŭ pri la tuta ŝipanaro, mi scias — de kie ĉiu aperis ĉi tien, kiu estas edzigita, kiu estas fraŭlo — mi ĉion scias. Sed kiu estas Zobov? Li havas larĝajn manplatojn, dikajn fingrojn kun malnovaj cikatroj, kun rompitaj malrektaj ungoj. Unuvorte, liaj manoj spertis malfacilan laboron. Tio donas motivon por ion konjekti kaj nenion plu. Lia pasinto estas malluma. En estanto li — malkontenta homo, kiu kolereme ĉion kritikas. Nun li rekomendas al mi la mondon de tre malbona flanko. Ĉie estas malmulte da bono kaj — tre multe da malbono. Por li la beleco de la naturo, kiu ravas min, — estas nur dekoracio. Post ĝi li vidas rabadon kaj mortigadon. Kaj la homoj, per siaj scioj leviĝintaj ĝis la grandega spiritalteco — sin okupas pri tiu sama rabado, kiel la bestoj, disŝiras kaj mordetas unu la alian.
— Kaj vi? — demandas mi.
— Kaj mi! — pesimisme ekkrias Zobov. — Mi ja ankaŭ loĝas sur la peka tero. Kaj nenien mi povas foriri. Se estus eble transloĝiĝi sur unu el la planedoj, mi volonte tion farus...
Kontraŭ mi, ĉe la sonoj de l' harmoniko, la ŝipanoj dancas «krakovjak». Zobov rigardas ilin kaj aliajn ŝipanojn kaj faltigas la grandan frunton. Poste li mallevas sian peziĝintan kapon, pensas.
— Eĥ, kiom da malsaĝo estas en la homoj! — denove diras Zobov.
— Nome? — demandas mi.
— Jen, rigardu Mazurin'on.
Mazurin estas nia direktisto. Li staras nemalproksime de ni, alivestita en la nova uniformo, kaj ne scias, kien alpiki al la brusto la krucordenon de Georgo.
— Mi vidas tie nenian malsaĝon.
— Ha, tuj ni ekvidos.
Zobov alvokas Mazurin'on kaj demandas lin:
— Ĉu vi havas ankoraŭ unu krucon, ne de Georgo, sed alian?
Mazurin ne komprenas kaj elorbitigas siajn okulojn.
— Nu tiun, kiun oni donis al vi dum ta bapto?
— Mi havas, sed kion vi volas diri?
Zobov malicas.
— Bone. Sekve, sur la sama brusto vi havas du krucojn: la unu montras la krucumitan kriston[3], kaj la alia — Georgo'n venkportanton. Diru nun — je nomo de kiu vi portas unuan krucon kaj je nomo de kiu — la duan?
— Strangulo vi estas, kaj nenio plu, — ĵetas Mazurin kaj foriras.
— Nu, sendratulo — admiras unu ŝipano, rigardante Zobov'on.
— Evidentiĝas, sekve, ke unu krucon oni donas al la homo, por ke li ne verŝu la homan sangon, kaj la alian — pro tio, ke li verŝis la sangon. Bone vi diregis!
— Nu kion vi diros pri tio? — alparolas min Zobov. Mi nenion povas diri kaj mi silentas.
La pensoj de Zobov algluiĝas al mia cerbo, kiel lapo al ŝafa felo, kaj malkvietigas min.
Mi kvazaŭ vaporkaldrono, atingis jam la fintempon de ekboliĝo. En la animo, kiel la akvoj en Biskaja golfo, ventegas uraganoj de la sentoj. Mi komencas furiozajn atakojn, ŝtorman batalon kontraŭ Polina. Sed ŝi aperigas obstinan kontraŭstaron.
— Kaj poste kio?
Kiam ŝi faras tiun ĉi demandon, tragike akriĝas ŝia vizaĝo.
— Kio poste? La vivo montros la vojon...
— Sed, se okazos?..
Per koloro de honto, kvazaŭ per la framba suko, kovriĝas ŝia vizaĝo.
— Kune ni ĝojos pri la nova homo.
— Bone, vi, Senja, kantas, sed nur... Pli bone estos laŭleĝe, kiel ĉiuj bonaj homoj faras...
— Kial ili estas bonaj? La florkronojn eĉ al la abomenuloj oni povas surmeti!
Ŝi volis ion kontraŭdiri, sed mi interrompas ŝian parolon kaj komencas kolere moki.
— Ĉu vi volas, Polina, ke la subakvistajn skafandroĉapojn mi alportu? Mi purigos ilin per la sablo — pli bone ol viaj florkronoj ili ekbrilos. Surigos ni ilin sur la kapojn, kaj komencos en la boato ĉirkaŭ la ŝtona havendigo flosi. Ne trifoje, sed tridekfoje ni povos ĉirkaŭflosi. La mara vento kantos al ni: «Semjen kaj Polina! Lasu viajn gepatrojn kaj aliĝu unu al la alia per la fortikaj ŝnuregoj de la amo, por ke el viaj du korpoj fariĝu unu okpuda korpo. Kaj ĝojegu, ĝojegu tiel, ke la barbo de dio mem ekskuiĝu pro la rido.» Kaj mia amiko kaj kamarado radiotelegrafisto Zobov, instrukcios nin pri la geedza vivo. Vi iam interparolu kun li! Li estas rimarkinda homo. Li rakontos al vi pri diversaj homaj komedioj. Ĥa-ĥa... Estis la tempo, kiam la homoj ne bezonis la pastraĉojn: oni amis, naskis, mortis sen ili. Poste aperis la aktoroj...
Polina rigardas min kun ektimo, kiel frenezulon. Poste — armiĝas ŝiaj palpebroj, kaj el la cejanaj okuloj kvazaŭ de velkanta aŭtuno, sukiĝas la malĝojo.
Mi estas senarmigita, venkita, ĵetita dorsen. Kio do estas la amo?
Tion respondi ne kapablas eĉ mem Zobov, tiu ĉi idolo de la infero.
Venis la solena tago.
Ĝuste antaŭ du jaroj nia «Murena» forlasis la ventregon de la ŝipkonstruejo, kaj unuafoje surmariĝis. Jen pro kio tiun ĉi tagon oni konsideras ĝian naskiĝtagon, kaj ni ĝin festas. Antaŭtage ni lavas la ferdekon, ordigas, purigas la latunon de l' ciferplatoj kaj la ŝtalajn partojn de l' maŝinoj. La krispa boatisto ekkriadis:
— Ne kaŭzu malhonoron, frataro! Faru, por ke ĉio brilu, kiel en la katedralo de Isakio, por ke sen la spegulo oni povu sian hararon vidi...
Kaj hodiaŭ de la oka matenhoro la tuta submarino estas ornamita per la flagoj. En la blua malpleno la vento flirtigas diverskolorajn tolojn, kaj la suno freŝigas la kolorojn.
La «ŝipkuireja foko» jam delonge sin okupas ĉe sia elektra fornoplataĵo. Lia aspekto estas zorgoplena, kvazaŭ li estas sorĉisto, saniganta la homon de seriozaj malsanoj; Li grumblas kontraŭ donita al li por helpo kanonisto Rubcov:
— Pli rapide haku la viandon. Vin oni aldonis al mi, por ke vi la aferon faru, sed ne ganton maĉu.
Rubcov videbligas malrektajn dentojn, similajn al la palisaro.
— Nu, vi tre enuigis min, malpuremulo dikvizaĝaĉa! Dumtagmeze ĉiuj preparoj estas finitaj. Sur la improvizitaj tabloj — troviĝas vazoj kun luksaj floroj. La tuta interno de «Murena» dronas en ĥela lumo de elektraj lampoj. La aparatoj kaj mekanismoj estas ornamitaj per verdaĵo kaj naturaj floroj.
La boatisto okupas la centran pozicion. Li enpikas spertan rigardon en la poŭpon, kaj poste — en la stevenon kaj aperigas sur la vizaĝo larĝbuŝan rideton.
— La submarino estas en ordo — kiel devas esti! Ĉio estas farita bonege!
Krom niaj oficiroj kunvenas la gastoj: divizionestro, lia helpanto, komandantoj de aliaj submarinoj. La ĉefkajuto estas plena pro la blankaj kiteloj, brilas pro la oro de l' epoletoj. En la stevena parto — la vicoj de l' blankaj uniformoj kun la bluaj kolumoj.
Mi sidas ekstrema en la ĉefkajuto, kaj por mi ĉio estas videbia kion oni faras tie.
Sur la supra ferdeko ektondris la orkestro de l' blovtuba muziko: «Dio, la caron gardu!»
Ĉiuj stariĝis. Sed tio nur por la etiketo. La ĉefa intereso estas nun ne en la himno. La okuloj avide sin celas al la tablojn, kie estas apetite dismetitaj la manĝaĵoj kaj drinkaĵoj. Ĉe ni — simpla brando, kaj ĉe la oficiroj — en la kvarcvitraj pokaletoj brulas bruna fluidaĵo.
Post la muziko, la divizionestro, kapitano Berg, deklaras:
— Mi petas atenton...
La malbruon rompas nur la fajfego de l' elektraj ventoliloj. La okuloj de Berg estas konveksaj, severaj.
— Sinjoroj oficiroj. Hodiaŭ «Murena», konforme al la fondita de ni tradicio, solenas sian submarinan feston. Dum du jaroj ĝi plenumis en la ŝiparo sian fidelan servon. Ĝi havas jam multe da meritoj. Mi esperas, ke sub la gvidado de tia sperta komandanto, kia estas Vladimir Nikolaeviĉ Belskij, kaj de liaj helpantoj, nome de oficiroj kaj de ŝipanaro, ĝi estonte same, por timo al la malamikoj, estigos miraklojn de la kuraĝo:..
La senemociaj vortoj flugas kiel fiŝa ŝelaĵo preter la animo, sed ni ĉiuj krias «hura» kaj drinkas la brandon.
Ma submarinestro responden parolante dankas siajn oficirojn kaj la ŝipanaron, kaj konklude proponas levi la pokalojn por honorigi la divizionestron.
En la submarino ree tondras la krioj «hura», sensence eniĝante en la dancantajn sonojn de l' orkestro.
Min interesas la komandanto de «Rosomaĥa», leŭtenanto Rakitnikov.
En lia kompakta staturo sentiĝas korpa forto.
Lia vizaĝo estas maldelikata kun reliefaj trajtoj. Depost grandampleksa nazo, kiel du pikaj najloj, staraĉas ĉiuflanken pomaditaj lipharoj.
Rakitnikov'on bone konas ĉiuj submarinistoj. Li flosis antaŭe kiel praktikanto en angla submarino, sola inter la angloj. Tiu ĉi submarino avariĝis. Dum renkontiĝo kun malamika ŝipo-ekstermisto, ĝi ricevis pro la kanonkuglo truegon en la poŭpo. La ŝipo-ekstermisto estis eksplodigita per la mino, sed ankaŭ la submarino mem almarfundiĝis en tre granda profundaĵo. La fatalaj eksplodigiloj de l' ambaŭ malamikoj — unu fluganta, kaj la alia naĝanta — estis elaperturigitaj samtempe. Pro tio la teruraj eksplodiĝoj okazis unu post la alia, kun intertempo de kelkaj sekundoj.
En la angla submarino la poŭpa cisterno evidentiĝis tiom difektita, ke per neniaj rimedoj eblis liberigi ĝin de la balasto, kaj kiam oni trablovis la mezan kaj stevenan cisternojn, la submarino kapablis nur levi sian stevenan parton. Sed ĝis la marsurfaco restis ankoraŭ dika tavolo de la akvo. La situacio estis tragika. Antaŭsentiĝis morto. Kiom ajn ne streĉis sin la homa cerbo, ne restis alia eliro ol provi savi sin tra la stevenaj minaj aparatoj. Oni decidis pri la kuraĝega risko. La teruro enigis la homon en la longan rondan aperturon, fermiĝis la posta kovrilo kaj malfermiĝis la antaŭa. Per la kondensita aero la submarinisto estis elĵetata el la submarino. Tiu ĉi pafado per la homoj, anstataŭ minoj, similas al inkubosonĝo, sed ĉu ili povis elekti? Ĝenerale pri tiu incidento pli facile eblas ektremi ol ĝin priskribi. Feliĉe, du rusaj ŝipoj-minkaptistoj ĉi-tieiĝis. Inter nemultaj angloj, savitaj de ili, estis ankaŭ Rakitnikov.
Oni donis al li ripoztempon — li rifuzis. Tuj li estis enoficigita kiel komandanto de «Rosomaĥa». Kaj post kelkaj militiroj li eklipsis per sia famo ĉiujn aliajn submarinistojn. Por li ekzistis nek la mina kampo, nek la retaj baroj. Li ekaperadis en la malamikaj akvoj, kaŭzis tumulton. Nek unufojon li estis foririnta de persekutanta lin ŝipekstermistaro.
Nun min okupas la demando: kio devigas tiun ĉi homon elmontri tian senhezitan bravecon, turniĝi super la abismo? Li jam havas oran spadon, honore al sia kuraĝo. Sed tio ĉi ŝajnas, nur iomete lin interesas. Mallevinte la kapon li glutas la brandon pli ol aliaj. Sur la larĝa verto, kiel skieto inter la herbo, briletas la kalvo. Kio estas sub ĝi? Rakitnikov havas penigan rigardon, kaj transverse de la frunto, — larĝan sulketon. Kaj mi sentas, ke ia timetiga penso elasta, kiel porda risorto, boras lian cerbon, kaj ne eblas tiun penson forigi.
Kapitano Berg strabe ekrigardis lin, stariĝis. Anstataŭ la antaŭa severeco, li algluis al sia vizaĝo oficialan rideton:
— Inter ni, sinjoroj, ĉeestas la plej batalema imitinda komandanto. Kun propra al li modesteco, li penas esti nerimarkita. Vi certe konjektas kiun mi aludas...
— Viktor'on Samsonoviĉ Rakitnikov! — aŭdiĝis la voĉoj.
— Ni drinku por honorigi la komandanton de «Rosomaĥa»!
Rakitnikov stariĝas, malserena pro la eldrinkita brando, direktas sur la homojn siajn obskurajn okulojn, enigmajn kiel la periskopoj.
— Sinjoroj! Dum okjara mia servo al la submara flosado mi fariĝis fatalisto. Vi ĉiuj bone konas mian ekskomandanton, sinjoron Kruk'on. En kiaj okazintaĵoj li nur ne estis ankoraŭ pli antaŭe, ĝis mia renkontiĝo kun li? Vi scias ankaŭ tion, kiel li saviĝis de la pereinta submarino, kune kun mi tra la mina aparato. Kaj estis ĉio ĉi nur por tio, ke li veturu en Anglion kaj tie, sur la firma tero, dum la plej favoraj kondiĉoj de l' vivo, li malvarmumu kaj mortu. Sekve, ĉio dependas de la sorto. Jen, mi ekzemple, estas iakaŭze konvinkita, ke nek kun mi, nek kun «Rosomaĥa» io okazos. Pro tio mi mem agnoskas nenian mian kuraĝon. Mi proponas, ke prefere ni drinku por la plej praa kaj unua nia submaristo — por la profeto Jona...
— Bravo, Rakitnikov! Hura!
Oni proklamas la toastojn ankaŭ por aliaj oficiroj. Pli malfrue, foriris nur du homoj: la divizionestro kaj lia helpanto.
Sed la submarino tuj fariĝis pli vasta kaj pli malplena. Kio okazos kun ni morgaŭ? Kraĉende! Ne valoras pri tio pensi. Ia superoficiro ankoraŭ donis al ni kelkajn botelojn de konjako. Montriĝas sekvoj de nia nervoza vivo — ni rapide ebriiĝas. Komenciĝas diabla karuselo. Tondras la muziko. De la steveno ĝis la poŭpo sonas la saltanta rido. Brue. Estas aŭdeblaj la fragmentoj de l' ekkrioj, splitoj de vortoj.
— Turnu nin, frataro, hodiaŭ borden, ha?
— Preparu la marsondilon por la profundon mezuri!..
— Ĥo-ĥo! Estos afero!.. Zalejkin alparolas la kamaradojn.
— Kiu, fratetoj, enspezigos min per la trirublo? Ja en mia poŝo kiel en la turka tamburo, nur unu aero estas.
Senintence li puŝis boatiston, elmanigis la kukon kun farĉo. Koleras tiu, elbuŝigas:
— Vi turnas vin, kvazaŭ en fremdan landon vi trafis. Zalejkin karesas la krispan kapon de l' boatisto.
— Ne koleru, amiketo, ja sen tio viaj haroj konvulsiiĝis. Sed mi ne povas alie, se la animo ekflamis...
Unu ŝipano demandas:
— En kio konsistas la disciplino de l' submarinisto? La alia respondas:
— En la duono da botelo, en duo de kukumoj kaj en la bona kamarado.
— Ĝuste, blovu vin diablo vila per la ŝipmasto en la naztruon!..
En la ĉefkajuto okazas alio. Unu el la oficiroj proponas:
— Ni, toastu, sinjoroj, la forestantan belegan sekson... Rakitnikov ree kapturnas:
— Al la diablo la virinojn! Kio estas la virino? Dolĉega veneno, difektanta la animon.
— Vi eraras, Viktor! La vivo sen la virino estas enua kaj ne sala.
— Sensencaĵo! Narkoto!
Longdaŭre ankoraŭ oni diboĉis. Oni dancis, kriis kantojn, per la manoj supren ĵetadis la oficirojn. Du ŝipanoj interbatiĝis. Ilin oni foririgis en la «sorton maldolĉan», kiel ni nomas la izolkameron.
Vespere ĉiuj disiris. El la oficiroj restis en la submarino nur la superoficiro kaj leŭtenanto Rakitnikov. La lasta jam estas treege ebria, sed li petas ankoraŭ la brandon.
— Donu ion pli saturitan, pli dinamitan por estingi la vundon de mia animo.
— Bone, bone, nur en la bazon ne iru. Tie la admiralo sidas kaj oni povas havigi al si malagrablon. Prefere vi kuŝiĝu en mia kajuto.
— Neniun mi timas: nek la diablon, nek la admiralon! Kaj kio estas la admiralo? Estas la sama kapitano, nur stultiĝinta...
Rakitnikov iri mem ne povas. Mi helpas al la superoficiro kuŝigi lin en la kajuto. Li plendas kun sopiro en la voĉo:
— La milito min enuigis. Ĉiu tago similas al la alia. ĉie — la perfido, mensogo, malnoblo. La vivo estas malĉastigita. Ĉu vi scias, amiko, kion mi volas?
— Nu?
— Minimume — alimonden.
— Kaj maksimume kion?
Rakitnikov malserene rigardas preter ni, malrektigas la lipojn por rideti.
— Maksimume — edziĝi, sed mi jam estas edzigita...
Mi kaj tiu ĉi leŭtenanto, senkaŝe parolante, — ni estas diversaj homoj, el diversaj sociaj klasoj. Li estis edukata en la kadeta lernejo, kaj mi, de la infaneco mem, kiel por neniu bezona hundido, estis ĵetita en la akvoturniĝon de l' havenaj malpurejoj. Sed nun mi sincere kompatas lin. La milito dolore ekbatis ĉiujn: eĉ la oficiroj komencas ĝemi.
Mi malkovris gravan fakton.
Iufoje dum vespere mi promenas kun Polina laŭ la mara bordo. De la okcidenta flanko kaj super la horizonto pendas diverskoloraj nuboj, similaj al hazardaj pentroj de larĝa peniko, kvazaŭ iu pentristo provis siajn farbojn sur blueruĝeta tolo. La petolema vento delonge sin forportis flanke de la sunsubiro, por ĝisatingi la sunon. Kaj la maro ankoraŭ sopiras kaj la ŝancelemaj ondoj kantas kantojn nekonate por kiu. Per la feraj laringoj kriegas la ŝipoj. Ilia satanigita kriego malkudras la vesperan vaston, kiel tajloro — la ŝtofon.
Ni renkontas mian ekskompanianon de «Trigla», la motoran suboficiron Muhobojev'on[4].
— Ha, Semen Nikolaeviĉ! Mian respekton al vi. Kiom da tempo mi jam ne vidis vin...
— Tiom, kiom mi vin.
Li amike manpremas min, kaj poste riverencas antaŭ Polina.
— Nian al vi, ĝis la piedoj, belulino!
Polina iomete paliĝas, kaj malgrandaj oreloj ŝiaj — kovriĝas per ruĝeta koloro.
Mi sentas ŝian maltrankvilon kaj komencas suspekti, ke ŝi jam konas lin, konas pli antaŭe, ĝis nuna renkonto. Povas esti, li eĉ informaĉis ŝin, ke mi estas edzigita.
— Feliĉigas vin, Vlasov, la vivo.
— En kia senco?
— Promenadi la mano ĉe l' mano kun tia reĝino — ja dum tio la koro povas krevi pro la feliĉo, kiel la cisterno pro la akvo. Pro unu ŝia kiso mi estus iranta ĉien, kien oni ekvolas — la kornojn de ĉia diablo mi povus disrompi...
Polina ridas.
Kaj kiam ni restis duope, mi demandas ŝin:
— Nu, kiel vi taksas Muhobojev'on?
— Neniel mi taksas!
La bluaj okuloj sin kaŝas post la densaĵo de la mallevitaj okulharoj, kiel steloj — post nubo.
Mi daŭrigas la esploron.
— Jes, per saĝo li ne estas riĉa — ĝin li devas verŝajne, ĉe la onklo pruntepreni. Kaj lia aspekto ankoraŭ pli multe diskreditiĝis. Vere, per sia staturo li gajnas — eĉ esti admiralo li taŭgas, scd vizaĝaĉe li aspektas kiel vera ĉefpordisto el publikulinejo. La buŝo estas larĝa, kvazaŭ pro siluro. La nazo — por sep homoj kreskis, sed propriĝis al unu, similas al la ŝipmasto de la antikvaj ŝipoj...
Polina kolere interrompas:
— Ne estas interese tion aŭdi! Ĉiu homo havas iun difekton.
Unuafoje ĉe ŝia ĉeesto mi kunpremis la dentojn.
En la sekvontaj tagoj — la reaj renkontiĝoj kun Muhoboev kaj ĉiuj — kvazaŭ hazardaj. Li babilas kun Polina pri ĉia bagatelaĵo kaj laŭdas ŝin diversesprime, kiel cigano — la ĉevalon. Li penas esti mia amiko. Sed mi sentas, ke per la okuloj li flatas kaj per la koro li venĝas: li bezonas Polina'n. Kaj ŝi jam komencas pli multe bonrigardi lin.
Iutage, mi diras al ŝi:
— Polina! Ne ŝercu kun la dinamito. Se mi eksplodiĝos ankaŭ por vi malbone estos!..
Ŝi altiris sin al mi, kiel la maro al la bordo.
— Senja! Kara mia submarinisto! Ĉu vi ne vidas — pro sopiro pri vi mi elsuferiĝis la tuta? Dum tago mi ne dormas, kaj dum nokto mi ne manĝas...
Ŝi brogis min per rido, kvazaŭ ondo — per helaj ŝpruceroj. Kaj poste per la karesoj ŝi dormigis miajn suspektojn.
Kun oficaj pakaĵetoj mi iras al la poŝtejo. La ŝtonaj muroj de la domoj estas varmigitaj pro la tagmeza suno. Kompare al la maro, ĉi tie estas varmege kaj sufoke. Odoras je medikamentoj.
— Vlasov! — alvokas min konata voĉo.
Mi rigardas malantaŭen — Zobov. Li demandas:
— Pri la militiro, ĉu vi aŭdas ion?
— Ne.
Miavice mi demandas:
— Kaj vi, de kie vin portas la viva animo?
— La kazernojn de la infanterianoj mi vizitis. Unu samvilaĝanon mi bezonis vidi. Baldaŭ li forveturos militfronten.
— Nu, kia estas la farto inter la soldatoj?
— Ili celas en la batalon, kiel leonoj. Ne eblas ilin deteni.
Zobov denove ĉi-foje ruzas. Kaj ĝenerale li estas rimarkinda besto. Li malofte drinkas la brandon kaj ne konatiĝas kun la virinoj, sed tamen li foriradas ien. Kien? Neniu scias. Li sin okupas pri iuj sekretaj aferoj.
Li iras por akompani min. Ni renkontas grizvestitajn kriplulojn: lamuloj, senbrakuloj, ftizuloj, blinduloj, paŝantaj per lambastonoj, rampantaj kaŭre, kun ŝirita karno, kun rompitaj ostoj. Ili estas tiuj mordetitoj, kiuj estadis en la feraj makzeloj de l' milito. Ĉiumonate ilia nombro plimultiĝas. Jam nun mankas la ŝtataj hospitaloj kaj multaj privataj loĝejoj estas aliigitaj en sanigejoj. Sed kio estos post jaro, se ankoraŭ daŭros la milito?
Kaj samtempe kun tio, laŭ la stratoj marŝas la rotoj de l' novmobilizitaj junuloj kaj barbuloj, marŝas kun bravaj kantoj. Zobov kapmontrante ilin diras jam senkaŝe:
— Ĉi tiuj ankaŭ ekiros tien;
— Kien?
— En la karnmuelilon. Ĉu vi imagas al vi tiun ĉi karnmuelilon, longan milverste? Ĝi jam milionojn da homoj elĵetis kiel kripluloj, milionojn da homoj aliigis en malvivaĵo. Kaj ĉio ĉi ankoraŭ estas nesufiĉa por ĝi. Kun pasio ĝi plu daŭrigas sian diablan laboron...
Mi ĉiam volas diskuti kun Zobov, kaj mi elpensas la kontraŭdirojn.
— Vi insultas ĉion en la mondo, insultas ankaŭ la militon. Sed tamen, eĉ en ĝi estas bonaj ecoj.
Zobov severe ekrigardis min.
— Do, kiaj?
— Nu, ni menciu tion, ke la milito spiritaltigas la homojn ĝis memoferemo pro la aliaj. Nur dum batalo produktiĝas la bravaj herooj. Kaj tio ĉi rezultigas plibonigon de l' homaro...
— Haltu. Ion pli saĝan, ol tion, vi ne kapablis elpensi?
La bravaj herooj delonge putras en fremda grundo sub la lignaj krucoj. Sed la timemuloj restas vivaj. La timemuloj sin ne ŝovos en la unuajn vicojn. Ili aranĝas sin en la malantaŭfronto, ili ŝajnigas sin malsanaj, koruptas, povas eĉ kripligi sin nur por eviti antaŭajn poziciojn. Ĉu ili, laŭ via opinio, plibonigas la homaron? Sed ne en tio estas la problemo...
Zobov ĉirkaŭrigardas, parolas mallaŭte kaj singardeme:
— La demando estas tia, je nomo de kio ni okupas nin pri tiu ĉi sangverŝado? Al ni oni diris, ke germanoj atakis nin, sed al germanoj, kontraŭe, oni encerbigis la penson, ke rusoj atakis ilin. Kaj oni ekmovis al la limoj la armeojn. Ĉu vi vidis, kiel oni intermalpacigas la hundojn? Unu oni ĵetas sur la alian aŭ kunpuŝigas iliajn buŝaĉojn. La hundoj komencas intermordi sin, disŝiri unu la alian — nur la lano flugas pecete. Same okazas ankaŭ kun la homoj.
Kaj al neniu tio venas en la kapon.
Ĉe stratkurbiĝo, ĉe niaj piedoj iu nazprononce ekraŭkis:
— Karegaj ŝipanetoj... Ne lasu min, senfeliĉan kriplulon...
Tiu ĉi almozulo petegas nin pri la helpo. Li sidas sur la tero, sin balancas, kaj korpklinas sin antaŭ ni, malbelega, kiel nokta fantomo. Anstataŭ gambojn li havas mallongajn, nudigitajn gambrestaĵojn. La kapo kaj la tuta korpo estas en ulceroj kaj en krustoj. La vizaĝo — kun trafalinta nazo. El la malsanaj, ruĝaj okuloj sukiĝas puso. Tio ĉi jam ne estas homo, sed vive putranta mortaĵo, per sia fetoro veneniganta la aeron.
— Dankon al vi, ortodoksuioj... — daŭre sin tiras post nin la nazprononca danko pro la donita almozo.
Dum kelka tempo ni paŝas silente. Ŝajnas, ke la puso algluiĝis al nia korpo, per malbonodoro eniĝis en la animon.
— Nu kion vi diros pri tiu ĉi putra homo? — demandas Zobov.
— Estas abomene rigardi.
— Jes, li kredeble estas abomena ankaŭ al si mem. Sed li vivas. Demandu lin, ĉu li volas en la fronton, — verŝajne li rifuzos. Li sin kroĉas al la vivo. Kaj pri ni oni skribas, ke ni tiras nin en la batalon, kiel leonoj.
Zobov eksilentis, eniĝinta en siajn malbonajn pensojn.
Mi deturnis min de li al la poŝtoficejo.
Nia «Murena» estas preta por nova militiro: la akumulatoroj estas elektrizitaj, ĉiuj partoj de l' mekanismo estas kontrolitaj, ĉiuj aparatoj estas en bonordo. Ni atendas la direktfikson. Ni daŭrigas loĝi en la bazo.
Post la tagmanĝo malsupreniras al ni sur la loĝejferdekon, la superoficiro Golubev. Lia aspekto kaŭzas malbonajn pensojn. La ŝipanoj tuj fariĝas streĉatentemaj.
— Jen kio, boatisto, hodiaŭ, al la dekdua de l' nokto la tuta ŝipanaro devas esti en «Murena».
— Jes, via moŝto!
— La militiro estos serioza.
— Jes. Golubev foriras.
Inter ŝipanaroj komenciĝas paroloj.
— Ree venos turmentoj.
— Jes, ree...
— Kien ni flosos ĉi-foje?
— Ĉu oni diros al ni tion?
— Eh, vivo nia sensukcesa!
Zobov utiligas ĉiun okazon por encerbigi al la homoj la pensojn pikemajn, kiel arbustoj de groso. Li kvazaŭ konsolas:
— Ne gravas, frataro, pli alten la kapoj! Ni batalos! Kune kun japanoj ni stariĝos brust-ĉe-bruste por la religio ortodokseca!..
Maltrankviliĝis la ŝipanaro, kaj kiel koto de-sub hufoj, flugas nepreseblaj insultoj.
Emociigita, mi kuras al la konatulo-helpkuracisto por ricevi alkoholon.
En la ĉambro Polina sidas sola. Mi surtabligas la drinkaĵon, starigas la manĝaĵojn.
— Kian ĝojegon vi havas? — ridas Polina.
Kapo mia multpeziĝis pro la maldolĉaj pensoj kaj sin klinas al la tablo.
— Ne ĝojego estas, sed malĝojo. Eblas, ke tio ĉi estas la adiaŭo kun mi por ĉiam.
— Kia malĝojo? Kia adiaŭo?
— Ni forflosas en la maron. Ĉi-foje ni havos tre danĝeran vojaĝon. Kiu scias? Povas esti, ke ni ne intervidiĝos ĝis la dua aliro de kristo...
Polina estas en malkvieto.
— Ne, ne diru tiel. Vi revenos bonprospere. Kaj mi elirados marborden kaj atendados vin...
Ŝia malkvieto kaj bonkoreco devigas min esti pli malgaja.
Mi plenigas la glasojn per la alkoholo, per la malsaturita ĉerizsiropo.
— Ni, enbuŝigu, kara!
— Se nur — iometon. Pro vi...
La brando nur varmegigas la bruston, sed ne forigas la teruran sopiron. Mi havas deziron plendi pri mia severa sorto. Kaj strange estas, ke ne sole Polina, sed eĉ mi mem aŭskultas mian voĉon, kunpremitan kaj obtuzan.
— Jes, karulino! La milito! Ĝenerale ĝi estas tre serioza afero. Tio ĉi ne estas nomfesto. Ĉi tie oni regalas ne per kukoj kun farĉo, sed per kanonkugloj kun dinamito kaj per ĉia alia aĉaĵo. Sed ankoraŭ pli malbona estas la situacio de l' submarinistoj. Pluraj submarinoj jam pereis. «Norka» malaperis sen iu sciigo. Kio okazis kun ĝi? Neniu scias ion. «Risj» trafis en malamikajn retojn, sin implikls en ili kaj eksplodiĝis. Pri ĝi oni tralegis nur kelkajn liniojn el la malamikaj informoj. Iom pli multe oni tralegis pri «Akula». Ĝin difektis torpedŝipoj; ĝi surmarfundiĝis kaj ne povis sin liberigi. Germanoj levis ĝin post du tagoj. Nur unu homo restis viva, sed eĉ tiu freneziĝis. Kaj la aliaj — jen sufokiĝis, jen mem sin mortigis. Kaj ankoraŭ unu submarino...
Mi rakontas pri terura okazo kun submarinistoj, rakontas sincere, tiel, kiel ĝi estis efektive. Sed dum la sama tempo mi sentas, ke mi estas ia duobla, ke en mi sidas iu alia, kiu havas difinitan celon.
En animo mia estas mallumo kaj malespero. Malespero ankaŭ estas sur la vizaĝo de Polina.
Tion ĉi mi bone rimarkas, malgraŭ duonkrepusko de l' mortanta tago, — mi rimarkas eĉ, ke en la anguloj de ŝiaj belegaj okuloj sin haltis du rosgutetoj.
Polina ĵetas sin al mi, sur la kolon.
— Sufiĉas, karulo, pri tio! Plu mi ne volas aŭskulti... Dio mia. Do turmentoj tiaj! Senja, kara... Ne senkuraĝiĝu, ne ŝirturmentu vin. Ekdrinku... Kaj mi ekdrinkos kun vi. Ĉu vi volas, ha?
— Jes, jes, ni drinku, kara.
Ŝiaj manoj tremas, kaj la gorĝeto de la botelo frapas sur la randon de l' glaso. La brando elplaŭdas sin sur miajn genuojn.
Mi tre kompatas Polina'n, sed pro io mi volas, ke ŝi ekploru. Por kio mi bezonas tion? Ha, bruston mian disŝiras dupieda ankro, kaj mi diras kun la turmentiga senespero:
— Polina! Mi memoros pri vi eĉ tie, en la maro, sur profundaĵo. Kaj se la akvo tuj ŝtopos mian glutilon, tiam mi pense, per mia cerbo ekkrios al vi: adiaŭ, amatino!
Per larmoj ŝi aspergas mian vizaĝon, kovras ĝin per la kisoj.
— Ne diru tiel! Ne necesas... Mi timas. Mi rememoras pri la edzo.. Kiam mi eksciis, ke li pereis, mi preskaŭ volis mortigi min... Sed vi revenos. Mi estos via... Senja, kara! Eĉ nun mi estas cia.
Ĉu ci aŭdas, karega? Cia — sen la pastra kronado... Turmentulo mia! Petolema kaj bonkora submarinisto!..
La karesaj vortoj bruligis kiel intensaj floroj. La muskoloj eksentis la avidan tremadon de l' aliĝinta al mi virino. Kvazaŭ nevidebla flamo sin ĵetis sur min, brulvundis la tutan korpon.
En la vespera ĉielo lumiĝis la kronaj kandeloj. La ekvatoro estas transflosita.
Sin portas «Murena», glutas la noktan spacon. Insiste frapfunkcias la dizel-motoroj.
Ĉe l' mateniĝo — la vetero pli freŝaeriĝis. Ekblovis la nord-okcidento, impulsema kiel juna ĉevalido. La nuboj en la oriento ruĝiĝis, kvazaŭ fero en fornego. La maro ekfloris kiel peonioj. Ekelrigardis la suno, ĉiujn ekgratulis kun la firma mateno. La ondoj eklumis sin per brilaj ridetoj. Sed en la sekvonta minuto, ĉio mallumiĝis. La ĉielo kaj la maro malsereniĝis. La naturaj fortoj sin preparadis al ia triumfo. Kaj post la tagmanĝo komenciĝis freneza gajo.
Mi staras sur la supra ferdeko. Miaj manoj sin tenas per la fera stupetaro de la karoso. Ne eblas ilin forŝiri! La maro frapbruegas, blekegas kiel milionoj da malfermitaj buŝoj. La mallumaj, sendentaj buŝegoj kaptas la submarinon, ŝtopsufokiĝas pro la ŝtalo kaj elkraĉas returnen. Ha, ne plaĉas!!!
Pligrandiĝas la bolantaj montetoj, malsuprenfalas ili sur la ŝiprandojn. Forestas la timo. Nia «Murena» estas firmestaranta, kiel starpupo. Ĝi sin balancas sur la kilo, kvazaŭ vekto sur pesilo. Alte ĝi ĵetas sian pikan stevenon — nun, ŝajnas, ĝi estas saltonta en la uraganantan aeron. Ankoraŭ unu momento — ĝi jam enigas sin en la mason de l' glueganta ŝaŭmo. Kaj la senhejma vagulo — vento, ĉiama amiko mia, fajfas en la orelojn: «Mi gratulas laŭokaze de la geedziĝo!» Ĉirkaŭverŝas min la ondo kaj ridas: «Vin ekbanu! ĥa-ĥa!» Mi estas malseka ĝis la lasta fadeno, sed foriri malsupren mi ne volas. La brusto — en fajro brulas. Mi rigardas la vagantajn, ŝveliĝintajn nubojn. En ili ekflamas oraj fendoj. Per la ruladaj tondroj ridegas la ĉielo.
Sur la karoso staras la submarinestro kun la binoklo en la manoj. Liaj lipoj estas firme kunpremitaj. La pinto de lia barbo malakriĝis. La grizaj okuloj eniĝas en la malsereniĝintan horizonton. Li alparolas min, krias:
— Por kia celo vi staras ĉi tie?
— Mi admiras, via moŝto, la ribelon de la naturo. La submarinestro eksvingis la manon, ekridetis. Sin rulas granda verdokula ondo kaj murmuregas: «Kion diri al cia Polina?» Kaj rapide portas sin poste de la poŭpo. Sed la vento stultiĝis nemezureble: larĝigas miajn naztruojn, elorbitigas la okulojn, per la salaj kisoj malsekigas la lipojn. Ŝaŭmiĝas la tuta mara vasto, kaj en mia kapo ŝaŭmiĝas la pensoj, ebriaj sen la vino: «sed kio estos, se mi ĵetos en la maron koron mian? Ĝin subkaptos la petolemaj ondoj, ekturnigos ĝin, ekkantos kaj ekrapidos al la karaj bordoj, kaj ĝi brulos kaj brilos kiel Sirius-stelo en la ĉielo.
Ho, bruu la furioza uragano, pli forte bruu! Mi havas hodiaŭ la triumfan feston.
Mi estas en la centro de la freneza diboĉado. Tie ĉi — okazas mia edziĝofesto. Ĝin partoprenas la ĉastaj kaj malsanktaj fantomoj — demonoj kaj anĝeloj. Ĉirkaŭ mi — ĉio estas en movado. La akvoj disiĝas, kuniĝas, grimacas, montras al la ĉielo ŝaŭmajn langojn. Super la kapo, en la neatingeblaj altaĵoj, ekpetolegis ebria diboĉularo: ĝi disŝiras feron, ĵetas for de ĝiaj montoj milpudajn barelojn. La buliĝantajn nubegojn batas flamaj skurĝoj. Iu bruligas artfajraĵon. La tuta vasto estas plenigita de la sonoj; tie ĉi estas liturgio, tie ĉi estas ridego, sonorado de batalŝirmiloj, klarnetludo, blekego de pluvtuboj, murmurego de leonaro. En interno de la submarino frapfunkcias kvincent ĉevalfortoj.
Mi pense liberigas tiun ĉi brutaron sur la spacon de la maro. Ili furioze rapidas en la nebulozan malproksimon. «Murena» movante sin post ili dancas, saltas, saltegas, sin ĵetas sur la malebenaĵojn kiel la glitveturiloj sur neĝamasan vojon. Eh! sin tenu pli firme! Nur la diamanta polvo rondflugas en la aero. Ne, tian diboĉgajegan geedziĝfeston festenis neniu reĝo.
Ne povis elteni la maljuna dio — ekploris per la grandspecaj larrnoj.
Mi malsupreniris al la ŝrotsimila frapado de la dizeloj, al la haladza odoro de la forbruligita lubrikaĵo.
Mi trairas la ĉefkajuton. La pilota oficiro esploras sur sia malgranda tablo marajn kartmapojn. Antaŭ li estas diversaj aparatoj: barometro, montrilo de l' rapideco, montrilo de l' distanco, mezurilo de l' profundeco, kompaso de Sperri, aŭskultiloj. La superoficiro Golubev kuŝas sur la lito en sia eta kajuto. Liaj suprenigitaj piedoj sin apogas en la vandon. Li fajfetas kantojn, kiel najtingalo. En la stevena parto — la plimulto de l' ŝipanaro. Tie ĉi estas sufokeme. Kelkaj donas oferojn al la mara malsano, kuŝaĉas sur la podi-benkoj. La «kuireja foko» estas lulita tiom, ke li kuŝas sen movo, kun verdigita vizaĝo, kun vitrigitaj okuloj. La ŝipanoj kovris lin per blanka litotuko kaj rekviemas: «Kun sanktuloj trankviliĝu...» Aŭdiĝas ridego. Kelkiaj el la ŝipanaro murmuras:
— Kien rapidas nia submarinestro?
— Jes, jam estas tempo sur la maran fundon kuŝiĝi por ripozi. Unu ŝipano demandas:
— Pro kio ia uragano okazas?
La alia klarigas:
— La ĉefa diablo siajn pulmojn purigas.
Levas la kapon Zobov, la tuta iel ĉifita kaj malserena.
— Sed ĉu estas diferenco — diablo aŭ dio purigas siajn pulmojn? Tute egale nek al tiu nek al alia eblas la glutilon ŝtopi...
Al la vespero ni ŝanĝis la direkton. Komenciĝis la ŝipranda balancado. Mi apenaŭ min detenas sur la podi-benkoj. Ni estas kvazaŭ — infanoj en ŝtala lulejo. Anstataŭ vartistino — estas la furioza uragano. Ĝi frapegas per piedbatoj en la ferajn ŝiprandojn kaj murmuregas: «Dormu peĉitaj diabloj!» Aŭ ĝi kriegas, ekhurlas kantojn, diboĉema kaj malĉasta kiel ebria virinaĉo. Kaj pli forte ĝi furioziĝas, koleras, ke ne povas dormigi nin. Lulejo nia impulse sin ĵetas, konvulsias. Niaj interaj organoj tremegas. Mankas eĉ minuto da trankvilo.
Iri pluen ne eblas — «Murena» komencas sufokiĝi pro la akvo.
Oni ekkomandis al subakviĝo.
La submarino kuŝas sur la profundaĵo de cent kvindek futoj. Nenia balancado sentiĝas. La uragano aŭdiĝas nur kiel malproksima obtuzbruo. Sed ĉi tie estas kviete. Nur zumas kiel skaraboj la ventoliloj, cirkuligante la aeron.
La mara malsano kvazaŭ ne estis. Ĉiuj vigliĝis. La «kuireja foko» sin okupas pri kuirado.
Oni funkciigas la gramofonon. Vjalceva[5] kantas aman romancon, per petolema trilo sin verŝas la virina voĉo. En la submarino estiĝas gajeco.
Mi pense transportas min al Polina. Kie ŝi nun estas kaj kion ŝi faras? Povas esti ŝi rigardas la uraganantan maron kaj ŝia varma koro kunpremiĝas pro la doloro, maltrankviliĝas pro mia sorto. Sed ankaŭ povas esti la alio? Muĥobojev estas insistema kaj aroganta... Mi perforte forigas la pensojn kaj alparolas Zobov'on...
— Kiu vi estis antaŭe ĝis la militservo?
Li kuŝas sur la podi-benkoj ventre supren, rigardas la elektran lampon kaj pensas pri io:
— Por kio vi bezonas tion scii?
— Por nenio.
— Por nenio la absceso ne aperas.
— Nu denove vi komencas sagaci.
Zobov turnas al mi la larĝostan vizaĝon, kaj maldiligente vortfiltras:
— Mi trairis la fajrojn kaj akvojn, la latunajn tubojn kaj diablajn dentojn — restis viva kaj sendifekta. Kaj kio estos plue — mi ne scias. Tio sufiĉas por vi?
— Tute, dankon.
Poste mi aliras al li de alia flanko:
— Pri kio okupi vin vi supozas post la milito?
— Pri tio mi tute ne pensas. Se nur estos firma la kolo, kaj la koljungaĵo por nia frato ĉiam estos.
Zalejkin okupas sin pri la gramofono. Ĝi estas lia plej plaĉa afero. Al li algluiĝas la ŝipanoj:
— Ekbabilu, frateto!
— Iru al la arbarsorĉisto! — mansvingas Zalejkin.
— Ha, diablo! Nu kiel vi ne povas per la lango frapi? Kaj ni aŭskultos.
— Iru vi ĉiuj al E-e-e[6] -ŭgeno Onegin. Aŭskultu prefere la gramofonon. Mi sonigas la «tilio'n centjaran». He, kia kanto! Mortante — mi ekpetos iun kanti ĝin. Nepre mi ekpetos. Kaj se la forto estos — mi mem kantos. Kun la kanto mi foriros alimonden.
Zalejkin eklevis unu brovon kaj staras kvazaŭ ensorĉita pro la tenoristo. Super la pordoj de l' oficira parto pendas Nikolao Mirindaĵfaranto[7]. El post la vitro de l' origita ikonujo li severe rigardas la ŝipanojn, kvazaŭ he kontenta, ke ĉiuj lin forgesis; li devas aŭskulti ne preĝojn, sed la plej terurajn insultaĵojn, kiajn oni nur kapablas imagi.
El la tuta ŝipanaro nur unu homo rilatas al li kristane — tiu estas la juna ŝipano Mitroŝkin. Kaj hodiaŭ post la vespermanĝo, antaŭ ol sublitkovriliĝi, li turnas sin al la ikono kaj faras la krucosignon.
— Vi senpekigas vin? — demandas lin Zobov kun la mokema rideto.
— Jes, ĉar mi ne estas tia sendiulo, kia vi estas! — koleras Mitroŝkin.
— Mi konas nek unu sanktulon inter la ŝipanoj. Sekve, por nenio vi penas.
— Lasu min, magneta animo! Sed Zobov daŭrigas trankvile:
— Vi ne koleru. Mi diras la veron al vi. Rememoru ekzemple la azenon: kriston sur si ĝi transportadis, sed kio okazis? Tute egale ĝi en la paradizon ne trafis.
Lin subtenas aliaj ŝipanoj:
— Ja veron la senfadenulo diregis. Malgraŭ ke ĝi havis tian protekton, sed tamen ĝi restis nur malfeliĉa azeno.
La ŝipanaro ridas, sed Mitroŝkin kuŝas kaj malboninsultas.
Surmariĝis ni frumatene. La horizonto estas serena. Ni daŭrigas nian vojon.
De la hieraŭa uragano restis nur ioma ondigado. Egalmezure sin balancas «Murena». Super ni per diafana blueco brilas la senakva oceano. Kaj malsupre — la ŝancelema stepo, sen fino kaj ekstremo balanciĝas poluritaj montetoj, brilas, kvazaŭ kovritaj de per splitoj de spegulo.
Frapfunkcias la dizeloj, obstine ili movas la submarinon al la enigma horizonto.
Kio atendas nin tie, post tiu ĉi blua faceto?
Dum la tagmanĝo, kiam ni ĵus komencis neniigi la lastan manĝaĵon, — la plaĉan kompoton, — subite eksonas la alarma sonorilo. Ĝi tiom laŭte kaj akre kraksonas, ke ĉiam maltrankviligas la nervojn. Ni lasas niajn pelvetojn. Rapidege ni nin pretigas por subakviĝi.
La kapon traflugas la penso, ke ĉi foje antaŭstaras renkontiĝo kun la malamiko.
— Akcepti la nivelon! — komandas la submarinestro.
— Jes, akcepti la nivelon.
— Funkciigi la elektromotorojn!! Naŭcent amperojn da fortiro!
Ni flosas en la profundo de l' periskopo. Post la alarmo interparolo estas malpermesita. Malbrule. Estas aŭdeble kiel pepe kaj malgaje kantas la elektromotoroj.
Senresponde pulsas la penso: kio okazas supre? Ĉu io serioza aŭ ne? Nur la submarinestro scias pri tio, nur li sola estas kunigita per la periskopo kun la ekstera mondo. Kaj ĉiuj aliaj kvardek kaj plio da homoj, jam plu ne estas homoj. Ili estas vivaj aparatoj, aldonitaj al tiuj sennombraj mekanismoj, kiuj estas en la submarino.
Post kvaronhoro ni surmariĝas.
— La kanonistoj al la kanonoj!
Ni malfermas la lukojn. Kune kun la aliaj ankaŭ mi elsaltas sur la supran ferdekon. Antaŭ ni montriĝas germana vaporŝipo. Laŭ nia signalo ĝi haltiĝas, malgracie balancante pro la malrapida maro-ondiĝado. Ni alflosas pli proksimen. Sur la ferdeko videbliĝas bovaro. La superoficiro Golubev krias germane ion tra la paroltubo. Sur la vaporŝipo komenciĝas tumulto. Post kelke da minutoj la tuta ĝia ŝipanaro sidiĝas en la boatojn kaj forflosas flanken. Sed la boato kun la vaporŝipestro kaj ties helpanto sin direktas al ni.
La kanonistoj pafdetruas la vaporŝipon, sed ĝi subakviĝas malrapide. En la poŭpa parto estiĝas incendio. La virbovoj komencas senespere blekegi. Kelkaj el ili elsaltas post la ŝiprandon, rapide fornaĝante de sia ŝipo.
Ni kunprenas kun ni la vaporŝipestron kaj lian helpanton. La aliajn ni lasas por arbitro de la sorto, en la maro, sur la boatoj. Ili sin direktas al flanko de apenaŭ rimarkebla bordo. Ĝis ĝi ili devas flosi tre longdaŭre. «Murena» ekmoviĝas pluen.
Post nin altrudas sin la virbovoj, elsaltintaj for de l' vaporŝipo, naĝas kilakve al ni. Ilia nombro estas kvin. Unu el ili, la plej granda nigra, blankkapa, estas antaŭ ĉiuj. Ĝiaj kornoj estas elŝiritaj, aŭ povas esti neniigitaj de la kanonkuglo. Ĝi levas la sangigitan buŝegon kaj blekas mortsopire. La vaporŝipo estas ĉirkaŭita de la brulo. Uraganas la flamo, serpentiĝas, elĵetas la nubojn de la nigra fumo. La terura blekego de la virbovoj, la blekego d l' tuta brutaro, tremegigas la aeron, malproksimen ĝi eĥ-reeĥas laŭ la maro. En ĝi sonas petego pri helpo, en ĝi sonas malbeno al ni. La poŭpo rapide komencas subakviĝi. Ankoraŭ unu minuto — kaj la vaporŝipo la tuta malaperas. Eksonis eksplodo de la vaporkaldronoj, levinta grandegan kolonon de la akvo — la lasta enspiro de la ŝipo.
La vaporŝipo malestiĝis.
Kiel antaŭe ŝanceliĝetas la maro. «Murena» plirapidigas la iron. La virbovoj komencas postresti. Nur unu, la blankkapa, la plej forta, ankoraŭ sin tenas nemalproksime de ni. Ha! kiel ĝi blekas! Ĝia tuta blekego komenciĝas ekde malalta oktavo kaj finiĝas per la alta, iom hurla noto. Ĝi ploras, vokas, minacas. Tiu ĉi antaŭmorta krio de la pereanta besto kunpremas la koron, vundas la animon.
La ŝipanoj rigardas malantaŭen, posten de la poŭpo silentante. Ĉiuj havas serioziĝintajn vizaĝojn, kvazaŭ ĵus ili perdis karan homon. Kaj la elektristo Sidorov, tiu ĉi ne korektebla drinkulo, kaŝe viŝas la larmojn.
Mi kun malgajo foriras en mian stevenan orlopon.
La ŝipanoj regalas la germanan kapitanon kaj lian helpanton per la tagmanĝo, kaj ili manĝas kaj ridas, kvazaŭ volas diri:
— Amikoj, ni ja estas kun vi.
Ĝis la vespero la tempo trapasis sen aventuroj. Ni renkontis nur kelkajn neŭtralajn vaporŝipojn. Ree ni pasigis la nokton sur la marfundo.
Sekvonttage la vetero plimalboniĝis. Videbliĝis la rokozaj bordoj. En ili sin kaŝis la golfoj. Ni aliris pli proksimen. La maro ĉi tie furiozis kaj bruegis. La egaj ondoj senlace frapegis la ŝtonajn fortikaĵojn, ekboladis pro ŝaŭmo, estigadiŝ ŝprucojn, similajn al la vitra ŝrapnelo. La rokoj, kun la cikatroj de multjaraj bataloj, pesimisme rigardis en la enigman malproksimon, de kie moviĝis sur ilin la novaj, sennombraj taĉmentegoj en blankaj helmoj.
Elmalproksime videbliĝis fumeto.
«Murena» ekflosis transen al la kurso de l' nekonata ŝipo. La fumo alproksimiĝis, pligrandiĝis. Kaj kiam videbliĝis la mastoj kaj ekstrekis la bluecon de l' ĉielo, ni submariĝis.
Post kelka tempo la submarinestro sciigis nin el la karoso:
— Estas germana ŝipo. La tipon mi ne povas difini. Ni nin pretigis al la pafo.
Poste ekaŭdiĝis la komando:
— La stevenaj aparatoj sin pretigu!
Mi staras ĉe la dekstra mina aparato. Per unu mano mi kunpremas la tenilon de la pafklapo, kaj la piedo estas starigita sur la levilstangon de l' ŝtopilo. Sampoze staras la alia mina maŝinisto ĉe l' maldekstra mina aparato. Ni atendas la sekvontan komandon, la plej teruran, la plej fatan, kaj en la profundo de l' animo, ekflamas la supozo — kredeble, iu milita ŝipo.
Apud mi, ĉe l' komenco de la paroltubo, kiel ordonperanto kaj observanto staras la mina oficiro, Kudrjavcev. Lia buŝo estas duonmalfermita, la maldika kolo — nekutime longigita, kaj staraĉas la gorĝkartilago.
La streĉnervozeco kreskas. Ĉiuj kvazaŭ ŝtoniĝis surloke. La larĝe malfermitaj okuloj ne palpebrumas. Kun ĉiu minuto ni alproksimiĝas al ia enigma streko. Kio atendas nin tie? Tiu ĉi nescio, tiu ĉi mistero, kiel gisa premilo, platigas la animon.
— La dekstra aparato...
Mallonga paŭzo, sed la plej turmentiga, timetiga. La brusto risortiĝis senspire. Ni kvazaŭ transiras nur laŭ unu hareto malluman abismon.
La koron oni kvazaŭ tiklas...
— ... pafu!
La lasta vorto eksonis, kiel verdikto de ia sorto, eksplodigis la orelojn, fulme trapikis la konscion. Tremiĝis la brusto.
Mi eltiregis la tenilon de la pafklapo kaj samtempe surpremis la levilstangon de l' ŝtopilo. Kiel grasa korpo, eliĝis el la aparato la polurita torpedo, tremegigis la tutan korpuson de l' submarino. Ĝi eliĝis, kiel korkŝtopilo el botelo, malice ekknaris kaj kun obtuzbruo, kun rapideco de la ekspresa vagonaro, sin ekportis al sia ceio.
Pro la forta puŝo kelkiaj ŝipanoj ekfalis, sed ĵus leviĝis. Nun ĉiu havas larĝe disstarigitajn piedojn. Tuj ektondros la eksplodiĝo, nian submarinon forĵetos flanken.
Ni atendas...
— La maldekstra aparato — pafu!
Kaj denove timetigaj sekundoj de l' atendado.
Ni maltrafis ambaŭfoje.
Kiel poste oni eksciis, tio ĉi estis germana vaporŝipo armigita per la kanonoj. Sed dum la plej kriza momento okazis unu negravaĵo: la submarinestro disrompis sian nazumon. Nur tio. Bagatelo. Sed en nia submara flosado ĉio estas serioza. Evidentiĝis, ke la submarinestro sen la nazumo, kiel ĵus naskita hundido, nenion vidas. Kaj pro tio la vaporŝipo foriris sendifekta. Sed ni, dank'al tio, trafis novan krizan staton.
Ni surmariĝis. Eĉ ni ne sukcesis malfermi la karosan lukon, jam de ie ĉi-tieiĝis malamika torpedŝipo. Kaj por la submarino, ĝi estas la plej malbona malamiko. Ĝi rapidmoviĝis al ni plenire.
— Al submariĝo! — ektondris la submarinestro per ne sia voĉo kaj tuj elpafis ĉiujn ordonvortojn.
Ĉiuj bone komprenis, ke la danĝero alproksimiĝis. Ankaŭ komprenis tion niaj kaptitoj, kiuj sidis en la stevena parto, — ambaŭ paliĝis kaj elorbitigis la okulojn.
Ekfunkciis la pompoj, ekbruis la cisternoj. Kaj apud la submarino jam komencis eksplodiĝi la kanonkugloj. Malrapide ni submariĝas. Ha, pli baldaŭ sur la marfundon! Eĉ en diablejon, nur ne esti distranĉitaj de la malamika kilo. Subite, super la stevena parto, super la kapo ĝuste, io ekkrakis. Eksonoris splitoj de vitro, la elektra lumo estingiĝis.
Ŝajnis, ke eksplodis mia cerbo, ke ĝi elflugis el mia kranio. Eble tio ĉi jam estas la morto? Ne, mi estas viva, mi aŭdas, kiel en la nevidebla mallumo iu mencias la nomon de dio, kaj iu insultiĝas nepreseble.
Ne sukcesinte rekonsciiĝi, jam ni eksentis, ke al ni alproksimiĝas terura obtuzbruo, simila al uragananta flamo, ke sur nin surruliĝas io grandega, kvazaŭ surfaliĝas multetaĝa konstruaĵo. Supre io rompiĝadis, krakadis, ŝiriĝadis. La tuta korpuso de l' submarino knaradis, tremegis. Eninterne kun sonoro faladis la vazaro kaj ĉia detalaĵaro. Ekhurlis ies voĉoj, konvulsie tumultiĝis en la muroj de la ŝtala cigaro.
La submarino enprofundiĝas en abismon, falas kiel ŝtono. Tion mi sentas klare. La malvarma penso, kiel tranĉilo, tranĉas la cerbon, ke ĉi tie estas nia eterna tombo. Adiaŭ la vivo!
Por ni la mondo blindiĝis por ĉiam!
Subite «Murena» sin ekfrapis sur la grundon de l' marfundo. La krioj ĉesis, kvazaŭ la tuta ŝipanaro mortis dum unu momento. Verŝajne, ĉiuj, same kiel mi, streĉis la aŭskultsenton, ĉu ne estas ie la trafluo. Estis malbrue, malbruiĝis la glaciigita teruro, haltiginta eĉ la spiradon de la homoj. Neatendite en la silentan mallumon eniĝis potenca krio:
— Trankvilon! Plenan trankvilon!..
Tio estis la voĉo de l' submarinestro, terura voĉo. Ĝi esperigis kaj timigis... Ĝi, kvazaŭ per fera manego, ekkaptis niajn animojn kaj tenis ilin en sia potenco.
La paniko jam ne estas. En la pafkaroso aŭdiĝas precizaj ordonoj. Ilin senerare plenumas tiuj, al kiuj ili rilatas, plenumas en la netravidebla mallumo, palpe, laŭkutime.
Post kelkaj minutoj la submarino subite lumiĝis. Espere ekbrilis la okuloj.
La marsondilo indikas cent tridek du futojn. Trafluo nenie estas. De animo defalas la ŝtono.
— Gloron al dio...
— Nun ni saviĝos...
Nin alparolas la germana kapitano, li ion diras. Makzelo lia saltas kaj en la okuloj estas la larmoj, timo, kvazaŭ antaŭ li oni tenus tranĉilon. Li kapbalancas kaj fingromontras sian helpanton. Ni rigardas — tiu kuŝas senmove sur la podi-benkoj, kunpremiĝinta. Per la manoj la kapon li tenas. La buŝo estas malfermita, malrektigita — nudigitaj estas la dentoj. La elorbitigitaj okuloj rigardas nin kun ŝtonigita timetigo.
Ni vokas la helpkuraciston. Li palpas la pulson, streĉaŭskultas la bruston.
— Preta! La koro ne eltoleris... Iu klarigas:
— Jes, sen kutimo estas malfacile eltoleri tian alarmon.
La estro esploras la submarinon. Sur vizaĝo lia — montriĝas nenia maltrankvilo. Tio ĉi kvietigas nin. Ni provas la periskopojn. Ili ne leviĝas kaj ne turniĝas. Verŝajne ambaŭ estas kurbigitaj. Nun devas ni foriri de ĉi tie blinde, kvazaŭ kun kovritaj okuloj. Ĝis la nokto troviĝi ĉe la marfundo — pri tio ne eblas eĉ pensi.
Estas ordonite liberigi la parton de l' balasto, por aldoni al la submarino plejan floseblecon. Samtempe ni funkciigas la elektromotorojn. «Murena» ne kapablas formoviĝi de la loko. Oni ankoraŭ plimalpezigis la balaston. La marsondilo daŭrigas esti ĉe la sama cifero.
La submarinestro trairas en la stevenon. Ĉiu paro da okuloj demande rigardas lin. Sed li parolas nenion, nur mordetas la malsupran lipon kaj tordas la blondharan barbeton, aldonante al ĝi aspekton de ekkrisigno. Tio ĉi estas malbona simptomo: sekve io serioza okazis.
Terura supozo ekgratis la cerbon: la submarino trafis sur ŝliman lokon, kaj ĝi estas enŝlimiĝinta. Mi komencas kompreni la tutan tragedion de nia situacio. Se ni sukcesos tute liberiĝi de la balasto, tiam, povas esti, ni surmariĝos. Sed se evidentiĝos, ke la torpedŝipo estas ie proksime aŭ eĉ apude kun ni? Tiam al ni minacas neevitebla pereo. Sed resti tiele ĝis la nokto ne eblas — la submarino ankoraŭ pli firme algluiĝos al la marfundo.
Sur la vizaĝoj de l' ŝipanaro estas disverŝita la maltrankvilo, stulta obeemo antaŭ la sorto. En la animon eniĝas timo, ĝi frostigas la volon.
Per teruraj okuloj rigardas nin la mortinto, kaj la malfermita buŝo kvazaŭ volas ekkrii:
— Nenien vi sukcesos foriri de ĉi tie!..
— Kaj senforte, kiel birdo kun rompitaj flugiloj, saltas la sanga penso: Ĉu ne estas eliro?
— Forigu la kadavron! — kolere ordonas la submarinestro.
Kelkaj homoj sin ĵetas al la mortinto, kaj kaŝas lin en la stevenan ŝakton, sub la lignsternaĵon.
La submarinestro rigardas sian poŝhorloĝon, kaj aserte diras:
— Bagatelaĵo! Ankoraŭ iom ni sidos ĉi tie kaj poste ekmoviĝos en la vojon. Direkte en nian havenon. Kaj dume ĝis tiam ĉiu povas gajiĝi laŭ sia maniero, kiel iufoje diris la diablo, sidiĝanta nudkorpe en la urtiko...
Li ridetas, — ridetas kvazaŭ laŭ ordono ankaŭ la aliaj. Ni kredas al la feliĉa stelo de l' submarinestro, kredas al tio, ke li konas «Murena»'n tiel, kiel malofte oni konas sian edzinon. En la animo maldensiĝas la mallumo de l' senespero.
La submarinestro interparolas germane kun la kapitano. Ni aŭskultas kaj ne komprenas. Ĉi tie ankaŭ aliaj oficiroj staras. La kapitano penas rideti, sed laŭ lia vizaĝo disrampas la grimacoj.
— Evidentiĝas, li ne volas, ke ni pereu pro la germana torpedŝipo — tradukas la submarinestro — li volas saviĝon al nia submarino. Jen al vi — la patrioto!..
La oficiroj foriras en la ĉefkajuton, sed mia cerbo subkaptas la hazarde ĵetitan penson, kiel monludanto la moneron. Mi demandas min, kiajn dezirojn povus havi ĉiu el ni, trafinte, en la situacio de l' kapitano, al germanoj?..
Min puŝetas la motoristo Zalejkin.
— Nu, kion do, frato?
— Nenion.
— Kial nenion? Kial do, diru al mi, la ŝafa vosto estas mallevita, sed la kapra — suprenigita?
Zalejkin faris la mallongan paŭzon, kaj serioze instruktas min:
— Ne, vi pripensu tion. La demando, oni povas diri, estas filozofia. La senco de l' vivo en ĝi kaŝiĝas.
— Ha, vi babilaĉulo tia! — ridas la ŝipanoj. Zalejkin ekrigardis ĉiujn, ruzete ekridetis.
— He! Frataro! Antaŭnelonge okazintaĵon mi havis...
— Ha, nu, amiketo, eksonoru iom, gajigu la ŝipanaron — sin trudas al li la ŝipanoj.
— Tie ĉi ne gajeco, sed la fakto estis, — komencas Zalejkin, — Jen kiel oni devas tion ĉi kompreni. Jes... Iras mi dum nokto tra la urbo. Malfrue jam estis. Malmulte da homoj. Subite mi rimarkas — laŭ la trotuaro servistineto naĝas, sin balancas, kiel boateto sur la etaj ondoj. Kaj post ŝi, kilakve, fiere tiom, hundo paŝas. La fortega virhundo, kiel bovido jaraĝa: el la raso de l' sankt-bernardoj. Mi pli proksime, kaj pli proksime al la servistineto — aliĝis al ŝia rando. Nu pluajn planojn vi mem scias: teje-beje, noktpasigi en grenejo. La afero prosperas sukcese. Ni promenadas laŭ la urbo. Preterpasis ni unu ĝardenon laŭlonge de la barilo. La ombro de l' arboj. La loko, mi pensas, estas taŭga...
Apud Zalejkin kolektiĝis preskaŭ la tuta ŝipanaro. Mi ankaŭ estas ĉi tie. Estas forgesite — en kia situacio troviĝas nia «Murena». Ni ĉiuj aŭskultas, longigas la kolojn al tiu ĉi gaja motoristo, kaj li daŭrigas:
— Ĉirkaŭprenis mi mian servistineton kaj komencis kisi. Kaj ŝi, kiel ĉia virino unuafoje, komencis aĥi kaj oĥi, ŝajnigas sin kvazaŭ mi perforte prenas ŝin. Dum tiu ĉi tempo, subite iu ekbategas mian korpflankon! Pro tio renversiĝis mi supren piede. Mi kuŝas dorse. Rigardis mi — ĥo, patrino honesta! Super mi la virhundo staras. La buŝegon ĝi malfermegis, kojnodentojn nudigis, murmuregas ĉe l' vizaĝo, per hundodoro banas. Kaj el mi la animo for. Eĉ la voĉo neniiĝis. Dume jam ŝi, la servistineto, min ekdefendis. «Trezoreĉjo, — ŝi diras, — ne necesas, ne tuŝu, kara Trezoreĉjo — iru al mi!» Lasis ĝi mian animon — derampis de mi. Iel mi leviĝis, funkciigas la malantaŭan iron, apenaŭ min movas. Ĉiuj miaj internaj kaj eksteraj mekanismoj malŝraŭbiĝis — eĉ por diabla patrino ne taŭgas. Kaj la servistineto al si allogas. Sed post tio ja kia amo! La tuta animo sekiĝis.
En la submarino longdaŭre plaŭdiĝas la nervoza ridego de l' ŝipanaro.
Mi opinias, ke sen Zalejkin ni estus delonge frenezaj.
La submarinestro estas en la karoso. Li fordeklaras la ordonon por surmariĝi.
He, ĉu ni sukcesos ankoraŭfoje ekvidi la dian mondon! Kun bruo sin liberigas de la akvo la cisternoj. La elektromotoroj funkcias plenire. La oficiroj, la tuta ŝipanaro kaj eĉ la kaptita kapitano penas balancigi la submarinon, streĉfervore sin ĵetas de unu rando al la alia.
Al la maldekstra... Al la dekstra...— komandas la superoficiro.
Sed la submarino ne foriĝas de la loko, kvazaŭ iu tenas ĝin per la dentoj.
Denove la malespero glaciigas la sangon.
Estas decidite ekprovi la lastan rimedon: ellasi la torpedon. Se eĉ tio ne helpos, «Murena» fariĝos por ni la eterna ĉerko.
— Elektromotoroj — pleniron malantaŭen! — komandas la submarinestro.
La torpedo elsaltis antaŭen...
«Murena» sin ŝirtiris, kiel viva, kaj rapide, kvazaŭ mem ĝoja pro eblo forŝiriĝi de l' mara fundo, sin direktis supren.
La torpedŝipo dum tiu ĉi tempo troviĝis tre malproksime. Ĝi eĉ ne rimarkis nin. Ni sukcesis denove submariĝi kaj ekiris je profundo de tridek-kvardek futoj. Ni moviĝis sen la periskopoj. Nur dumnokte ni surmariĝis.
La telegrafisto Zobov per radio ĵetis en la spacon la sciigon pri «Murena».
Sunvarmege spiradas la ĉielo.
«Murena» plugas la glatan surfacon de l' maro kaj rapidas al la patriaj bordoj.
Ni sidas sur la supra ferdeko. La suno ĉirkaŭverŝas nin per varmego. La turmentita animo ripozas, plenigita de la blua lumo. Neniu volas rememori pri tio, kio estas antaŭnelonge travivita. Neniam plu ĝi reokazu! Zalejkin muzikludas kaj kantas. Lia harmoniko plilongiĝas ĝis la tuta longo de l' brakoj. En la blua vasto, kiel diverskoloraj, belvestitaj papilioj rondflugas kaj saltturniĝas la sonoj de l' harmoniko, kaj inter ili, kiel fabelbirdo ŝvebetas la sonora tenorvoĉo de l' kantanto.
Iu ekkriis.
— La tero!
Ĉiuj ni rigardas antaŭen. Tie, de post la ronda linio de l' horizonto, laŭgrade kreskas la preĝejoj, domoj, haveno, kvazaŭ ili elmariĝas.
Renkonten al ni iras la deĵoranta torpedŝipo. Ankoraŭ el malproksime, per la semaforo, ni salutas unu la alian. Ni interproksimiĝas, haltigas la iron.
— Mi gratulas! — krias de l' supra ponteto la komandanto de l' torpedŝipo. — Hodiaŭ, pri vi, jam en la ĵurnaloj estas presite...
Nia submarinestro mallonge rakontas pri sia militiro kaj siavice demandas:
— Kaj kio nova estas sur la bordo? Kio nova — en la fronto?
— Ne bone...
Ili interparolis iom kaj disiris.
La ĉielo elradias ĝojon. La akva stepo brulas, kiel festa ornato, ĉirkaŭŝutita de l' arĝento. Kaj eĉ estas nekredeble, ke ie frapbruegas la kanonoj, krakas la mitrajliloj, verŝiĝas la homa sango.
Pli proksimen sin surmovas la haveno. Nin renkontas la mevoj, ili preterflugas super la submarino kaj krias. Kaj de la bordo sin plaŭdas en la animon la verdaj ondoj de la printempo.
Mi nenion pli volas. Polina sidas apud mi, karesa, kiel mara venteto. La fenestro estas kurtenigita, en la ĉambro — duonmallumo. Kaj pro kio necesas la lumo, kiam tiom brulas la koroj? Ha, kiel bonkore sonoras ŝia voĉo!
— Mi ĉiujn okulojn travidis — ĉiam elirante marborden. Rigardis mi en la maron, ĉu ne flosas cia submarino. Jam mi komencis kredi, ke ci pereis. Kiaj subite ci ekaperis...
— Ne, Polina, ĉi foje la morto nur ĉirkaŭverŝis nin per sia malbonodora spiro kaj foriris...
Polina impulseme altiras sin al mi, ĵetas en la animon varmegajn vortojn:
— Karega mia submarinisto! Sala ci mia koreto! Diru — ĉu ci amas? Centfoje mi respondas al ŝi:
— Mi amas!
Mi sentas, ke en mi ludas ĉiu sangero, kaj la koro, kiel la kontaktiloj en la submarino, flamiĝas fajrere.
En submarino nia difektiĝis la korpuso, estas fleksitaj la periskopoj. Baldaŭ oni lokigos ĝin en la ŝipejon kaj komencos ripari. Por ni estiĝas ripoztempo.
En la bazo la vivo pasas kiel antaŭe. Se iu rigardos nin de ekstera flanko, tiam li nevole opinius, ke ĉiuj ni estas senzorgemaj kaj gajaj buboj, senhezitaj kapoj. Sed laŭvere, ni nur penas esti tiaj, por ne memori pri la travivitaj kaj atendataj teruroj. Tamen, ne ĉiam ni sukcesas tion. Mi mem sentas kaj en la aliaj rimarkas, ke la petoleco kaj braveco estas nur ŝajnigaj. Kaj en la profundoj de l' animo kreskas la prunelujoj de l' maldolĉaj pensoj kaj nigra sopiro; kolektiĝas la kolerego kontraŭ tio, kio okazas sur la tero. Inter la ŝipanaro pli ofte aŭdiĝas la ekscititaj voĉoj:
— Kiam do ni finos fibategi unu la alian? Jes, eĉ de la plej alta ĉefŝipmasto la fino de l' milito ne estas videbla...
— Eh, interkonsenti kun germanoj kaj ektondri laŭ la kapoj de l' registoj! Kaj tiom ektondri, ke la tuta tero ekfajfegu!..
— Al tio ĉi iras. Nur tio estos pli forta, ol en la kvina[8] jaro; pro ektimo la diablo mem komencos preĝojn krei...
En mian kapon aliam trafas la penso, kiel okazis, ke tiuj ĉi ducent homoj fariĝis submarinistoj. Kvazaŭ ies potenca, sed nevidebla mano kaptis ĉiun el ni je kolumo kaj trenis ĉi tien — sur tiun ĉi transportŝipon, en ĉiujn ĉi submarajn monstrojn. Unu ĝi devigis inspekti la elektromotorojn, la alian — el la kanonoj pafi, la trian — la torpedojn elĵeti. Per tranŝeoj estas disfositaj preskaŭ ĉiuj ŝtatoj.
Mi diras pri tio al Zobov. Li retrorigardis kaj mallaŭte respondas al mi:
— Kaj tio okazis pro tio, ke la plimulto de l' homaro estas idiotoj! Ĉu francoj, rusoj, angloj, germanoj — tute egale...
— Kial?
— Ili plenumas la fremdan volon de la tre eta malplimulto, — la malbonan volon.
Zobov faras kalkulon al tio, kiom da homoj estas vestitaj en la militista maskantkoloro, kiom da tiuj laboras por la milito en la malfronto en la fabrikoj kaj en uzinoj, sur la kampoj kaj en la minejoj. Li ankaŭ ne malmencias la neŭtralajn landojn, provizantajn la militan varon. Estiĝas la armeo ducentmiliona, la plej produktkapabla, armigita per la plej bonaj teknikaj rimedoj. Zobov pense direktas tiun ĉi armeon en laboradon, kunigas la marojn per novaj kanaloj, elflosas la tutan Saharan dezerton, irigacias ĝin per artezaj putoj. Kaj jam ne estas tiuj flavaj sabloj, estas en la mondo nova, floranta lando, la tuta en tropikaj plantoj.
— Bonulo vi estas hodiaŭ, Zobov! Sub viaj pensoj mi subskribiĝas per ambaŭ manoj.
Inter la ŝipanaro estas — tumulto. La caro mem inspektas la ŝipojn.
Ĉe la batalfronto — aferoj niaj estas malbonaj. Pro tio, la caro ĉirkaŭveturas la lacigitajn armeojn, por levi inter ili la militeman spiriton. Neatendite, li ankaŭ ekveturis al ni. En la haveno oni ankaŭ tumultas.
Sin pretigas por renkonti la eminentan gaston ankaŭ nia «Murena». Rapide ni ordigas nin. La tuta nia estraro — videble maltrankviliĝis.
En la haveno ĉiam tondras la muziko de l 'blovtuba orkestro, aŭdiĝas la krioj «hura». Ĉiuj ŝipoj ornamis sin per la flagoj. Subite alkuras al ni, en la submarinon, la estro de l' submara diviziono, la kapitano de unua rango — Berg. Vizaĝo lia estas ruĝa, kiel viando de la salmo. Li elorbitigas la okulojn sur la submarinestron kaj rapidas elpuŝi el la gorĝo kaskadon da vortoj.
— Post dekkvin — dudek minutoj li estos ĉi tie... Jes. estos... Mi rekomendis, kiel la plej bataleman... ekrekomendis «Murena'n»... Tuj la ŝipanaro alivestiĝu en la pura... vi aŭdas? Tuj!
— Jes!
Ni rapide plenumas la ordonon de Berg. Netolerebla atendado. Fine, ni vicordiĝas sur la supra ferdeko de «Murena». Aperas la caro, singardeme paŝas laŭ la interponteto kaj post li — sekvantaro lia. Li akceptas la raporton de l' nia submarinestro. Li salutas nin, kartavante, ne elparolante la literon «r».
Mi vidas unuafoje tiun, kiu estas la ĉefa kapitano de la plej grandega ŝipo, nomata — Rusio. De l' infanaĝo oni sugestadis al mi la penson pri la eminenteco de l' caro. Pro tio mi atendis renkonti en li ion nekutiman. Foreste li estis imagata de mi — aŭ tre karesa, kiel frua verdaĵo de l' printempo, aŭ severa kaj minaca, kiel subtera obtuzbruo de l' vulkano, laŭ la cirkonstancoj; kun elektraj okuloj, ĉionsciantaj kaj ĉionvidantaj, — oni ne trompos! Sed nun — nek tio, nek alio. La plej ordinara homo, en uniformo de l' mara oficiro.
La staturo — mezkreska. Sur la ŝultroj — la epoletoj de l' kapitano. La flavruĝatra barbeto — estas tranĉita konuse. Ĉifita de l' vivo — estas la vizaĝo. Laca estas ekrigardo de senkoloraj okuloj. Kaj en la tuta staturo sentiĝas velka volo, ŝajnas, ke en lia animo delonge sekiĝis la floroj kaj neniam plu ili ekfloros jam.
— «Murena» al inspektado, la ŝipanaro laŭ la lokoj! Dum unu momento senhomiĝis la supra ferdeko. Ni disŝutiĝis eninterne de l 'submarino — ĉiu nun staras ĉe siaj aparatoj.
Malrapide trapasas la caro, distre glitas per la okuloj laŭ la komplikaj sennombraj mekanismoj, laŭ la ŝtonigitaj vizaĝoj de l' homoj. Post li kiel anseroj post sia direktanto, sin tiras la sekvantaro, — barba kaj razita, graskarna kaj maldika, tuta en la oro, en ordenoj kaj akselbantoj.
La impreso — imponega, sed en la sama tempo ĉe mi estiĝas la petolema penso: se eblus forŝiri de tiuj solidaj homoj la tutan uniformaron, lasi ilin nudaj, kio restos de ili? En la profundo de l' animo tremas la rido, kiel la mara surfaco — pro la bloveto de l' vento, kaj sur la vizaĝon kvazaŭ iu fremda surmetas la maskon de l' obeema regato. Ĉi tie ankaŭ estas la admiralo. Nudfruntulo. Malgraŭ la graseco de sia korpo, li nun estas impetema kaj vigla kiel kampa muso.
La caro alparolas nian submarinestron.
— Ĉu vi delonge flosas en la submarinoj?
— Dum ses jaroj, via imperiestra moŝto. Ankoraŭ kelkaj nesignifaj demandoj kaj — ĉio.
Ni denove vicordiĝas sur la supra ferdeko. Kaj poste laŭkutime: la caro devas preterpaŝi la spaliron, ankoraŭfoje enrigardi la vizaĝojn de la homoj, povas esti li demandos iun, se io trafos en la kapon. Tiel ŝatas fari la tuta supera estraro. Mi por momento observas la radio-telegrafiston Zobov. Grandkorpa, li streĉe rigardas desupre malsupren la caron, rigardas kiel juĝisto — la krimulon. Renkontiĝas iliaj rigardoj. Ŝajnas, ke nun okazos io terura — mi ekaŭdos la timigan dialogon:
Unu demandos:
— Por kio vi aranĝis tiun ĉi buĉadon? Kaj la alia ekordonos:
— Ŝarĝu per tiu ĉi malsaĝulo — la kanonon. Zobov sukcesos ekkrii:
— Mi estas ne sola! Ni — estas milionoj! La tutan Rusion oni povas entiri en nenian kanonon.
La caro ne eltenis kaj nekontente deturnis la kapon.
— Ĝis revido, fratetoj!
— Feliĉa estu, via imperiestra moŝto!
Posten al la caro ni krias la lastan «hura». La parado finiĝis.
Ĉe ni restis de li la folieto de l' papero kun la surskribo: «Mi vizitis la submarinon «Murena»'n — Nikolao II». Plue sekvas la dato. Tiun ĉi folieton de l' papero oni decidis enorkadrigi kaj pendigi en la ĉefkajuto de «Murena». Mi ricevis tian impreson, ke raviĝi pri la caro oni povas nur foreste, ne vidante lin.
Pli malfrue mi demandas Zobov'on.
— Nu kiel?
— Li estas malplena loko. Kaj la naturo, kiel estas konate el la fiziko, ne toleras la malplenon. Pro tio, dume funkcias — Griŝka Rasputin. Poste ĉio aliiĝos...
— Kiam?
Zobov surŝovis brovojn al la okuloj.
— Nun la tuta Rusio vestiĝis funebre. Ĝi ĝemas, hurlas, ploras. Sed baldaŭ tio tedos al ĝi. Kaj fine la larmoj devas ja malpleniĝi iam? Tiam la tuta popolo rikaniĝos. Per sekaj okuloj ĝi ekrigardos ĉiujn kulpantojn de l' milito, ekmurmuregos beste. Ĉu vi komprenas? La tuta popolo! Tio estos terura tempo. La sanga tajfuno faros knedaĵon el la nuna vivo.
— Ĉu vi tiel opinias?
— Mi kredas.
Mi silente manpremas Zobov'on.
Estas vespero. En la bazo, en la loĝa ferdeko, la ŝipanoj kuŝiĝas dormi. La interparolo turniĝas ĉirkaŭ la parado.
— Ne, nia «ŝipkuireja foko» — jen strangiĝis!
— Kio do?
— Preteriras la caro preter la ŝipkuirejo. Oni devus manĝegi lin per la okuloj, por ke nek unu osteto en sendifekteco restu, kiel postulas la statuto. Sed li, malsaĝa, sur generalon siajn palpebrumilojn fiksis...
La ŝipkuiristo sin pravigas:
— Mi ne sciis, kiu el ili estis la caro. Nu, mi elektis la plej korpulentan generalon, solidan, kun rubando trans la ŝultro...
Zobov, senvestigante sin, diras:
— Se lia imperiestra moŝto feliĉigis nin per sia vizito, do ni helpu al li en la malfacila afero...
Oni lin mokas:
— Silentu vi, magneta animo!
— Li helpos, kiel helpas la balasto al dronanto en la maro.
Desub la litkovrilo elŝovas la kapon la motoristo Zalejkin.
— Gloron al la ĉiopova kreinto, ke la parado finiĝis bonprospere.
— Sed kio povus do okazi?
Zalejkin leviĝas kaj sidiĝas en la lito.
— Ŝajnas, en Nigra maro tio okazis — mi forgesis. Faris la caro saman paradon, restis kontenta. Bone. Li paŝas poste, kiel konformas, laŭ longo de l' spaliro, diversajn demandojn donas al la ŝipanaro. La afero daŭras bonege, kaj por lasto — bonvolu vin razi, per l' atuto ekiris: li demandas unu ŝipanon, — kion tio signifas — la dukapa aglo? Ĉe tiu, evidente, la ŝraŭbingo estis malforta por tia saĝeco. Li alparolas la alian, trian. Same. Kaj eĉ mem la komandanto malsukcesis — ne havis respondon. La caro ekmovis la vangostojn.— La oficiroj tremas, kvazaŭ katidetoj dum la frosto — nu certe li detranĉos la orajn epoletojn. Dume unu hejtisto sin subŝovis — moviĝas tutkorpe, kvazaŭ iu pikas lin per aleno ĉe malsupro de la lumbo. Rimarkis tion la caro, demandas lin: «Eble ci scias?» — «Ĝuste, via imperiestra moŝto, vere mi scias». Ĝojiĝis la estraro — li savos ĉiujn. Kaj ili eĉ kapbalancis al la hejtisto — «ne malsukcesu, karega!» «Nu, do — demandas la caro, — respondu al mi, kio do estas la dukapa aglo?» Kaj tiu kuraĝiĝis kaj ekdiraĉis: «Kriplulo, via imperiestra moŝto!».
Zalejkin ĉe ridego de l' ŝipanaro sin kaŝas sub la litkovrilon.
Ni akompanas en la militiron alian submarinon de nia diviziono. «Rosomaĥa»'on.
La tagmeza ĉielo estas kovrita per siringaj nuboj. Rondodance naĝas ili flanken al la blua maro. Eta vento ludas per la ŝipanaj rubandoj.
Mi staras sur la ŝtona kajo kaj rigardas — kiel manovras antaŭ la ekiro «Rosomaĥa». La aspekto de l' komandanto Rakitnikov estas memkreda, la ordonoj — precizaj kaj senhezitaj.
— Ĝis revido!— de l' ferdeko krias al ni la kamaradoj.
— Feliĉan revenon! — unuanime respondas ni de l' bordo. Oni ridas en la submarino, ridas ankaŭ ni, sed en la profundo de l' animo kreskas la nebuloza maltrankvilo: Ĉu ili sukcesos iam ankoraŭfoje albordiĝi ĉi tien?
Kun ni staras sur la bordo ankaŭ la civiluloj: edzinoj, infanoj kaj parencoj de l' forflosantoj. Estas aŭdeblaj ekspiroj, malĝojo vualigas la okulojn.
La spaco inter la homoj surborde kaj la submarino pligrandiĝas. De tiu kaj de alia flanko oni svingas per naztukoj, kasketoj.
La haveno kaj la urbo jam delonge estas malantaŭ ni, sed ni ankoraŭ iras kaj rimarkas nek tempon, nek spacon. Sur la bordo, krom ni — estas neniu viva animo.
— Mi ne volas pluen! — deklaras Polina kaj falas sur la herbon.
— Bona loko, — diras mi kaj malleviĝas apud Polina.
La ondoj briletas en flavruĝaj krispoj de l' sunsubiro. Ilin forpelas la vento, kiel paŝtisto la brutaron, kaj petolege ili tajfas. Laŭ la ĉielo naĝas karavanoj de l' nuboj. De la monto, altiriĝinta al la bordo, multvoĉe bruas la arbaro, balancas la vilajn arboĉapelegojn.
— Diru, Senja, — ĉu droni en la maro — estas terure?
Mi rigardas la bluecon de ŝiaj okuloj, fariĝintaj subite malvarmaj.
— Disiĝi kun la vivo — estas egalterure ĉie. Sed kial en cian kapon tio venis?
— Mi ekrememoris pri la edzo... Kiam mi eksciis, ke li pereis ĉe la fronto, mi ekkuris al la maro, kaj ekvidinte la ondojn — mi ektimis...
— Ne necesas pensi pri tio.
Ŝi konsentas kun mi, kaj jam alie eksonis ŝia voĉo.
— Ĉu vi scias, Senja?
— Kion do?
— Ekde unua nia interkonatiĝo mi terure timis cin.
— Kaj nun?
— Nun... Mi tre malvarmiĝas...
Polina ĵetas sur min karesan rigardon kaj laŭte ridas. Ektremanta voĉo ŝia disverŝiĝas laŭ mia korpo, kiel fajra akvostrio.
— Polina! Ci brilas por mi, kiel sepkolora meduzo en la tropikoj.
Mi enbrakigas ŝin, varmegan, kiel ĉemara sablo varmigita de la suno. La petolema vento, ĉiama akompananto mia en ĉiuj landoj, trafoliumas ŝiajn buklojn, ĵetas ilin al mi en la vizaĝon. Ŝi deturnas sin de miaj kisoj. Tio ne estas kaprico, sed la deziro ekludi, uraganigi min kaj sin, por ŝaŭmiĝu niaj sentoj, kiel la maro dum ŝtormo.
En la malluma malproksimo videbliĝas la elektraj ekflametoj. Tie — interparolas per fajrsignoj niaj deĵorantaj ŝipoj. La radioj de l' projekciiloj tranĉas la nokton, rampas laŭ la taŭzita surfaco de l' maro, palpas la ondojn. Oni okupu sin pri la militaj aferoj. Mi estas malproksima de tio.
Kaj nun dume — en miaj brakoj baraktas Polina, donacas la karesojn al mi. Sed mi mem ankaŭ ne estas avara por la karesoj. Prenu, amatino, la tutan varmegon de mia animo, ĉion, kion vi bezonas, kaj kion senpage mi ricevis de la suno. Ĉirkaŭ ni — bolas orkestrludo de la kantanta vento, el la arbara bruo kaj el la murmureganta ondalbato. De la maro alvenas al ni sala odoro.
Aĥ, kiom mallonga estas tiu ĉi nokto!
Nin akompanas hejmen la matena ĉielruĝo.
Tra la ventolfenestretoj de «Amur» modeste rigardis la senventa vespero.
De la maro revenis la submarino «Kunica», apartenanta al nia diviziono. Ĝia ŝipanaro kun la valizetoj kaj kofretoj ekiris malrapide en la bazon. Tio tre ĝojigis nin.
Ni ĵetis nin kun la demandoj al la kamaradoj.
— Nu kiel statas la afero?
— Unu ŝipon ni neniigis.
— Krozŝipon aŭ kirasŝipon?
— Ha, nur diablo scias pri tio! Ian grandan ŝipon...
La aspekto de l' ŝipanaro estas emociita, ne nature gaja, kvazaŭ ĝi revenis de edziĝfesteno kaj estas ankoraŭ ebria. Ĉiuj disiĝis arete. Estiĝas vigla interparolo. En la ejo estas brue.
Kun intereso ni aŭskultas la rakontojn de l' ŝipanoj, revenintaj de l' militiro.
— «Kunica» renkontiĝis kun la malamiko en tiu tempo, kiam ĝi, verŝajne, direktis sin al niaj bordoj. Ĝi iris pleneskadre — enmeze estis la egaj ŝipoj, kaj ĉe flanke — la torpedŝipoj. Nia submarino laŭgrade proksimiĝis al ili. Kaj poste, ĝi submariĝis en la egan profundon. Estis aŭdeble, kiel traflosadis super ĝi la fruntaj ŝipoj. Kaj kiam ni surmariĝis kaj elŝovis la periskopon, ni ekvidis nin enmeze de l' malamika eskadro. La komandanto decidis elpafi salve el kvar aparatoj de Ĝeveckij, kiuj troviĝis sur la supra ferdeko. La torpedoj estis ellasitaj ventumile.
— He, nu ni ekbategis, — rakontas la aknvizaĝa mina maŝinisto Tjurkin, iam estinta mia samlernejano. — La maro ekblekegis! Kaj eĉ ĝis troeco ĝi ekbalancis nin! Sed tamen ankaŭ kun ni la katastrofo preskaŭ estis okazonta. Ni aŭdas — sur la supra ferdeko okazas io nebona. Evidentiĝis, ke unu torpedo sin detenis per la vosto en la tondiloj de la aparato. Funkcias ĝia helico, murmuras, ekhurlas. Kaj mem ĝi, malbenita, sin altiras, rampas laŭ la fero, batas sin sur la randon. Ja, ŝercdiri — sesdek pudetoj en ĝi. Baraktas tia ekzemplerego tiel, ke la tuta korpuso de l' submarino tremas. Nu, ni pensas, ĝi aĥos! Kaj dum tio, ankoraŭ — la pafado de l' tuta eskadro. La tutan maron superŝutis per la kanonkugloj. He, kio estis! Ne eblas rakonti ĉion. Ni komencis enfosi nin en la profundon. Kaj ni submariĝis tricent futoj. Apenaŭ ni sukcesis foriri de ĉiu ĉi tumulto.
— He, Tjurkin! Vi pri nia Sonjkin rakontu al ili... — proponas aliaj ŝipanoj.
Sonjkin oficas kiel motora mekanikisto de «Kunica». Li estas dika homo kun mallongaj gamboj.
Rememorinte pri li Tjurkin ekridis.
— Jes, Sonjkin iomete amuzis nin. Kiam li ekaŭdis, ke unu torpedo sur la rando baraktas, — ĉe li malforteco estiĝis. Li falis sur la ferdekon ventre kaj komencis per la piedoj bataĉi, kvazaŭ oni lin sur la pato fritas. «Ho, — li krias, — pereis mia kapeto!» Kaptotenas ni lin, demandas: «Kio okazis?» Li rekonsciiĝis iom — ekhontis. «Mi havas, — li parolas, — doloron en la ventro jam duan tagon. Ion mi verŝajne tromanĝis, ĉiuj intestoj konvulsiiĝis». Kaj mi al li responde: «Sekve, en la intestoj estas la kialoj! Kaj ni opiniis — akuŝi la homo intencis».
He, nu ekkoleris je mi Sonjkin...
Ni aŭskultas tiujn rakontojn kaj ridegas. Ridegas ankaŭ la ŝipanoj de «Kunica», kvazaŭ la interparolo tuŝas gajan muzkomedion. Sed mi scias, ke tiuj ĉi homoj travivis en la maro teruran tragedion. Trafi en tian situacion, en kiu estis la tuta ŝipanaro de l' submarino, — tio estas tute egale kvazaŭ esti ligita al la aperturo de ŝargita kanono, per kiu ĉiusekunde oni intencas pafi.
En la bazo oni batas la ŝiphorojn. La tempo — ok horoj. La deĵoranto de la ferdeko fajfas per la fajfilo kaj laŭtvoĉe komandas:
— Al preĝado!
Ne volonte, kun nepresebla insultado, ni iras al la alia loĝferdeko, kie kune kun la maljuna pastro de «Amur» ni kantas «Patro nia» kaj «Savu, dio, homojn ciajn»: Tio okazas ĉiutage, dum ni troviĝas ĉe l' bazo. Kaj ankoraŭ multfoje tio okazos.
Kaj kiam ni revenis en nian dormejon, Zobov deklaris:
— Nu, mi raportu al vi, ke la ŝipanaro de «Kunica» petis hodiaŭ ĉe dio la pereon por si.
— Kiel oni devas kompreni tion? — demandas la ŝipanoj.
Zobov ne rapide senvestiĝas, por poste, en la lito jam, eniĝi en siajn sciencajn librojn.
— Kompreni tion oni devas tre simple. Kion vi petis ĉe dio dum la preĝado? — «Pardonu ŝuldojn niajn, kiel ni pardonis al la ŝuldantoj niaj». Kion tio signifas? Ni submarigis la germanan ŝipon — ci, dio, kun ni same faru, t. e. submarigu nian submarinon...
— Ha, idolo senfadena! — atestas lin la ŝipanaro.
— Ĉion aliigos li por sia praveco.
Inter mi kaj Polina komenciĝis malharmonio.
— Ci tre ofte vizitas min. Pri mi la najbaroj ridas. Mi hontas renkontiĝi kun ili.
Sed mi sentas, ke post tiuj ĉi vortoj sin kaŝas alia kialo, kaj mi ne povas konjekti.
— Kiel do ne iri, Polina, se estas naŭze por mi vivi sen ci?
— Tio al mi ne rilatas...
— Ha, jen kiel! Ni intermalpaciĝas.
Dum kelkaj tagoj mi ne estis eliranta for de la bazo. Ja necesas iomete puni ŝin. Ŝi mem alvoku min.
Vanaj estas miaj atendoj. Malgaje trapasas la tempo. Mi komencas vagi laŭ la stratoj de l' urbo, esperante renkontiĝi kun Polina. Sed ŝi ne videbliĝas. Mian malĝojon rimarkas Zobov kaj kvazaŭ al si mem diras:
— Al la virino, same kiel al la maro, kredu neniam, se nur vi ne volas resti malsaĝulo.
Mi rakontis al Zobov ĉion.
— Sed vi ĉu — aĉetis Polina'n?
— Mi ne aĉetis, sed...
— Por kio do vi aliĝas al ŝi, kiel folio en ŝvitbanejo? Lasu ŝin disponi pri si mem.
Min eksplodigis lia malvarma trankvilo.
— Ha, nu — vin al diablo! Vi, kim viaj libroj, sekiĝis kiel velkita bramo.
Kun maldolĉeco en la animo mi iras al Polina. Mi volus, ke ŝi renkontu min, kiel antaŭe, — kun tiu vokanta rideto, pro kiu estiĝas varmego en la brusto.
La ĉambro estas malplena. Sur la komodo indiferente forbatas la tempon la vekhorloĝo. De l' muro akre rigardas min la liphara vizaĝo. Ĝi estas tiu, kies ostoj putras en la malseketa grundo. Mi deturniĝas. Tra la polvigitaj vitroj de l' fenestro mi ofte enrigardas la straton, — ne, ŝi ne iras.
Malrapide la vespero malleviĝas super la malsana urbo. Estas enue. Mi staras ĉe l' fenestro kaj mallaŭte fajfas. Kion do mi faru ankoraŭ? Kaj mi mem ne rimarkas, ke per mia nazo, pensante tute pri alio, mi desegnis sur la polvoza vitro «Haleluja», kaj kiam mi tralegis, mi eĉ mem ektimis: kia do kaoso okazas en mia cerbo? De kie, el kiaj kaŝejoj de la animo suriĝis tiu vorto? Kaj kial mi skribis ĝin ĝuste per la nazo?
Mi paŝas laŭ la ĉambro sengaja kaj estingita.
Polina aperis preskaŭ je la noktmezo.
— Kiu estas ĉi tie? — timeme demandas ŝi.
— Kiu povas esti alia, krom mi?
— Ha, kiom mi timiĝis!
Rapideme ŝi bruligas la lampon, kaj ŝiaj manoj tremas. Ŝi rakontas, ke vizitis sian kuzinon, kaj plendas pri la kapdoloro. Aspekto ŝia estas ĉifita, lacigita, sub la okuloj estas bluaj rondoj. De mia ĉeesto ŝi jam ne bruliĝas, kiel antaŭe. Ŝi rigardas min per tia enuiga rigardo, pri kiu, ŝajne, povas fermentiĝi eĉ freŝa lakto.
Ĉi foje mi forportis de ŝi en la animo ne brilfajrerojn, sed aĉan ŝimaĵon de l' suspekto.
Kaj post du tagoj ĉio klariĝis. Mi renkontis ĉe ŝia hejmo Muĥobojev'on. Li, videble, atendis Polina'n. Li paŝadis tien kaj reen kun tia aspekto, kvazaŭ la ĉielon li volis superkraĉi.
Nevole kunpremiĝis miaj pugnoj, sed mi preterpaŝis Muhoboev'on, kvazaŭ eĉ ne rimarkis lin.
Mi eniĝis en la konatan ĉambron kaj diras kun ekscitemo:
— Polina! Sufiĉas trompi mian kapon! Ci volas fariĝi facilmensulino. Jes?
Aspekto mia, verŝajne, estas decidema. Polina rigardas min per timemaj okuloj.
— Mi ne komprenas, pri kio ci parolas?
— Ne vere! Ci scias, ke en la strato cin atendas Muĥoboev!...
Polina ekplaŭdis la manojn.
— Ha, dio, jen li pri kio! Ĉu malmulte da homoj min atendas, ĉu malmulte da homoj min amindumas? Sed mi ĝis nun konis nur unu mian Senja'on.
Kaj subite ŝi ekploris, superverŝis sin per larmoj. Mia kolero ekdegelis, kiel nebulo antaŭ la suno. Mi hontiĝis kaj ekkompatis Polina'n.
Jes, ĉi foje ni interpaciĝis. Ni bone pasigis la tempon. La vespero sonoris ame por ni. Kaj kiam sub la steloj kaj luno mi estis revenanta al la bazo, en la animon denove eniĝis la dubo.
«Rosomaĥa» jam devas esti reveninta, sed tamen ĝi forestas. Tio ĉi estigas maltrankvilon inter la ŝipanoj. Sed neniu volas kredi, ke okazis malfeliĉo.
— Ĝi revenos — oni diras en la bazo.
— Certe ĝi revenos. Kie do ĝi povas perdiĝi?
— Sur la marfundo ne mankus loko por ĉiuj niaj submarinoj — eĥas Zobov.
Al li turniĝas koleraj okuloj.
— Vi kion diras?
— Nenion. Nur vi estas timemuloj grandaj. Vi timas la veron, kiel karaso — la ezokon.
Lin atakegas la ŝipanaro.
— Ne kvaku kiel rano!
— Ŝtopu vian buŝaĉon!
— Ekbategi per sankta pugno la malbenitan kolon, por ke lia animo tremu! Tiam tuj li eksilentos...
Sed Zobov'on oni ne povas timigi per tio:muskoloj liaj estas feraj, kaj la pugnoj — kiel du marteloj.
Mi renkontas sur la supra ferdeko mian komandanton.
— Pro kio do tiom longe, via moŝto, ĝi ne revenas... Li scias pri kio mi diras, kaj kun ŝajniga trankvilo respondas:
— Ie, en golfoj, ĝi vagadas. Dum la tempo de l' milito jam ne unufoje tiel okazis. Verŝajne, baldaŭ ĝi stariĝos denove apud ni.
La estraro ordonis sendi du aliajn submarinojn kaj torpedŝipojn por serĉi «Rosomaĥa»'on.
La tagoj estas bonaj, sunaj, sed por mi ili kvazaŭ pleniĝas per plumba multpezaĵo. La fulmotondro alproksimiĝas. Mi malserene konscias tion internsente. Sed kia? Mi vivas kun risortigita brusto kaj atendas la neeviteblon.
La disiĝo inter mi kaj Polina pli profundiĝas. Mi jam ne dubas, ke ŝi amas la alian — Muhoboev'on. Kaj ĉiufoje, kiam mi revenas de ŝi al mia ŝipo, mi decidas:
«Ĉu jam ne estas tempo por ĉesigi tiun ĉi aventuron? Estas klare, «ke interamikiĝis la haladzo kaj fumo kaj estiĝis nur unu malbonodoro»...
Kaj malgraŭ tio, mi tiras min al Polina, kiel burdo al la odoranta floreto. Sen ŝi — restas nura malpleno en la animo, detruita de la milito.
Pri nia konkurado eksciis la ŝipanaro de «Murena» kaj «Trigla». Tion babilsciigis Muhoboev. Li ekvolis, ke ankaŭ la aliaj sciu pri lia venko.
Kelkaj el niaj ŝipanoj mokinspiras min:
— Ĉu vi cedos al tiu ĉi aĉulo?
Mi respondas je tio:
— Jes, al neniu nenion mi cedos. Ĉu vi komprenas? Kaj ĉiumomente mi pretas vizaĝaĉon bati al tiu, kiu tedos min per tiaj paroloj.
Por nia ripozo alvenas la fino. «Murena» sanigis siajn vundojn kaj nun rapide sin pretigas por nova militiro. En la haveno, apud la granita murego, kie estas albordigita la submarino, tondras la transportveturiloj. Avide tintegas per la ĉeno la levilego, kaj ĝia longa, kiel ĝirafa, kolo ĉiam returniĝas. Streĉiĝas la fortaj muskoloj de l' ŝipanoj, krakas sub la multpezaĵo iliaj dorsoj. «Murena» seninterrompe englutas ŝarĝojn: kanonojn, solaroleon, lubrikaĵon, torpedojn, kestojn kun konservnutraĵo.
Antaŭ la militiro ĝi penas kiel eble pli dense plenigi sian feran ventron.
La sennuba ĉielo brulvundigas per sunvarmego. La maro fandiĝas kaj ŝajnas esti varmega. Sur la ŝipanoj la laborvesto estas malseka pro la ŝvito.
Subite ekvipis la komandosonoj:
— Stariĝu senmove!
Kaj tuj post tio ni aŭdas la maljune krakeman voĉon:
— Saluton, maraj agloj!
Preskaŭ kvardek laringoj unuanime kaj kutime elĵetas en la aeron la pretan respondon:
— Ni sanon deziras, via ekselenco!
Estas alveninta al ni la admiralo mem, la estro de l' submara divizio.
Li estas korpulenta — verŝajne ok pudojn peza. La pasta vizaĝo kun la grizhara vangobarbo disrampis diversflanken. Kaj super tiu amaso da karno kaj graso altiĝas grandega kalvo kvazaŭ ŝtona havendigo — super la maro. Malantaŭ lia dorso la ŝipanoj nomas lin — «Nudfruntulo».
La oficiroj kaj ŝipanoj estas surprizitaj pro la neniam okazinta fakto: la admiralo alkondukis en la submarinon sian filinon. Ĉiuj rigardas ŝin malafable, malamikeme — nun estas okazonta la katastrofo. Sed kion oni povas fari? Por «Nudfruntulo» ĉio estas permesita — sur liaj oraj epoletoj minace nigriĝas la agloj.
La filino, tuj kiam malsupreniĝis eninternen de «Murena», ekraviĝis:
— Ĉarmaĵo! Estas lume kiel en teatro! Paĉjo, ja ĉi tie estas tiom da aparatoj diversaj, ke oni povus konsterniĝi! Nu mi nenielmaniere estus kompreninta....
— Pro tio, Lusik, vi ja ne estas komandanto, — ridas «Nudfruntulo».
— Paĉjo, sed tie ĉi, estas kiaj maŝinoj? La patro klarigas al ŝi pri la dizelmotoroj.
— Ne, ĉi tie ĉio estas mirinda! Io fantazia!
Lusja havas sonoran voĉon, kaj de la juna vizaĝo gaje radias du maturaj ĉerizoj, kiel du sunoj. La maldikan staturon kovras blanka, travidebla robo. Ŝi ŝajnas al mi mevo: malsupreniĝis por minuto en la submarinon, sed tuj forflugetos en la bluan maran aeron. Kaj jam ne estas kredeble, ke pro tia ĝoja virino povas okazi malfeliĉo. Mi rigardas ŝin kaj pensas: Ĉu vere, ke la «Nudfruntulo», similanta al hipopotamo, estas ŝia patro.
— Paĉjo! Sed kie estas la periskopo? Mi volas rigardi tra ĝi.
— Ha, jen la komandanto montros al vi.
Ŝi levas la okulharojn kaj ĵetas sur la submarinestron karesan ekrigardon.
— Bonvolu! Mi kun plezuro montros al vi. «Nudfruntulo» daŭrigas inspekti la submarinon, ĉien
enrigardante. Kaj jen ĉi tie okazis la nesupozebla malafablaĵo. Li eĉ ne sukcesis eniri en la oficiran ĉefkajuton, kiam sur lin sin ĵetis nia Piloto. Ĝi estas la submarinestra hundo, vila, kojnodenta, kun la voĉo, kvazaŭ diakona — murmureganta baso. «Nudfruntulo» pro timo paliĝis, kiel la mara ŝaŭmo. Sed li tuj rekonsciiĝis, koleriĝis. La okuloj fariĝis ruĝaj, kiel ĉe sala fiŝo. Estiĝis bruo — nun savu vin ĉiu, kiel vi kapablas.
— Kial estas tia abomenaĵo?! El la ŝipo — hundejon vi faris!
Sed por Piloto, ĉu almozulo en disŝirita vesto, ĉu admiralo en oraj epoletoj — estas tute egale: la meritojn ĝi ne agnoskas, pli forte ĝi komencas boji.
En la ĉefkajuton enkuras la submarinestro. Mi unuafoje vidas lin tiom konfuzita, konsternita, io simila ne okazis kun li eĉ dum la renkontiĝo kun la malamika torpedŝipo.
Li eĉ ne provas kvietigi sian hundon, devigi ĝin eksilenti. «Nudfruntulo» faligas sian atenton sur la submarinestron, ŝiras sian voĉon, komencas bluiĝi, kiel droninto.
— Tio estas abomenaĵo!.. Al la tribunalo mi vin fordonos! Ĉiujn mi fordonos!..
Sed Piloto ankaŭ ne cedas — hirtigis la lanon kaj estas preta kapti per la kojnodentoj la femurojn de lia ekselenco.
Ni scivolas, kiu estos superbojonta, sed dum la sama tempo ni timsupozas, kiel ĉio ĉi finiĝos.
Finfine oni kvietigis Piloton, sed ne kvietiĝas la «Nudfruntulo».
— Paĉjo! — alparolas lin la filino. Paĉjo! Al vi ja la kuracistoj malpermesis maltrankviliĝi.
— Jes, jes, tio estas vero... Estas malutile, ke mi koleru. Sed tiu ĉi hundaĉo malbonhumorigis min...
«Nudfruntulo» komencas mallaŭtiĝi, kaj poste eĉ tute moliĝis.
Li ĉiam tiel faras: ekbruas, ektondras, kvazaŭ ebria diablo laŭ la malplenaj bareloj promenadas, — kaj poste... kvietiĝas. Verdire, kiel admiralo li estas senmalutila, eĉ bonkora kompare al la aliaj.
Li ordonas vicordigi nin sur la supra ferdeko. Li preterpaŝas la spaliron, ŝercas kun ĉiu, ridetas.
— Ĉu vi, frateto, estas edzigita? — demandas li unu ŝipanon.
— Jes, ĝuste, via alta moŝto.
— Ha, tio estas bone, bone. Vi revenos hejmen, kaj tie la edzineto estos atendinta.
La alia ŝipano evidentiĝis fraŭlo.
— Ha, nu bonege! — aprobas «Nudfruntulo»— pli malmulte da zorgoj estas. Vi ne sopiras, ne maltrankviliĝos pri la farto de via edzino.
Li aliras al Zobov.
— Pro kio vi estas, frateto, serioza tia, malgaja?
— De infanjaraĝo, tio estas en mi, via ekselenco.
— Pro kio do tio okazis?
— For de podi-lito dum nokto mi falis en knedujon.
— Sekve vi kontuziĝis? Zobov trankvile verkas plu.
— Estas ne ĝuste, via alta moŝto, ĉar mi direkte en la paston trafis. Kaj ĝis mateno mi tiele kuŝis. Ekde tiu tempo jen komenciĝis en mi tiu ĉi malgajeco. Patrino diras, ke ma cerbo fermentiĝis...
Ridegas «Nudfruntulo», ridas la filino, ridetas la oficiroj kaj la ŝipanaro. Estiĝas gajeco.
Alvenas la vico de Zalejkin. Lentugoza vizaĝo lia estas severe-serioza, kiel ĉe monaĥo-ermito, sed la okuloj bolas ride.
— Ĝis la militservo, pri kio vi vin okupis?
— Pri la medicina fako, via moŝto.
— Kiel do pri la medicina?
— Ĉe universitato, en la anatomia teatro mi laboris kune kun la studentoj.
— Kaj laŭ ofico?
— Ha, simple kiel gardisto mi oficis. Mi alportadis la homajn kadavrojn, kaj forportadis nur la pecojn da ili...
Pro la rido, «Nudfruntulo» eĉ svitiĝas. Li ĉiam demetas la kasketon kaj per la naztuko viŝas la kalvon.
— Sekve, vi scias la anatomion?
— Jes, ĝuste, mi ĝin tutan, oni povas diri, praktike studis, anatomion tiun.
— Tiaokaze, diru, frateto, kial mi estas dika? Zalejkin ekmovetis la brovojn kaj raportas serioze:
— Pro la saĝo, via moŝto.
— Kion do tio signifas?
— En la kapo la saĝo jam ne havas lokon — en la ventron ĝi transiris...
— Ĥo... Ĥo... Ĥo... —tondras «Nudfruntulo», kvazaŭ transportveturilo laŭ la pavimo ruliĝas — Bravulo! Mi ŝatas spritajn ŝipanojn! Jen al vi por la saĝa respondo...
Li donas al Zalejkin trirublan monbileton.
Kaj kiam «Nudfruntulo» foriris, ni ankoraŭ longdaŭre ridis, ridis ĝislarme.
— Ho, patroj! — plendas la boatisto. —Mi mian ventron disŝiris pro la rido. Kiel la kalva idolo strangadis...
— Nu kial vi, frataro, — kalva kaj kalva! — enparolas Zalejkin — Mi povas raporti pri tio tute alian...
— Ha, nu elpensu ion.
— Nu jen, la virkaproj kaj azenoj neniam kalviĝas, sed ĉu bono ia estas en ili? Ĉu povas ili, ekzemple, akademion fini kaj ricevi la rangon de lia ekselenco?
Kaj denove estiĝas la rido inter la ŝipanaro.
Sed kiam oni ekparolis pri la admirala filino, ĉiuj fariĝis koleraj: la vizito de la virino en la submarinon ne pasos por ni senpage — sen malfeliĉo. Tia estas la marista superstiĉo.
En la haveno, de la komercaj kaj militaj ŝipoj diversvoĉe, eksonis la kupro de la forbatataj ŝiphoroj. Post duonhoro oni min anstataŭos. Sed dume — mi kun la fusilo staras sur la supra ferdeko de «Murena».
La suno kvazaŭ ludas en sinkaŝado: jen ĝi sin kaŝas malantaŭ la nubo, jen ĝi denove brogas per la lumo. La malforta venteto glitas laŭ la maro, kvazaŭ forblovas de ĝi polvon. Tamen, sentiĝas, ke la vetero komencas fariĝi friŝaera. La mevoj nervoziĝas: kiel neĝaj buloj ili flugas en la aero kaj maltrankvile krias. Dumnokte devas okazi ŝtormo.
Mi rigardas la maran vaston, de kie alportas sin ĝis mi la minacanta obtuzbruo de l' propulsoroj. Tie estas ŝvebantaj niaj akvoplanoj. Kiom ili similas al la albatrosoj. Kelkiaj malsupreniĝas sur la ruĝbluan surfacon de la maro, kaj ekflosinte iomete, denove rapide forflugas en la vesperan ĉielon.
De alto, estas pli videble, se kaŝe moviĝas ie en la profundoj de l' maro malamika submarino.
Unu el la akvoplanoj, tiu ĉi mirindaĵo el la mirindaĵoj de l' homa cerbo, eniĝis en la nubon kaj kaŝis sin tie. Kion ĝi bezonas tie? En la haveno, nemalproksime de ni, fumas per unu tubo akvoplanpatrino — la ŝipo «Sofja». Por la akvoplanoj, ĝi estas la sama bazo, kiel nia «Amur» por la submarinoj.
Jen foriras, preterlasante la havendigon, «Mudrec». Ĝi estas duobla ŝipo, elmalproksime similanta al la fera ponto kun du pontkolonoj. Sur ĝi ekzistas levilegoj de ega forto. Ĝi aperis monden nur dum la milito kaj estas akomodita speciale por savi la pereintajn submarinojn.
«Mudrec» eliras por longdaŭra marvojaĝo kaj daŭrigas sian vojon plu. Mi akompanas lin okule, kaj en la kapo estiĝas la sopira supozo, ke ie en la maro okazis malfeliĉo.
— Ĉu vi aŭdas, Vlasov? Ĉu vi surdiĝis?
Mi returniĝas vokflanken: de l' haveno krias al mi nia direktisto Mazurin. De sub la brunaj lipharoj disrampas la tiom kontenta rideto, kvazaŭ oni ĵus admiralrangigis lin...
— Nu, kia do afero?
— La Nazulo ja ekkondukis ŝin, vian karulinon. Jen tien li ekiris, antaŭurben...
— Iru al diablo!
Li ankoraŭ ion parolis, sed mi jam plu nenion aŭdis.
En la brusto ekbaraktis serpentoj de ĵaluzo kaj dolore suĉeniĝis en la koron. Malsereniĝis la konscio. Mi ne memoras, kiel oni anstataŭis min en la gardposteno.
Mi volis nenien iri, sed io puŝis min antaŭurben, rapidigis, kiel la vento velon.
La bordo evidentiĝis senhoma. La sunsubiro minace malbonhumorigis la fajrajn brovojn. De sub ili obstine rigardis min la inflamita pupilo. Ĝi ne eltenis mian decideman ekrigardon. Malrapide malsupreniĝis la skarlataj okulharoj. La maro, kiel ekzekutisto, belvestiĝis en ruĝa ĉemizo. Oĥo! Estas la afero! En la aero aŭdiĝis bruo. Kantu, la vento, kantu la rekviemon!
La ondalbato ekvolis ŝerci: ĝi sternis antaŭ mi la tapiŝon de la blanka ŝaŭmo, sed tuj sin detiris malantaŭen. Ĉu mi estas tiom malbelega?
Sed kie do, kie estas tiu feliĉa duo? Mi volas ekrigardi ilin, en la okulojn.
Komenciĝas la montetoza loko. Antaŭe io movekbrilis. Mi plirapidigas la paŝojn. Tiel estas: ili iras la mano ĉe l' mano. Polina rimarkis min unua. Ŝi forsaltis flanken, kvazaŭ Muĥoboev forpuŝis ŝin. Li ankaŭ retrorigardas...
Ni interproksimiĝas. Ili haltas kaj atendas. Mi volas esti trankvila, kiel hinda idolo. Koleregon mian mi detenas, kiel ĉenan hundon.
Polina ne rigardas min, staras kun klinita kapo, kvazaŭ atendas la verdikton. La vento baraktas en ŝia jupo, ludas kun la bukloj. Muĥobojev unua ekparolas kun mi:
— Ha, Semjen Nikolaeviĉ. Kien do vi tiom rapidas?
— Ne plujen ol tiu ĉi loken.
— Ĉu vi ion forgesis ĉi tie?
— Nenion krom malnobleco!
— Jen kiel!
La konversacio interrompiĝas. Nur ni boras per la okuloj unu la alian. Estas aŭdeble, kiel sub la vertikala bordo murmuregas la ondalbato. Silento nia fariĝas peniga. Muhobojev ĉi-foje denove ekparolas unua:
— Pro kio vi rigardas min, kiel diablo — la ĉefdiakonon?
— Ĉar mi ne estas sanktulo por rigardi humile vian vizaĝaĉon. Kaj vi ne nur ne estas la ĉefdiakono, sed mi eĉ ne konsideras vin — kiel homo...
Ni ambaŭ sufokiĝas pro la emociiĝo.
— Kaj kiu mi estas, laŭ via opinio?
— La vomaĵo abomena!
— Ha, tiel...
Pro io mi demetis mian malbonan ĉifonigitan kasketon kaj akurate metis ĝin sur la herbon, kvazaŭ ĝi estis krono kun juvelŝtonoj.Kaj kiam mi faris tion, mi mem ekmiris, kaj povas esti, eĉ mirigis mian kontraŭulon.
— Miaj pugnoj delonge sopiris pri via vizaĝaĉo.
Kun murmurego ni kunpuŝiĝis, kiel du furiozigitaj tigroj.
Ni surfaligas la pugnojn unu sur la alian. La kapoj fariĝis frapiloj. Ni falas, leviĝas — kaj denove falas. Jam estiĝis piedbatoj. Ni ekkaptas la kolon, disŝiras la karnon, pilke ruliĝas laŭ la grundo. Krakas la ostoj, sangas la vizaĝoj. Nian raŭkan insultadon trapikas la virina voĉo:
— Kion vi faras? Ĉesu! Por dio, ĉesu! Ho dio, ili mortigos unu la alian!
Sed la ĉeesto de la tria, ŝiaj senesperaj kriegoj nur vipas nin. Ni koleregiĝas pli forte... Kiel flamo, min brulvundigas la deziro — forpuŝi la kontraŭulon en la maron. Sed sajnas, ĉe li ankaŭ la sama penso estas. Ni rampas laŭ la tero kaj pli kaj pli alproksimiĝas al la abrupto. En ties ekstremo ni detenis nin: ni tenas unu la alian kaj ne povas liberiĝi. Sub la piedoj, malsupre, en la ega profundo, kirle bolas la ŝaŭmo. En la orelojn sin tiras la histeriaj ĝemkrioj de l' virino. Antaŭ la okuloj, tute proksime, pendolas terura vizaĝo — en sango, kun rikanitaj dentoj. Por momento teruro kunpremas la koron. Sed la frenezeco venkas. Mi per la tuta forto ŝirtiris mian kontraŭuion flanken al la maro.
Sed li ne elbrakigis min. Subite la tero sin detiris de sub la piedoj, kiel papera folio — de sub la glaso. Ni ambaŭ ekturniĝis en la aero. Ni ekfalis en molaĵon, elastaĵon. Sur la okuloj surŝovis sin nigra kovrilo. Ŝajnis, ke ni trafalados en la abismon senfine.
En la gorĝo kvazaŭ peco da salo sin detenis, ekŝtopis la spiron. Mi sufoketiĝis, kaj per si mem malpremiĝis la ĉirkaŭprenojn.
Kaj kiam ni surmariĝis, tiam okazis io stranga — ni eknaĝis diversflanken.
Mi longe baraktis en la sala akvo, brogata de l' ondoj, ĝis kiam mi estis elgrimpinta sur la deklivan bordon. Ĉirkaŭe, nek unu homa voĉo estas. Mi paŝas rapideme, kaj mi volas plu renkontiĝi nek kun Polina, nek kun Muĥobojev.
En la bazo, kuŝiĝante dormi, mi eksentis kapdoloron, kaj tre ekfebris. Dum tuta nokto sensencaj sonĝoj disŝiras la animon.
...Mara fundo. Verda lumo. Kiam mi finos la batalon kontraŭ Muĥobojev? Kraĉende! Eterne ni ŝirados unu la alian, ĝis kiam ni mortaĉos. Kaj ĉirkaŭ ni, tien kaj reen, kuradas Polina, nuda, kun malligitaj haroj. Ne, ili ne estas la haroj, sed la algoj malsupren pendas de l' kapo. Ŝi estas en sango, sed pro io ŝi volupte kriadas. Ĉiuj maraj monstroj estas ĉi tie: langustoj, maraj bovoj, serpentoj, maraj episkopoj, ŝarkoj. Kia nur kreaĵo ne estas ĉi tie! Ili ĉirkaŭas nin, rigardas per senmovaj okuloj. Mi forŝiris la malsupran makzelon de Muhobojev. Kiel ruĝĉifono skuiĝas lia lango kaj ne povas eĉ vorton diri. Muĥobojev senhaŭtigis mian vizaĝon. Polina ĝojege ekkrias:
— Ha, kiom ĉarme estas tio ĉi! Kaj ankoraŭ pli forte ŝi krias.
Ĉirkaŭ ni estas ridego. Poste — la blekego de tiu ĉi aĉaro:
— Sufiĉas!
— Enuige!
— Nenio nova!
— Ni vidis tion ankaŭ en nia societo!
Kaj dentoza ŝarko, turnante la okulojn, proponas:
— Ŝi estu nek de tiu, nek de la alia!
Ĉiuj sin ĵetas sur Polina'n, ekkaptas ŝin je la gamboj. Ni forpuŝas unu la alian, rigardas kun teruro. Unu momento kaj nia amatino estas disŝirita je du duonoj. Kun obtuzbruo kaj blekego foriĝas ĉiuj monstroj. Kaj por ni restis de Polina nur la koro. Ĝi batas kaj konvulsiiĝas, ardigita, kiel karbo. Ni ambaŭ samtempe ekkaptas ĝin. Kaj subite — kion tio signifas? Ĝi jam estas ne koro, sed krabego. La du tentakloj ĉirkaŭprenas Muĥobojev'on kaj la ses — min. Tion mi kvazaŭ vidas. La tuta mia brusto estas kunligita, kiel per rimenoj. Mi sufokiĝas. El mi oni elsuĉas la vivsukojn...
— Ĉu tio estas la amo?
Mi koncentrigis la lastajn fortojn, por min liberigi.
Frapo laŭ la verto. Ĉio malaperis.
Mi rampas sur genue. En la kapo — doloro. Antaŭ mi — la konata muro kun la rondaj aperturoj, similaj al malserenaj pupiloj. En la duonmallumo, mi ne tuj konjektas, ke tio estas la fera rando de nia bazo. Lumas unu lampeto. Sur la podi-benkoj, unuvice kuŝas la submarinistoj.
Ili ronkadas, fajfas naze. Post la rando io ekmuĝis — tio estas la eligata vaporo. Monotone fajfegas la aerklapo. Iu sufokite ĝemas. Unu ŝipano eksaltas, kiel freneza, kaj kriegas tutgorĝe:
— La poŭpa cisterno krevis! La vekitaj homoj grumblas:
— Diablo malbenita! Pro kio li maltrankviligas la popolon!
— Estu krevinta lia uzina veziko!
Ekbaraktis la submarinistoj, purigis la gorĝojn per insulto kaj denove aŭdiĝis la ronkado.
Kio okazis kun Poiina? Ĉu ŝi pereis en la maro? Plu mi ne povis ekdormi. En la malsana kapo — estiĝas malsereno.
Mi ellitiĝis kaj eliris sur la supran ferdekon. Tagiĝas.
Sur la poŭpo de l' bazo — staras la deĵoranta estro kaj signalistoj. Tra la binokloj kaj tra la lornoj ili rigardas la maron, ĉiun movon de l' ŝipoj, por noti ĉion ĉi en la deĵorlibron. Al rando de «Amur» — premiĝas du submarinoj. Sur ili ankaŭ staras deĵorantaj ŝipanoj kun fusiloj.
La maro kaj la ĉielo estas en tumulto. La tutan nokton diboĉis ĉi tie la rabema vento, tiu ĉi senordigulo, instiganto al la ĥaoso. La akvoj kirlas en ĝiba ondeto, en bolanta ŝaŭmo. Malsupren rampas la nuboj kaj de ili, skuiĝante, pendas taŭzitaj ĉifonaĵoj. Pro obtuzbruo estas plenigita la malluma aero. La horizonto mallarĝiĝis, la mondo ŝajnas esti malvasta. Kaj nur en la oriento estas videbla krevaĵo. Ĝi tuta estas ruĝa, truanta, kun ardigitaj ekstremaĵoj de l' ŝiritaj nuboj. Kaj plue, post tiu breĉo, diskovriĝas la senfina spaco, trapikita de l' matena rebrilo. Tien, kiel malhelgriza grandaĵo, rapidas la kirasŝipo, tute enŝtaligita, tremegiganta la ventumilon de l' roziĝinta fumo. Maldekstre de ĝi fumiĝas la nubegoj, similaj al vulkano. Oni atendas — tuj ili ekskuos la aeron per detruantaj eksplodoj. De dekstre, sur la sange-violkoloraj tavoloj de l' nuboj, elpentriĝas homa vizaĝo, ĝi ŝvelas, rikanas, kvazaŭ pro la alfluo de l' koleremo. Ankoraŭ unu minuto — kaj ĝi malaperas en la fajro. Kiel luma altakvo disverŝiĝas la mateno, larĝiĝas, forpelas la lastajn noktajn fantomojn... Ekŝvelas kaj hirtiĝas la ruĝkolharaj ondoj.
Kaj la ŝipo daŭrigas sian vojaĝon orienten, neflankiĝante rapidas ĝi al la ruĝa krevaĵo en la traigita ĉielo.
Kio atendas ĝin tie, en tiu fajra maro? La senventa ŝipkajo kun florantaj bordoj aŭ la ŝtormo kun submaraj rokoj? La okulojn vipis la oraj strioj de l' leviĝinta suno.
Ankoraŭ tiom antaŭnelonge ni akompanis «Rosomaĥa»'on por la malproksima marvojaĝo. Pli ol kvardek homoj kasketsvingis al ni, ankaŭ ni svingis al ili de l' bordo. Ni ridetis unuj al la aliaj. Kaj nun — ni jam neniam plu revidos niajn kamaradojn.
Revenis de l' serĉado la torpedŝipoj kaj submarinoj. Ili traserĉis la tutan maron, vizitis multajn insulojn, demandis fiŝkaptistojn, alparolis radie ĉiujn gardpostenojn. «Rosomaĥa» malaperis. Restis de ĝi nek unu signo, nek io alia. Ne estas dubeble, ke ĝi pereis.
Tiu ĉi sciigo surŝovis sin sur la bazon, kiel malbona pesto.
Tra la malfermitaj ventolfenestretoj rigardas la matena suno, sed ĝi ne kapablas forigi la malbonhumoron de l' ŝipanaj vizaĝoj.
Estas eldirataj diversaj supozoj:
— Inter submarajn ŝtonojn ĝi eniĝis.
— Ne, pli kredeble, ĝi trafis en barajn retojn.
— Kaj povas esti, sur torpedon ĝi sin surŝovis.
Kaj neniu povas malkovri la misteron. Ĝin por ĉiam forportis sur la marfundon tiuj, kiuj restis en «Rosomaĥa». Pli vere la alio:
— La komandanto estis tro senhezita.
— Jes, la komandanto estis bravega.
— Li ĉiam, kiel diboĉulo, sin direktadis tien, kien oni ne devas.
La kanonisto de alia submarino sciigas:
— Tion li faris pro malfeliĉo.
Scivole turniĝas la vizaĝoj al la kanonisto.
— Pro kia do malfeliĉo?
— Hejme, ĉe li, la ordo ne estis.
— Kaj kio do?
— Unu nia motoristo rakontis, ke la edzino de l' komandanto estigis la amon kun iu inĝeniero.
— Sed motoristo via, de kie tion scias?
— Kial do li ne povas scii, se li mem amludas kun la servistino de Rakitnikov.
Oni insultas la virinojn, malbenas la militon.
La nesilentebla Zalejkin mokparolas pri mi: — Rigardu, fratetoj, — al nia Vlasov iu starigis distingeblajn lumilojn sub la okulojn.
Tuj komencis ankaŭ la aliaj ŝerci. Oni rakontas anekdotojn, rememoras ridindajn okazintaĵojn, spritbabilas por estigi ridegon. Ĝenerale ni tre multe ridas. Kaj mi komprenas, kiom necesa estas la rido por ni: ĝi estas kvazaŭ vakcino kontraŭ frenezeco, kvazaŭ bona inokulo kontraŭ la pesto. La tuta loĝferdeko estas plenigita de l' gaja bruo. Sed tio estas nur ekstera — la sento de l' kondamneco ne lasas min. La pereo de «Rosomaĥa» estas ne unua kaj ne lasta okazo. La saman sorton povas havi nia submarino. Pro tio, ni kvazaŭ troviĝas en la situacio de juĝatoj: antaŭ ni, kiel nevidebla fantomo, staras la minaca estonto. Por la submarinistoj ĝi ne havas duondecidojn: ĝi aŭ absolvos, aŭ neniigos.
Post la tagmanĝo ni eliras por promeni laŭ la kajo. Staras malgranda areto da virinoj kaj infanoj. Ĉiuj ĉi estas la samaj personoj, kiuj pasintfoje kune kun ni adiaŭis la «Rosomaĥa»'on.
La inflamitaj okuloj fiksrigardas la helan malproksimon. Ĉiuj atendas, atendadas la karajn por la koro homojn. Kaj oni ofte purigas la nazojn per la naztuketoj. Kaj la akva ebenaĵo — tuta estas en blua silko, en ora brilo. Per sia ornamvesto ĝi konkuras kontraŭ la radia ĉielo.
Mi volas ekkrii al la maro:
— Ne estu malnobla! Diru al ĉi tiuj virinoj, por ke ili foriru hejmen.
Kaj al mi ŝajnas, ke laŭ la akva ebenaĵo ne la suno disŝutadis siajn fajrerojn. Ne! Tiuj estas la brulantaj larmoj de l' pereintaj maristoj.
La knabo vestita en marista kostumo, la filo de l' komandanto, sepjaraĝa Rakitnikov, turnas sin al la gracia kaj bela helbrunharulino:
— Panjo, rigardu — la ŝipo flosas. Tio ja estas nia revenanta paĉjo, ĉu ne?
Li manetmontras al la radia malproksimo, tien, kie depost la horizonto elpentriĝas la silueto de l' deĵoranta torpedŝipo.
— Jes, jes, kara, tio... tio ĉi... verŝajne, estas la paĉjo...
La patrino larmsufokiĝas, kunpremiĝas, kvazaŭ estas malvaste por ŝi en la bonkudrita nigra robo. La knabo ekaplaŭdis, ĝojegas:
— Jen bone! Paĉjo denove rakontos al mi pri siaj aventuroj...
La patrino ne eltenas, kaj ĝeme eliĝas la turmentoj de ŝia suferanta koro:
— Dio mia! Dio mia!
Mi rigardas ŝin kaj pensas; ĉu ŝi, tiu ĉi ploreganta nun virino, estas flanka kulpulino de l' pereo de «Rosomaĥa»?
Mi deiras flanken.
Mi scias, ke ankoraŭ longe tiuj ĉi homoj alvenados al la marbordo, mult-multfoje rigardados la maron kaj atendados de ĝi la respondon. Nenion diros al ili la maro. Ĝi karese brilos aŭ severe kirlebolos, sed la veron oni ne ekscios de ĝi, kie estas la tombo de iliaj proksimuloj. Nur la ŝtormo scias pri tio, nur ĝi sola kantos super ili siajn funebrajn kantojn.
En la stevena parto de «Murena» neniu estas, krom mi. Por kio mi venis ĉi tien? Mi ne scias. La lastaj okazintaĵoj difektis mian animon, kaj nenie mi povas trovi por mi lokon. Laŭ la supra ferdeko marŝadas la gardostaranto kaj ĉe l' sonoj de liaj paŝoj mi erarvagas en miaj senesperaj pensoj, kiel en arbaraj densaĵoj...
Kia do sensencaĵo okazadas sur la tero? La popoloj dividiĝis je du malamikaj aroj. Oni bategas kaj buĉas unu la alian, okupas sin pri la rabado, ruinigas la urbojn kaj vilaĝojn, piedpremas la grenkampojn, neniigas la riĉaĵojn, kreitajn kun tia malfacileco! Kaj tiu ĉi tutmonda rabado estas ne nur pravigata, sed ĉiel aprobata de l' homaj leĝoj.
Kaj krom tio, al tiu ĉi sanga krimo oni aligas ankaŭ dion mem. Kaj tiu kaj la alia el la militantaj flankoj turnas sin al ĝi kun la preĝoj, kun la peto pri helpo. Oni penas bonkorigi ĝin — oni bruligas antaŭ ĝi la kandelojn, fumigas la timianon, oferas la monon, flatas per la vortoj, sklave klinas la kapojn. Per kio tia dio diferenciĝas de senkonscienca rangulo, akiranta la koruptaĵojn? Kiu donos pli multe, do tiun ĝi nur defendos. Sed se la kreinto de l' vivo estas alia, kial do ĝi ne indignas kontraŭ tia fi-inklino de l' homoj; kial ĝi ne murmuregas per ĉiuj tondroj, por ke pro ĝia terura kolerego tremegu la tuta tero.
Silentas la ĉielo, malplenigita de l' milito, silentas. Kaj ne mi sola, sed milionoj da homoj jam deturnis sin de ĝi kaj firme streĉiĝis en la penigaj pensoj...
Mi ektremis: en la haveno plende ekhurlis la sireno, kvazaŭ la hundo, ekpremita de pordego.
En la stevenan parton de «Murena» eniris Zobov.
— Jen bone, ke vi estas sola. Mi devas paroli kun vi.
— Bone.
— Jen kio, Vlasov, — ĉesu vi la jupojn postkuradi.
— Pri kio temas?
— La tempo nun estas ne por tio. Ĉu vi vidas, kiel pereas la homoj? Same pereos ni. Kaj je nomo de kio?
— Jes, kara amiko, mi vidas, ĉion vidas. La tuta tero estas en nigraj nuboj de l' sopiro, detruiĝas pro la pluvoj de la larmoj kaj sango. Pro tio ankaŭ en mia brusto estas ne koro, sed la peco de l' brulvarmigita skorio. Sed kion povas mi kaj vi fari?
Zobov klinis al mi la fruntan vizaĝon, muskolan kaj obstinan, kiel ĉe la bubalo. En la ŝtala brilo de l' grizaj okuloj respeguliĝis la nevenkebla volo.
— La tuta forto estas en Popolo. Kaj la popolo hirtiĝis. Laŭ la tuta lando estiĝas la plendo. Sekve, alvenis la tempo, kiam oni devas pretigi sin...
— Al kio oni devas sin pretigi?
— Por ricevi ŝuldon.
— De kiu?
— De tiuj brokantistoj kiuj komercas per la homa sango.
— Kaj plue kion?
Zobov komencas disvolvi siajn pensojn. Mi delonge konjektis, ke li havas iajn celojn. Evidentiĝas, ke li nur la ĉielon volas lasi en kvieto, kaj eĉ tiun nur provizore; sed sur la tero li intencas renversi ĉiujn ordojn piede-supren.
Li promesis konatigi min kun siaj kamaradoj. — Vi estos utila por ni.
— Bone, Zobov, mi konsentas.
Mi komprenis, kien mi devas direkti miajn fortojn. La ŝnurligita popolo perdas la humilecon. Ŝiriĝas la centjaraj ŝnuregoj. Kaj la kolerego de la tuta preskaŭ lando — ĝi estas la detruiganta frapo de l' naŭa ondego. Jam sentiĝas ektremego de l' homa maro, obtuza murmuro de l' minacaj uraganoj. Povas esti, mi pecete rompos min sur la alproksimiĝantajn okazintaĵojn, elplaŭdos mian varman sangon sur la pavimon. Tute egale — mia direkto difiniĝis klare.
Post la dorso elkreskas flugiloj.
Kviete sin surmovas la vespero, volvekovras la urbon per varma krepusko. Por kio mi iras al Polina? Mi mem ne scias. Kaj nur dum la vojo mi firme decidas, ke mi diros al ŝi ŝipane:
— Redonu la ekstremaĵojn de mia amo!
Plu nek vorton mi aldonos. Mi turnos min kaj foriros.
Sed la alion preparis por mi la sorto: la konata ĉambro estas malplena. Kaj la mastrino, malalta kaj reliefokula virino, kun kolero klarigas al mi:
— Kiom foje mi diris al ŝi, ke ŝi ne ligu sin kun via frataro. Ne, ŝi ne obeis. Nu jen, ŝi atingis sian punkton...
— Kio okazis? — La mastrino unu brakon situigis minace kaj la alian svingas, kvazaŭ la najlojn ŝi enkapigas al mi.
— Kaj tio okazis, kio devis esti okazinta. Antaŭ tri tagoj ĉe tagiĝo ŝi prenis kaj eltrinkis la vinagran esencon. Oni forveturigis ŝin en la malsanulejon. Ĉu ŝi estas viva — tio ĉi ankoraŭ ne estas konate. Kaj nun jen mi iradu por juĝdemandoj. Nu eĉ malsaĝulino ŝi estis tioma, ke la letereton ne restigis, ke ŝi mem finas la vivon. Kaj per vortoj ŝi nenion povas klarigi, ĉar la tutan buŝegon ŝi forbruligis. Jen ja pro vi, rabistoj, kia peko okazas!
Plu al mi en la loĝejon faru nek unu paŝon! Ankaŭ, estas videble, bona hundo senvosta vi estas...
Mi rapide paŝas laŭ la strato, kaj en la kapon eniĝas la sensencaĵo. Pro io al mi ŝajnas, ke mi nepre renkontos la admiralon «Nudfruntulon» kaj ne sukcesos ĝustatempe stariĝi fronte antaŭ li, kio min tre maltrankviligas. Atente mi enrigardas la oficirajn vizaĝojn, por nepreterlasi necesan momenton. Mi ne iris al la bazo, kaj ne atendite por mi mem flankiĝas al «la diabla svatino».
En la subdoma ejo la fenestroj kaj la fenestraj kovriloj estas fermitaj. Premaere. Odoras per fermentiĝinta oleaĵo. En la haladzo de l' tabaka fumo, kvazaŭ noktaj konspiruloj sidas la ŝipanoj kaj virinoj. Plimulte el la ŝipanoj estas nia ŝipanaro.
— Ha jen Vlasov alvenis! — alparolas min Zobov.
— Jes, mi alvenis.
— Bone vi faris, aliĝu al nia kompanio. Unuan fojon mi vidas lin tiom ebrian.
Ni senkonsciigas nin per la denaturita alkoholo kaj per la rafinita polurtinkturo. Kune kun ni regalas sin ankaŭ la virinoj. Al unu el ili, al enuiga kiel la grandfasta sonorado, sin altrudas Zalejkin. Je ĉiuj liaj artifikoj, ŝi nur maldiligente ridetas.
Ĉi tie troviĝas ankaŭ la «Diabla Svatino», estinta edzino de boatisto, kaj nun — vidvino, svatino kaj kanajlino, kiaj malmulte ekzistas en la mondo. Ŝi regas la tutan kompanion, kiel komandanto — la ŝipanaron. Karnoza senbrova vizaĝo ŝia ruĝiĝis, kvazaŭ kolorigita de l' briko. La paro da malgrandaj okuloj dronis en la grason kaj senhelpe baraktas por elorbitiĝi. Sur la nudaj brakoj ĉirkaŭ la arĝentaj braceletoj formiĝis dikaj faltoj de l' grasiĝinta karno.
— Drinku, maraj falketoj! La brandeto estas unuakvalita. Pli saturita ol la cara. Kaj mi ankoraŭ la manĝaĵeton alpliigos...
«La Diabla Svatino» malrapide fornaĝas post la vandon, montrante al ni la postaĵon, larĝan kaj malakran, kiel la poŭpo de finnlanda boataĉo.
— Havena kanajlino! — flustras la ŝipano de alia submarino.
Renkonte al «Diabla Svatino» el malproksimaj ĉambroj eliras nia «ŝipkuireja foko». Lin akompanas bubino, maldika kun flava, kiel pakaĵpapero, vizaĝo.
— Fu vi, nu vi. Mirindaĵo kia — eĉ Vlasov estas ĉi tie. Hodiaŭ ĉiuj kuras al «Diabla Svatino», kvazaŭ la ŝipoj — en la havenon. Sed kial do, frato, vi sidas kun tia aspekto kvazaŭ ekmordi vi iun volas?
— Nenial.
— Nenial, sed la vizaĝaĉo malĝojiĝis kial?
— Nu la via ŝveliĝis pro la ŝtata manĝaĉaĵo, — eĉ per glitveturiloj oni veturu.
«Diabla Svatino» alportas teleron da kukumoj.
— Manĝetu, falketoj! Hodiaŭ ĵus de la bedo prenitaj... Zalejkin eksuprenigas sur ŝin la petolegajn okulojn.
— He, Lukerja Ivanovna! Laŭ aspekto via — nur decas por vi esti admiralino. Mi timas rigardi vin: ha, nu mi freneziĝos pro amo...
— Ha, kio do? Kvardekdu jaraĝa virin' — ankoraŭ estas vin'.
— Acida, malbona, — aldonas iu.
Zobov ĉirkaŭrigardas ĉiujn per maldiafanaj okuloj.
— Eksciis mi de l' superoficiro: morgaŭ por ekzameno ni ekflosos, kaj sekvontan tagon, verŝajne, militiri ni formoviĝos. Fino al nia gajeco. Denove komenciĝos turmentegoj por la pekaj animoj. Pro tio ni drinkadu hodiaŭ, frataro!
— Ni drinkadu! — reeĥas la aliaj.
— Ni intensbruligu incensilon, por ke al ĉiuj diabloj estu varmege! — gaje ĵetas Zalejkin.
Mi drinkas ĉian aĉaĵon, multon mi drinkas, sed la nigraj pensoj disŝiras la cerbon. La malfeliĉo kun Polina, kiel peza balasto falis sur mian animon.
Zobov malbonhumore murmuras:
— La terglobo deflankiĝis de sia orbito. La mondo estas ekskuita. La popoloj freneziĝis. Verŝiĝas la riveroj de l' sango. Kien ni alflugos sur nia planedo?
— Lasu vi pri la planedo — petas la ŝipkuiristo.
— Silentu, ŝipkuireja foko! Vi dum du jaroj eksterlande flosis, jes?
— Nu, kio do?
— Evidentiĝas, tie oni ĉion vendas, krom la saĝo, — vi revenis sama malsaĝulo.
— Ĉu vi povas pruntedoni al mi vian saĝon? Ja ne estas io por buterŝmiri la patojn.
— He, pri kio kun vi babili! Vi ankoraŭ estas griza, kiel la pantalonoj de estingisto...
«Diabla Svatino» rakontas al la lentugoza ŝipano:
— La mortinto mia, boatistio, ne por la nokto li estu rememorita, — kiom do li amis min. Estadis, kiam li revenis el la marvojaĝo, kion do vi pensas? Ĝis tiom la volego lin kaptas, ke ekvidante min li kvazaŭ diabliĝas. Karesi li komencas — ĉiuj miaj ripoj krakas...
Ŝi parolas mole kaj flue, kvazaŭ ruliĝas per bicikleto laŭ la ebena asfalto. Mano ŝia kuŝas sur la genuoj de l' amindumanto, kaj mi vidas, kiel li febriĝas.
Zalejkin lasis sian amikinon kaj nun altrudas sin al la «Diabla Svatino».
— Lukerja Ivanovna! La Bonfarantino de ĉiuj vagantoj, vojaĝantoj, kaj subakviĝantoj! Permesu harmonike muzikludi kaj kanti ion. Ne povas mi vivi sen la muziko...
— Dekstren for de la direktilo! — komandas ŝi decideme. Min ankoraŭ ne enuigis la libera vivo. Ĉu vi volas, ke la gardanĝeloj sin ŝovu ĉi tien.
Zalejkin insultas. Poste li kunprenas sian harmonikon kaj foriras straten.
La diboĉado plifortiĝas.
Mi ne memoras, kiu el la bubinoj estis ĉi foje mia edzino.
Estas senventega mateno. La ĉielo ŝajnas blua abismo. La maro — polurita kvarcvitro. La senmova aero brulvarmiĝas pro la sunvarmego.
«Murena» iras senbalance, obeeme preterpasas la ŝipojn. Ni eliras de post la ŝtona havendigo. Komenciĝas la kampo de l' torpeda bararo. Oni devas iri laŭ fiksita vojo kaj konstante turni sin jen dekstren, jen maldekstren.
Sur la karoso staras la oficiroj. La submarinestro, kiel kutime, estas serioza kaj enpensema. La superoficiro Golubev ridetas al matena suno. La mina oficiro ial retrorigardas borden.
Ĉirkaŭe estas tiom da lumo kaj da brilo, sed en la turmentita animo mia — malluma noktomezo. Mi staras sur la supra ferdeko kaj ne aŭskultas, pri kio parolas aliaj ŝipanoj. Unu penso okupas min, la penso pri Polina. Kiel ĉio ĉi okazis? Kial ŝi decidis venenmortigi sin? Mi ne povas trovi trankviligan respondon. La fendo en la brusto restas por longdaŭra tempo.
«Murena» per pika steveno tranĉas la kvarcvitran marsurfacon, pli kaj pli malproksimen forirante de l' haveno.
Ni komencas pretigi nin al submariĝo — oni senfendigas la lukojn. Mi malsupreniris internen de l' submarino.
Odoras la rostita cibolo. La «ŝipkuireja foko» ion kuiras sur sia elektra fornplataĵo. Post hieraŭa festeno li ŝveliĝis, kvazaŭ pro hidrospo, la okuloj pleniĝis de sango.
— Kiel statas la aferoj?
— La aferoj estas blankaj kiel fulgeroj, kaj mi mem estas pura, kiel kamentubisto. La kapaĉo krakas, kvazaŭ en ĝi la dizeloj estas kaj forestas la sanigdrinkaĵo...
La «ŝipkuireja foko» subite elbuŝigis art-nepreseblan insulton. Evidentiĝis, ke li erare ĵetis pipron en kompoton.
Li ekviglis, enmanigis la kaserolon sed tuj surplankigis la paton.
— Foriru, por ke via kapaĉo ne estu batita de mi! — li krias al mi kaj ankoraŭ pli forte insultas.
La ŝipanoj ridas.
Mi iras post la nepenetreblan vandon en mian stevenan parton.
Zobov estas malbonhumora kaj ofte glutas akvon. Zalejkin staras antaŭ la spegulo kaj per la sama broso, per kiu li purigis la botojn, glatigas etajn lipharojn kaj rektan hararvojeton sur la kapo. Li klerigas la ŝipanaron:
— Se vi volas havi bonan edzinon, — elektu ŝin ne en dancejo, sed en legomplantejo...
La rido de aliaj, min nur incitas.
La sopiro, kvazaŭ pego, truigas la koron.
La obtuzbruo kaj frapado de la dizeloj ĉesis. La submarino movas sin per helpo de elektromotoroj. La balasto estas akceptita parte. Ni iras en batal-pozicia situacio, havante nur la plej etan naĝkapablon.
En la malbruo estas aŭdebla kolera flustro:
— Diablo! La homojn vi volas sufoki per haladzo!
Mi konjektas, ke tie iu vortatakas la ŝipkuiriston.
Kaj denove estas malbrue, kiel en malplena templo. Nur el la maŝina parto sonaŭdiĝas la tremanta ritmo de l' motoroj.
La submarino, hermetike ŝtopita, daŭrigas sian vojon. El la paroltubo flugas al ni la ordono pri pliigo de l' balasto de la ekstremaj cisternoj.
Ekfajfis la aero, furioze ekraŭkis la cisterno, glutante la salan akvon. Kaj tuj post tio, en la submarinon enigis alia bruo — la bruo de tondranta torento. Kun ĝi intermiksiĝis la krio, la hurlo de l' homoj. Antaŭsento pri estiĝinta katastrofo ektaŭzis la animon, kiel ventegekblovo — la birdajn plumojn. Sed eblas nenion kompreni. En la stevenan parton, tra la nepenetrebla vando, eniĝas kelkaj ŝipanoj kaj la superoficiro. Ĉiuj estas malsekaj, kun ŝanĝitaj vizaĝoj. Ili rapideme senfendigas post si la feran pordon, kvazaŭ kontraŭ atakantaj rabistoj. Kaj post ĝi ekaŭdiĝas la pafoj.
Kiu kiun batas? Kial?
Mi ŝtoniĝis ĉe la loko, dispremita de l' katastrofo. Ĉe la aliaj — vidiĝas enŝultrigitaj kapoj, — kvazaŭ en atendo de neevitebla ekbato. Per ektaŭzita konscio mi sentas, kiel foriras de sub piedoj la ferdeko. «Murena» enabismiĝas. Ĉiam pli kaj pli rapide. Ĝi falas en marabismon, kvazaŭ ĵetita peco de l' fero. Mi enspiris plenan bruston da aero kaj ne movas min. La aero daŭras penetri en internon de l' submarino, tondras kaj murmuregas, kiel akvofalo de l' larĝa rivero. Pligrandiĝas la pezo de nia submarino kaj mi mem kvazaŭ plumbiĝas. La piedoj algluiĝis al la ferdeko — ne eblas ekmovi ilin. Ha, pli baldaŭ finiĝu tiu ĉi surdiganta blekego de l' torento. Ĝi disrompas la cerbon, malordigas la pensojn. Mi nenion povas kompreni. Al mi ŝajnas, ke pereas la mondo, kun krakado kaj obtuzbruo trafaliĝas ien la grundo.
Ekpuŝeto el sub la piedoj. La submarino troviĝas sur la marfundo, kaj post kelkaj minutoj en la stevena parto estiĝas tomba malbruo.
Demande ni rigardas unu la alian per frenezaj okuloj: —
— Nenio, nenio... ne maltrankviliĝu... Ni tuj esploros la aferon...
La superoficiro penas trankviligi nin, sed ĉe li mem saltetas la bluiĝintaj lipoj.
— Kiel ĉio ĉi okazis? Kiu scias?
— Mi, via moŝto, — rapideme reeĥiĝas la kanonisto Sorokin, kvazaŭ de lia sciigo dependas la savo de l' submarino. Ĉion ĉi la «kuireja foko» faris. Li seban saŭcon ekverŝis sur la fornplataĵon. La haladzo estiĝis. Iu komencis insulti. La «foko» ektimis ke la submarinestro lin punos. Pro tio li memvole malfermis la lukon sub la ŝipkuirejo. Verŝajne li pensis, ke la submarino ne baldaŭ komencos submariĝi, do, sekve, li sukcesos eligi la haladzon...
— Kaj mi vidis, kiel la torpeda oficiro pafmortigis lin sur loko, — klarigas la alia.
— Tie oni pafmortigadas unu la alian kaj sin mem... Oni ekrigardis la marsondilon — naŭdek ok futojn.
Super ni estas la tuta monto de l' akvo. Ni sidas firme en la malbenita kaptilo. Post la vando — tridek kun plio de kadavroj de niaj kamaradoj. Nun estas nia vico. Ni estas dek homoj kondamnitaj al ekzekuto. La fera vando ne eltenas la pezecon de l' premanta akvo, — eliĝas niaflanken, ŝveliĝas kiel velo. En malrektiĝintaj pordoj aperas fendoj, estiĝas akvofluo. Per neniaj rimedoj oni povas haltigi ĝin. Tiel venĝas al ni la maro. Ĝi perfide kaj malnoble trasukiĝas en la stevenan parton, por sufoki nin, — sufoki per akva amaso, per molaj manegoj, malrapide, kun malvarma indiferentismo.
— Kion ni nun faros, via moŝto? — oni demandas la superoficiron. — Sekve venas la fino por ni?
— Oni ne devas malesperi. Atendu. Ion ni cerbumos... Iu rememoris la «Nudfruntulon». Ne, ne la ŝipkuiristo, sed li kulpas. Por kio li alkondukis la virinon en «Murena»'n? Lin insultegas ne nur la ŝipanoj, sed eĉ la superoficiro kaj la kanonisto Sorokin, ĉiam malbonhumora kaj ekkolerema, skuas la pugnojn kaj krias:
— Estu la «Nudfruntulo» ĉi tie, ni el lia ventraĉo faras la Bahĉi-Saraj'an fontanon!..
Zobov rigore turnas sin al la superoficiro:
— Pro kio ni pereas?
— Fratetoj! Mi mem estas nur ŝakfiguro en tiu ĉi diabla ludo. Ne estas tempo pri tio rezoni. Prefere ni ekpensu kiel savi nin...
La maro flupremas sur nin. La vando krakas per ĉiuj kunkudroj. Tuj ni estos ĉifitaj, dispremitaj, aliigitaj en nenio...
Ŝipano Mitroŝkin ekploregis.
— Eksilentu! — krias al li la superoficiro. — Vi ne estas knabinaĉo por larmojn estigi. Restu ĝis fino ŝipano... Mitroŝkin rektiĝas kaj palpebrumas larmantajn okulojn. Golubev fine rekonsciiĝis. Ni ĉiuj rigardas lin. Li estas sperta submarinisto kaj scias pli bone ol iu el ni, kion necesas entrepreni.
— Antaŭ ĉio, fratetoj, necesas sciigi la supron, en kia stato ni troviĝas. Kaj fari tion oni povas tre simple. Ni forprenos de l' torpedo la ŝargilon kaj senakvigos ĝin, poste ni enmetos en ĝin la letereton. Se tia torpedo estos elĵetita tra la aparato, do ĝi tuj surmariĝos. Tie konstante flosas la ŝipoj. Iu nepre rimarkos ĝin.
— Vere, via moŝto, ĝuste...
Kiel malproksima lumturo ekbrilis la espero.
Post kelkaj minutoj ĉio estis preta. La torpedo elglitis el la aparato, ekportis la sciigon al la detranĉita por ni mondo, la sciigon el la tombo.
Pasas troeco de l' terura stato, kaj kvankam la akvo alvenas, komencas plenigi la ferdekon, sed en la animo estiĝas pli bona humoro, kvazaŭ ies nevideblaj ungegoj, kiuj nin tenis, plimalfortiĝas, dismalpremiĝas. Kreskas la malserena espero, ke ni povas ankoraŭ nin savi. Pri tio inter ni estas unuanimeco. Niajn manovrojn oni certe observis de l' pontetoj de l' ĉiuj ŝipoj. Kaj nia daŭra malapero for de l' marsurfaco estigos suspekton en la bazo. Tie oni tuj konjektos, en kio estas afero, kaj ekspedos la malgrandajn ŝipojn por trovi nin. Oni kaptos la torpedon, tralegos la letereton. Tuj estos ekfunkciigitaj ĉiuj rimedoj, por elsubmarigi nin: la torpedkaptantaj ŝipoj, la subakvistoj, la saviga ŝipo, kaj denove la suno ekrigardos niajn vizaĝojn.
Zalejkin subite rememoris ion: li sin detiras de l' loko kaj rampas sub la podi-benkojn. Kun rapideco li elprenas la ujon kun harmoniko. La harmoniko, ĝojo lia kaj fiero, estas malsekigita. Li insultas nepreseble.
— Estas bone, ke la mandolinon mi pendigis super la kapo, estus kun ĝi ankaŭ la fino.
Oni povas Zalejkin'on eĉ sur la kornojn de l' diablo sidigi, tute egale li ne ŝanĝos sin kaj kantos la kantojn. El nia ejo oni povas eliĝi nur per du vojoj: aŭ tra la stevena luko aŭ tra la mina aparato, kiel iam sin savis de angla submarino leŭtenanto Rakitnikov. Ni pridiskutas tiun demandon. Maj konkludoj estas tre malgajaj. Por elĵeti la homon el la torpeda aparato, oni devas al la fortega premo de l' akvo kontraŭstarigi ankoraŭ pli fortegan premon de l' aero. Kaj tio signifas la neeviteblan pereon. Ni levas la kapojn kaj avide rigardas la stevenan lukon. Kiel oni povas ĝin malfermi? Kaj poste — tioma pezeco super ni! Kun frenezo falos la maro en internon de l' submarino, disŝiros niajn pulmojn, antaŭ ol ni eliĝos for de ĉi tie. Ĉe unu penso pri tio premiĝas la racio.
Estas fine decidite — atendi la helpon el ekstero.
La superoficiro alportas el sia kajuto tri botelojn da bona konjako.
— Por marvojaĝo mi preparis tion. Mi ŝatas engluti dum kritikaj minutoj.
— Bonfaranto vi nia! — ĝoje ekakutkrias Zalejkin, — Ja tio por ni estas kvazaŭ komunio...
Nur Mitroŝkin rifuziĝis de sia porcio. Ni dividis la konjakon por naŭ homoj kaj eldrinkis tuje, por pli bone malkonsciiĝi. Bedaŭrinde, ke oni ne povas atingi la brandon. Ĝi restis post la vando.
— He, ni ekĝoju lastfoje! — diras Zalejkin kaj prenas sian mandolinon.
Eksonis la kordoj, disŝutis gajajn sonojn. Ekkantis alta tenoro:
- Havas mia karulino
- Fiŝsimilajn okuletojn...
Plivigliĝas la vizaĝoj, ekbrilas la okuloj. La akvo sur la ferdeko jam akiris altecon de l' genuoj. Ne gravas! Mi sentas, ke en mi vekiĝas ia braveco. Aperu nun la morto. Mi kraĉos al ĝi sur la ostan vizaĝon kaj diros:
— Kaj nun sufoku nin ĉiujn!
Ni dislokigis nin sur la podi-benkoj kaj dense ariĝis. Nur unu Mitroŝkin sin tenas flanke. Li kaŝe krucsignas sin kaj ion flustras. Lin mokas Zobov:
— Lasu vi tiun fantaziaĵon! Vi nur ekpensu — ĝis la marsurfaco estas malproksime, kaj ĝis la ĉielo ankoraŭ pli... Ne ekaŭdos vin via dio, ekhurlu eĉ plej laŭte...
— Lasu lin trankvila, — konsilas la superoficiro.
La mandolinon anstataŭis la gramofono. Ĉe akompano de l' piano la baritono kantas konatajn vortojn:
- Ĉirkaŭprenu, ekkisu,
- Ekkaresu min...
Ni ĉiuj aŭskultas tiun ĉi kanton malbonhumore. Ĝi sonas por ni kiel ia moko. Tie, supre, en la viva mondo, la radia ĉielo disverŝas la ĝojon. Ĉie estas brilo kaj tremeto de l' vivo. Povas esti, dum ĉi momento iu rigardas de l' bordo sur la maron, amadmiras la ludon de l' koloroj kaj revas pri la amo kaj pri la feliĉo. Kaj tiu ne suspektas, ke sub la blua surfaco de l' akvoj, sub radiadanta oro, sur profundo, en penigaj turmentoj konvulsiiĝas la animo de l' homoj. La akvo daŭrigas plialtiĝi. Superverŝitaj de ĝi akumulatoroj ĉesas funkcii. Elektra lumo laŭgrade malfortiĝas, la lumo estingiĝas. La aero plidensiĝas, spirado estiĝas peniga. Ni atendas ne varmajn kisojn de l' amatino, sed malvarmajn ĉirkaŭprenojn de l' morto.
— Al diablo tiun ĉi gramofondiskon! — krias la superoficiro. — Starigu ion pli gajan.
Ekturniĝis la nova disko. La virino cinike kantas pri ŝoforo-virbesto. Tiu ĉi malĉastaĵo estigas ridegon...
Pasis kelkaj horoj de turmentiga atendado. Elektra lumo estingiĝis. Oni ekfunkciigis la Jungeran akumulatoron. Ĝi estas malgranda poŝlumilo. La lumo de ĝi estas malforta, kiel de malgranda kandelo.
Ĉirkaŭe estas duonlumo.
La akvo atingis la alton de l' podi-benkoj kaj haltiĝis. La surpremo sur nepenetreblan vandon de tiu kaj de alia flanko ekvilibriĝis. Sed la aero tiom densiĝis, ke la oreloj sentas doloron, ĝi komencas malboniĝi.
Ĉiutempe ni levas la kapojn kaj avide, kiel bestoj sur la akiraĵon, direktas rigardojn sur la stevenan lukon. Ni diskutas, impulsiĝas. Zobov pravas, ke tiun ĉi eliron ni devas uzi tuj, ĝis ni ne elspezis niajn fortojn.
— Ni, kiel birdoj el kaĝoj, elflugos de ĉi tie kune kun la aera veziko. Nur necesas la lukon malfermi.
Lin subtenas la kanonisto Sorokin, suferanta pro pulmoj.
La aliaj kontraŭdiras:
— Povas esti ni elflugos, sed nur kien ni alflugos? Al diablo en ungegojn?
— Prefere ni atendu.
Pli ol ĉiuj insistas pri tio la superoficiro.
— Staru! Silentu! — krias la elektristo Sidorov.
Kapo lia estas suprenlevita, kaj la dekstra brako — etendita al la lukdirekto.
Ni streĉas nian aŭdsenton. Ie kaj io fajfegas. Pli proksime kaj pli proksime. Super la kapo ni komencas aŭdi la bruon de kirlebolantaj helicoj. Ebtas klare, ke preteriras iu granda ŝipo.
Eksplodo de ĝojo kaj espero estiĝas en krioj:
— Oni nin serĉas!
— Tuj oni nin savos!
— Ni estas savotaj!
La superoficiro turnas sin al Zobov kaj deklaras:
— Mi montriĝis prava. La vetero estas senventa. La torpedo kun letereto ne devas forflosi malproksimen. Oni nin baldaŭ trovos...
Zobov respondas je tio:
— Jes, kaj ne baldaŭ oni nin savos...
Post kelkaj minutoj denove eksoniĝas la obtuzbruo de l' helicoj. Ankoraŭ pli forte ni konvinkiĝas, ke nun ni estas savotaj.
Eĉ Zobov kvazaŭ komencas kredi tion. Li suprenlevis la kapon kaj rigardas la stevenan lukon. Pugnoj liaj, amplekse kiel infana kapo, estas firme kunpremitaj, la grandegaj dentoj — rikanitaj. Li murmuregas kiel furioza leono:
— He, elŝiriĝi de ĉi tie! Nur elŝiriĝi!
Mi scias la grandiozajn projektojn de Zobov, komprenas lin. De flamkolero ekbruliĝis la brusto. Mi reeĥas:
— Amiko! Mi kun vi estas samcelantoj — saman kurson ni havas...
En la submarino funkcias nek unu aparato, nek unu mekanismo. Ĉiuj partoj ĝiaj malvarmiĝis. «Murena» fariĝis kadavro. Pro kontaktiĝo de l' sala akvo kun bateria acido eliĝas venena kloro. Sentiĝas malagrabla gratado en la gorĝo, tiklado en la naztmoj. Sed ni obstine atendas la savon. En la timetiga duonlumo, elturmentitaj, ni vigligas nin per interparoloj, per ŝercoj. Pli ol la aliaj tiurilate distingiĝas Zalejkin.
— He, frataro! Do kiom mi bedaŭras mian edzinon!
— Ĝis nun vi kvazaŭ fraŭlo estis, ha? — oni demandas Zalejkin'on.
— Tiel mi intence ombrigis la sunan tagon. Alie — antaŭ amantinoj oni malkovrus min. Kaj verdire, mi jam delonge estas kaptita. Nu la virineton mi havas... he, mirindan! Se plilongigi eĉ por unu centimetro ŝian nazon — ŝi estus la unua belulino sur la tuta tero. Mi amas ŝin, kiel la pluvo — la porkinon. Ŝi ankaŭ min amas, kiel katino la mustardon. Unuvorte, nur en paradizo tian paron oni povas trovi. Kaj vivo mia pasis, oni povas diri, nur en solaj ĝojoj...
— Kiel do vi tion aranĝis?
Zalejkin, kiel kutime en tiaj okazoj, rakontas kaj eĉ ne ekridetas.
— Tre simple. Unu tagon mi ĵetas sur ŝin la ŝtiplignon kaj ne trafas — ŝi ĝojas. Sekvonttage la edzino ekĵetas sur min la poton kaj ne trafas — mi ĝojas. Ĉiutage ni havis nur ĝojon. Jen!
Per konvulsa ridego ni penas forigi nian maltrankvilon, teruran timegon.
Mi pensas, ke se ekzistas dio, do li verŝajne ekridetis, kiam estis enmondigata Zalejkin.
Ni ne sukcesis ankoraŭ trankviliĝi de l' ridego, kiam de l' steveno ekaŭdiĝas timiga flustro:
— Silentu, fratetoj! Ĉu vi aŭdas?
La superoficiro levas la lumilon. Flanke de ni, al steveno, en duonmallumo pendolas kurbigita homa staturo. Ĝi estas rampanta al ni laŭ podi-benkoj. Mitroŝkin. Li ekhaltas kaj manmontras al la poŭpo.
— Ĉu vi aŭdas? oni unggratas... Oni interflustras... Vivaj ili estas, vivaj...
— Kiuj estas vivaj? — malserene demandas Zobov.
— La niaj... Ili petas, ke ni enlasu ilin en la stevenan parton...
Mitroŝkin, nesimila al si mem, premiĝas kaj timeme mankovras la vizaĝon.
Ni ĉiuj kontraŭvole malfermas la buŝojn kaj streĉas aŭdsenton. Estiĝas morta silento. Estas neaŭdebla eĉ la spirado. Nek unu signo de l' vivo ĝisflugas el la detranĉita mondo al ni! Kaj ĉu estas ie la vivo? Ŝajnas, ke la tuta universo troviĝas en ia ŝtoniĝstato. Malforte lumas la lumo, kaj inter la podi-benkoj malvive briletas la nigra akvo. La vizaĝoj de l' homoj estas senmovaj, kiel maskoj. La okuloj — malvarmaj, malplenaj. Nia poŝlumilo estas ikonlampeto en la kripto.
En la animon penetras teruro, ĝi tremigas nin.
— Ha! Jen diablo! Vere li ektimigis! — ridas Zalejkin.
Komenciĝas sensenca kriado... Ni parolas ĉiuj kune, nervoze ridas, nur por ne silenti. La silento estas peniga, netolerebla por ni. Ni povas freneziĝi.
La aero malboniĝas. Spirado fariĝas pli malfacila. En la kapo — bruas.
— La gramofonon! — komandas la superoficiro.
— La gramofonon! — diversvoĉe ripetas ankaŭ la aliaj. El granda, ruĝa tubo, kvazaŭ el buŝego, elĵetas sin sonoj de l' orkestro, kaj tuj post ili, kiel boao, malrapide elrampas fortega baso de Ŝalapin. Li laŭte deklaregas pri la reĝa pulo.
- La pul'! Ĥa! ĥa!
Tondras la diabla ridego, kvazaŭ iu per trabo bategas ferajn randojn de l' submarino.
Unu el la ŝipanoj ripetas post Ŝalapin:
- La pul'! Ĥ-ĥa!
Lian ridon subkaptas ankoraŭ kelke da homoj. Estas timetige kaj gaje.
La sonoj de orkestro trapikas la densigitan aeron, timeme rapidbaraktas en malgranda spaco. Ilin surdigas la minaca baso:
- Alvokis reĝ' tajloron:
- Aŭskultu, idiot',
- El la velur' preparu
- Vestaĵon vi por pul'...
Ektondris furioza rido. Kune kun Ŝalapin ankaŭ ni ĉiuj ripetas:
- Al pul'! Ĥa-ĥa-ĥa!..
Malkvieta gajeco ĉirkaŭkaptas nin, kiel infekto. Nenio estas aŭdebla, krom konvulsia rido. Zalejkin suprenlevas la kapon kaj kvazaŭ klukas. La superoficiro mantenas la ventron, skuas la ŝultrojn, fleksiĝas, kvazaŭ pro doloro. Zobov balancas sin flank'-al-flanko, kiel pendolo. La kanonisto Sorokin skuas la gambojn. Kelkiaj rulas sin sur la podi-benkoj, ŝirtiriĝas, konvulsiiĝas, kiel epilepsiuloj. Pro rido ŝveliĝas mia brusto, skuiĝas la visceroj. Movbrilas sur la randoj la malbelaj ombroj, pendolas la objektoj. En la oreloj — krakado pro frapbruegantaj voĉoj. Jam delonge silentas la gramofono, plu ne kantas Ŝalapin, sed ni, interrompante unu la alian, ripetas liajn vortojn: «La pul'! ĥa-ĥa!..» — Kaj denove nedetenebla ŝtormo de l' rido skuegas niajn korpojn. Tremegas la tuta submarino.
Mi provas haltigi min kaj — ne povas. El mi fontane eliĝas la ridego. Por kelka tempo mi deturnas la kapon, fingrŝtopas la orelojn. Subite la timo kaptas mian gorĝon. Mi staras surgenue kaj kun tremeto rigardas la aliajn. Mi komencas supozi, ke la homoj tute freneziĝis. Skuiĝas la kapoj, rikanas la dentoj, larmiĝas la mallarĝigitaj okuloj. La staturoj rompiĝas, kvazaŭ ĉirkaŭkaptitaj de konvulsia paroksismo. La rido de l' kelkiaj similas al la malesperaj ploregoj. La penso, ke ĉio ĉi okazas sur la maro, en la ŝtala ĉerko, gratas la nervojn, ĉifas la konscion. Mi ne scias, kion fari. Mi ŝirtiras la manon de l' superoficiro kaj krias:
— Via moŝto! Via moŝto!
Li rigardas min per nekomprenantaj okuloj. Lia vizaĝo — estas kovrita per morta palo kaj gutoj de l' ŝvito. Malserene li ĉirkaŭrigardas la aliajn kaj kriegas terurvoĉe:
— Eksilentu! Mi ordonas ĉesigi tiun ĉi malsaĝan ridegon!..
La timo kaj nekomprenemo — montriĝas en la larĝe malfermitaj okuloj. Super la kapo io ekskrapegis. Kvazaŭ laŭ la supra ferdeko oni ektrenis dratan ŝnuregon. Poste io ekkrakis, kaj denove ekaŭdiĝis la sama sono.
Oni nin trovis!
Hura!
Pasas ankoraŭ kelkaj horoj.
Nin oni ne savas. Vane ni streĉas aŭskultsenton: Plu neniaj estas la sonoj. Ni atendas nenion.
La aero malboniĝas pli kaj pli. Ni venenas nin per kloro. La homoj havas flavterajn vizaĝojn, bluajn lipojn, malsereniĝintajn okulojn. Ĉiumomente ni ternas, kvazaŭ ni longdaŭre flaris la tabakan polvon. En la brusto sentiĝas doloro. Ni spiras ofte, spiras malfermitbuŝe, forbruligas la lastan oksigenon. Alvenas malviglo. La koro batas malritme. En la kapo — estiĝas bruo, kiel de l' vagonaroj, — ni malbone aŭdas.
La kanonisto Sorokin tute senfortiĝis. Li rampas for de ni. Li kuŝas sur la podi-benkoj kaj ĝemas:
— Mi ne povas, fratetoj, plu atendi... Mankas kapablo. Aliam al mi ŝajnas, ke tio estas nur terura sonĝo. Ĝis la morto mi volas vekiĝi kaj ekvidi min en alia cirkonstancaro. Ne, tie ĉi estas glaciga realo. Kiel eviti ĝin? La dezirego pri la vivo ekskuas la animon. Mi envias al ĉiuj maraj bestoj. Ili troviĝas ekstere de tiu ĉi fera kaptilo. La maro estas libera por ili.
Se estus eble, mi estas preta aliiĝi en ajna fiŝeto, por nur vivi, vivi...
Zalejkin provas ŝerci. Sed li jam ne sukcesas. Kapturniĝo, naŭzo. En la korpon kvazaŭ enpikiĝas miloj da pingloj. Tio estas pro la turmenteganta nin kloro. Ĝi eniĝas en la gorĝon, en la pulmojn, kaj ŝirpinĉas, kvazaŭ pikemaj ungegoj.
La animo taŭziĝas pro alproksimiĝo de l' minaca kaj neevitebla fino. Kun ĉiu ekbato de l' koro, kun ĉiu enspiro malfortiĝas la penso, malsereniĝas la racio..
— Ha, naŭze... — ĝemas Sorokin, — mi pereas.
Ni decidas ankoraŭ iom atendi — dum kvin, dek minutoj. Aldone al ĉio elĉerpiĝas energio de nia poŝlumilo. Por ŝpari ĝin, ni estingas por kelka tempo la lumon. En unu el tielaj intertempoj de l' estiĝinta mallumo mi klare kaj reale eksentis la konatan odoron de l' virinaj haroj. Por momemo ekbrilis antaŭ mi la cejanaj okuloj de Polina.
En la cerbo eksonis la karesa voĉo:
— Alvenu hodiaŭ. Subite — la pafo!
Kaj tuj post tio la laŭta voĉo:
— La lumon donu!
Mi forviŝas de l' frunto la malvarmajn gutojn de l' ŝvito kaj retrorigardas. Zobov alte tenas la lumilon.
Ĉiuj kvazaŭ ŝtoniĝis en siaj pozoj, rigardas unu la alian. Inter vicoj de la podi-benkoj, en la nigra akvo, baraktas sinmortiginta Sorokin. Li svingas la manojn, falas, leviĝas, stertoras, hurlas. Ĉiuflanken flugas ŝprucoj. Oni povas opinii, ke li nur banas sin. Sed kial do la vizaĝo ĉirkaŭverŝiĝas per la sango? Sorokin skuas la kapon. Ĥaas, kvazaŭ pro ĝojo. Por sekundo li kaŝas sin en la akvo kaj denove kiel terura fantomo leviĝas super ĝi.
En animo mia malfermiĝis la abismoj, kaj en ili ekrondflugis la nigraj ciklonoj. Mi alproksimiĝis al la limo, post kiu komenciĝas la freneziĝo. Ankoraŭ momento — kaj mi ekruliĝus en la nigran abismon. Min ŝirtiris la konata voĉo:
— Frataro!
Mi retrorigardas.
Zobov skuas pugnojn kaj krias:
— Ne plu ni trompu nin. Ĝis kiam oni nin savos de ĉi tie, estos jam malfrue. Por ni komenciĝas la fino. Sed ni havas la rimedon por savi nin.
Tiuj ĉi vortoj fajre brulvundigas la cerbon.
— Do kia rimedo? Diru pli rapide. Ĉiuj altiriĝas al Zobov.
Li similas al frenezulo. Liaj okuloj elorbitiĝas. Li rapidas, vortsufokas sin.
Apenaŭ ni encerbigas al ni lian penson. Niaj jakoj havas naĝkapablon. Ĉiuj devas vesti sin. La aero estas ege kondensita. Se oni malfermos la stevenan lukon, tiam ni tuj elflugos sur la marsurfacon, kvazaŭ korko.
La superoficiro aldonas:
— Se ni decidas tion fari, do necesas ankoraŭ malfermi la balonojn kun kondensita aero. Tio helpos al ni levi la kovrilon super la luko.
Subite, de l' kontraŭa rando ekaŭdiĝis klara frapo. Ĉiuj turniĝis, eksilentis. La frapo ripetiĝis.
Zobov per unu salto transĵetis sin de l' unu vico de l' podi-benkoj sur la alian. Ni tiris nin post li kun la krio:
— La savo venis!
Kiu el ni ne scias la alfabeton de l' Morzo? La superoficiro sufloras al Zobov, kaj tiu per universala ŝraŭbilo elfrapetas liajn vortojn laŭ la fero de l' ŝipkorpuso. Kaj ne plu estas la malsereniĝo. Streĉsente ni aŭskultas la dialogon:
— Kiu estas tie?
— La subakvistoj.
— Kion vi supozas entrepreni?
— Dume, ni penos meti la metalkablon sub la submarinon. Kaj kiam alvenos «Mudrec», ni levos vin supren.
— Kaj kiam li alvenos?
— Proksimume post dekdu horoj.
— Estos jam senutile. Nia vivo povas daŭri nur dum minutoj.
La subakvistoj daŭrigas ankoraŭ ion elfrapeti. Finite. Ni ne aŭskultas. Sola nia savo, ŝipo «Mudrec», alvenos ne baldaŭ. Ni, kiel kondamnitaj al la morto, atendis la amnestion. De kiu? De hazardo. Kaj oni nin ĵetas por disŝiro al la senanimaj ekzekutistoj: al la difektita aero, al venena kloro, al mara akvo...
La minuto de terura senesperiĝo, disfaliĝo de l' animo. Ni estas sur eŝafodo.
La maŝo sur kolo streĉiĝas.
Estiĝas la ĥaoso, la mallumo.
Kaj ne nur ni, sed la tuta homaro falegas en la abismon.
Sed okazas, ke mortante oni subite ekflamas pro lasta braveco. Tio okazis ankaŭ kun ni. Zobov ekscitite ekkriis
— Ni risku, frataro! Unuanime ni ĵetis al li respondon.
— Ni risku!
Ni nun estas pretaj por ĉio. Ni agas laŭ la difinita plano, aprobita de ĉiuj. Antaŭ ĉio, ni lotis, en kia vico oni devas elĵeti sin el la submarino, kaj poste ĉiu rapide ĉirkaŭvolvis per oleaĵo sian kapon, orelojn, vizaĝon, restigante malfermitaj nur okulojn. Tio antaŭgardos nin kontraŭ kontuzoj per la fero kaj kontraŭ premo de l' akvo. En la luko oni malŝraŭbis la svingradon. La kovrilo sin tenas nur per pezeco de l' maro. Restis ellasi el la balonoj la kondensitan aeron. Tion devas plenumi la lasta numero de nia vico — elektristo Sidorov.
Zalejkin eĉ dum ĉi terura momento estas fidela al si mem: li estas apenaŭ vivanta, sed alligas al la brusto sian mandolinon.
Ne efektivigas iajn rimedojn por saviĝi nur sola Mitroŝkin. Li tenas sin flanke kaj gapas sur la aliajn sensencajn okulojn.
Ĉio estas preta. Elektristo Sidorov forrampas de ni laŭ la podi-benkoj en la mallumon, en la stevenon, kie troviĝas la klapoj de l' aeraj balonoj. Estas aŭdeble, kiel ekplaŭdiĝas sub li la akvo. Kaj ni staras jam en la vico. Mi iras trianumere. Post mi — la superoficiro. Ankoraŭ post unu homo malantaŭe — Zobov.
Malforte lumas la lumilo, aligita al la supra ferdeko apud la luko.
Torpeda maŝinisto Rjabuŝkin, iranta unuavice, tremegas, timeme retrorigardas.
— Mi ne povas... Mi timas...
Al li sin ĵetis Zobov, forŝirtiris lin kaj ekkriis:
— Malsaĝulo! Stariĝu sur mian lokon!
En la disŝirita konscio baraktas nur unu penso: ĉu ni sukcesos traiĝi tra la dika tavolo de l' maro? Ĉu ni ne estos dispremotaj de l' grandega pezo de l' akvo? En la brusto io ŝveliĝas, dolore premas la ripojn. Nur ne estu krevonta la koro. La plej decida momento. Ludo kun morto. Tio estas nia lasta kartludmono. Ni riskas ĉion.
— Ellasu la aeron — laŭte ekkriis la superoficiro.
— Laŭ ordono! — reeĥiĝis en la mallumo Sidorov.
— Laŭgrade malfermu la klapojn!
— Laŭ ordono!
En la tuta stevena parto ekkirlebolis la akvo. Kun bruo ekflugis la ŝprucoj. La aero kunpremis nin kiel mola premilo, pli forte surpremis la okulojn, elpremis la larmojn, ŝtopis la spiradon. Kirlebolado de l' akvo pliiĝis. Ni kvazaŭ trafis en bolantan kaldronon.
Zobov decideme komencis malfermi kovrilon de l' luko... Malbone mi povas konscii, kio okazis poste. Mi memoras nur, kiel io ekblekegis, surplaŭdis en la orelojn, surdigis. La okulojn ekbatis la mallumo, blindigis.
Mi ĉesis spiri. Iu ekkaptis min per sendenta buŝego, kunĉifis, elkraĉis. Mi ekflugis kaj elturniĝis turbe. Poste ŝajnis, ke mi torpediĝis. Longdaŭre mi devis naĝi, bori la akvon. En la konscio ekbrilis la lasta eklumo kaj estingiĝis...
Post kioma tempo mi rekonsciiĝis? Mi ne scias. Super mi etendiĝas blua surfaco, nova kaj neordinare pura. Sed kial do, sur ĝi la blanka flikaĵo? Kaj kial ĝi estas tiel neĝuste eltranĉita? La brunhara barbo kliniĝas al mi. Sur la ŝultroj — arĝentaj epoletoj. De ie la mano kun boteleto etendiĝas al mia vizaĝo. Io ekfrapis en la koron, disŝiris la cerbon. Mi malfermas okulojn, kapturnadas. Kaj kiam mi ekrigardis — ĉio fariĝis klara. La kutro, la ĉielo, la blanka nubeto, la suno kun malrektaj radioj. Mi estas senvestita. Oni min turnas, frotas la korpon. Domaĝe estas, ke oni malhelpas al mi rigardi la bluan supraĵon. Ĝi estas karesa, kiel rigardo de l' patrino.
— Eldrinku, — diras la kuracisto kaj proksimigas al mia buŝo duonglason da konjako.
Varmaj akvostrioj disverŝiĝas laŭ la tuta korpo. Stato de l' spirito estas la plej feliĉega. Mi volas dormi. Sed min maltrankviligas la penso, ĉu mi ne komencas morti? Povas esti, nur en mia estingiĝanta konscio brilas la ĉielo? Tuj mi rekonsciiĝos kaj denove ekvidos min en la fera ĉerko. Ne, ne, mi estas savita! Mi vidas: la kutroj, la boatoj, la torpedŝipoj flosas laŭ la maro. Eĥ-reeĥas la voĉoj de l' homoj. Sur la plej proksima ŝalupo kelkaj homoj tenas la elektriston Sidorov kaj li elŝiriĝas kaj laŭte krias: «La pul'! ĥa-ĥa-ĥa!»
Apud mi sidas Zobov. Kun li interparolas kuracisto:
— Ok homojn oni nur savis. Sekvas, nur unu mankas?
— Jes, vere, nur unu.
Okuloj miaj kontraŭvole fermiĝas. Mi scias, kiu estas tiu unu. Sed mi ne povas rememori lian familinomon. Kun tiu ĉi konservita en la cerbo penso mi ekdormas.
Moskvo, 1922 — 1923 j.